去目錄頁

Pri finaĵoj, afiksoj, etaj vortoj...

fajrkapo, 2012年4月25日

讯息: 18

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月26日上午9:24:45

Dankon al Kirilo81 pro la klarigo!
Ondo:
Unu ofta eraro estas kredi, ke la verbaj finaĵoj "as, is, os" signifas nur "estas, estis, estos". Tiu miskompreno kondukas, interalie, al la ofta uzo de tiaj verboformoj kiel "uzatas" aŭ "farintus"
Ĉu per tio vi volas diri, ke vi opinias uzatas kaj farintus eraraj? demando.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月26日上午9:49:50

Kirilo81:...oni povas tion refuti, ĉar temas pri citaĵo de la koncerna formo, ne pri ties enhavo, same kiel oni ekzemple povas diri, parolante pri la la latina, "la -tion-sufikso", kio kompreneble ne signifas, ke -tion- povas esti kerno de vorto (*tion, tionis).
Ĉiukaze estus -atio, latine, atio-ationis, sed aliflanke, ne komparu eon nek kun la latina, nek kun aliaj lingvoj, ĉar Eo estas pli fleksebla, kaj permesas vortludojn kiuj ne havas tiuj lingvoj, ebl-e ebl-a...

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年4月26日上午10:42:05

fajrkapo:
Ĉiukaze estus -atio, latine, atio-ationis, sed aliflanke, ne komparu eon nek kun la latina, nek kun aliaj lingvoj, ĉar Eo estas pli fleksebla, kaj permesas vortludojn kiuj ne havas tiuj lingvoj, ebl-e ebl-a...
-ation- ne estas la ununura formo de la sufikso (sectio...), sed tio ne gravas nun.

Ĉiuj lingvoj estas kompareblaj (kaj la komparo montros, ĉu ili estas similaj aŭ ne), E-o ne povas esti escepto; kaj ĉi tie ja temas ne pri la lingvo mem, sed la metalingvo, per kiu ni priskribas ĝin. Kaj mia rezono estas, ke speciala formo de la metalingvo ne pravigas enkondukon de formo en la ordinaran lingvon.

Ondo (显示个人资料) 2012年4月26日下午12:40:09

darkweasel:
Ondo:Unu ofta eraro estas kredi, ke la verbaj finaĵoj "as, is, os" signifas nur "estas, estis, estos". Tiu miskompreno kondukas, interalie, al la ofta uzo de tiaj verboformoj kiel "uzatas" aŭ "farintus"
Ĉu per tio vi volas diri, ke vi opinias uzatas kaj farintus eraraj? demando.gif
Tio eble meritus propran, profundan diskuton. Mi diris nur, ke la erara kredo (ke as = estas) kondukas al ofta uzo de tiaj formoj. Mi opinias ilin plej ofte misuzataj. En ordinara prozo uzatas kaj farintus normale atestas pri tre malbona stilo.

Tiaj formoj estas ankaŭ iom malfacile analizeblaj, ĉar temas pri duŝtupa tempa rilato en unu vorto, por ne paroli pri eventualaj aspektaj nuancoj, kiujn iuj volas elstarigi.

Pri as kaj estas, mi diru eble nun nur ĉi tion: La uzatas-farintas-uloj asertas, ke "la aŭto rapidas" estas egala al "la aŭto estas rapida", kion mi ege dubas. En "as" estas multe pli aktiva nuanco de agado kaj farado, ol en "estas". Tiajn formojn unue utiligis poetoj, kiuj bezonas frapan, koncizan, forte impresantan esprimon. Sed kiel ĉiam, poste ekaktivis (la vorto signifas pli ol "estis aktivaj" ) diversaj imitistoj, kiuj ne bone komprenas la aferon. Ĉe kelkaj adjektivoj jam pli-malpli malaperis la diferenco. Tiel estas ekz. ĉe "pravi". Sed tion oni eble unuavice klarigu per alia maniero: la radiko "prav" estis adjektiva en la Fundamento, sed la praktiko ŝanĝis ĝin, kaj nun ĝi estas fakte verba.

Alia afero estas, ke tiajn formojn, tute same kiel la plenajn estas uzata(j) kaj estus farinta(j), oni ankaŭ trouzas, ĉar efektiva bezono estas maloftega.

sudanglo (显示个人资料) 2012年4月26日下午6:03:30

La argumento ke as/us = est/as/us ne validigas povintus au devintus.

Tiuj oftaj formoj estas simple konstruitaj laŭ la baza regulo en Esperanto de vortformado - kunmeto de elementoj laŭ principo de neceso kaj sufiĉo.

Efektive Mi devintus fari tion povus signifi

1. mi devus esti farinta tion
2. mi estus devinta fari tion

Mi serĉis la Tekstaron por ekzemploj.

Jam en la sama nokto oni alportis ĝin. Eble tiu tuja liverado, devintus komprenigi min, ke io en la transakcio estis nehonesta, sed pro mia nesuspektemo, tio ne venis en mian kapon. Laŭ mi tio signifas ke la tuja liverado devus esti kompreniginta min.

Iu malriĉulino volis trafi la trajnon ... Bonŝance mi ne estis tre proksima, alikaze mi devintus proponi al ŝi monhelpon. Laŭ mi tio signifas ke mi estus devinta proponi al ŝi monhelpon

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月29日上午7:56:52

Ĉu eblus la sekvajn frazojn:
-La domo estas DE Karlo: Karlo deas la domon (li havas la domon)
-La domo apartenas al Karlo: la domo deas al Karlo
-La hundo estas APUD Karlo: la hundo apudas Karlo
-Mi iras AL urbon: mi alas urbon
-Ne rezistu, ne kontraŭstaru, ne diru SED: Ne sedu
-Mi estas preta JAM: mi jamas preta
-La tablo estas MIa: la tablo mias
-Demandi kaj respondi: ĉui kaj malĉui

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月29日上午11:25:30

fajrkapo:
-La domo estas DE Karlo: Karlo deas la domon (li havas la domon)
-La domo apartenas al Karlo: la domo deas al Karlo
Ne vere.
fajrkapo:
-La hundo estas APUD Karlo: la hundo apudas Karlo
Se vi donas al Karlo N-finaĵon, tio estas almenaŭ komprenebla.
fajrkapo:-Mi iras AL urbon: mi alas urbon
Dubinde.

fajrkapo:-Ne rezistu, ne kontraŭstaru, ne diru SED: Ne sedu
Eble teorie.
fajrkapo:
-Mi estas preta JAM: mi jamas preta
-La tablo estas MIa: la tablo mias
Ne.
fajrkapo:-Demandi kaj respondi: ĉui kaj malĉui
Ĉui jes, malĉui ne.

Anker (显示个人资料) 2014年1月28日下午7:34:00

Ondo:Unu ofta eraro estas kredi, ke la verbaj finaĵoj "as, is, os" signifas nur "estas, estis, estos". Tiu miskompreno kondukas, interalie, al la ofta uzo de tiaj verboformoj kiel "uzatas" aŭ "farintus"
Vi tute pravas, ke "as, is, os" ne egalas al "estas, estis, estos". EstIS signifas "esti IS-tempe". EstAS signifas "esti AS-tempe". EstOS signifas "esti OS-tempe". Al mi ŝajnas, ke vorto ISO tute egalas al vorto IS-TEMPO (fakte ĝi signifas ISA TEMPO), vorto ASO tute egalas al vorto AS-TEMPO (fakte ĝi signifas ASA TEMPO), OSA tute egalas al vorto OS-TEMPO (fakte ĝi signifas OSA TEMPO).

回到上端