Til innholdet

Ninĵao aŭ ŝinobo?

fra J_Marc,2012 4 26

Meldinger: 52

Språk: Esperanto

erinja (Å vise profilen) 2012 4 29 14:25:23

N-true:
darkweasel:
Hyperboreus:Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...
Supozeble regulo 15 rilatas!
Tamen iomete strange, ke ĝi ne aplikiĝis ĉe "Barato" aŭ "Kartvelio"
Oni antaŭe diris "Hindujo" por Barato, sed efektive "Hindujo" estas pli bona nomo por la tuta sub-kontinento (Barato, Pakistano, ktp).

Plej grave - barataj Esperantistoj ne ŝatas la nomon Hindujo, kaj ĝenerale la tutmonda esperantistaro nomas landon kaj loĝantaron kiel ĝi volas nomiĝi. Do kvankam oni eble diris "Hindujo" en la pasinteco (eble tio havis pli da senco antaŭ ol Barato, Pakistano, kaj Bangladeŝo disiĝis kaj fariĝis memstaraj landoj), nun la barataj esperantistoj informis la ceteron de la mondo ke ili preferas la nomon "Barato". Bone, do! Ni nun tiel nomas la landon.

Nomoj kun loka deveno sed ne tre multa internacia uzo, kiel Kartvelujo kaj Kimrujo, eble formiĝis malgraŭ la sugesto de regulo 15. Sed la nomoj nun fiksiĝis en la lingvo kaj plej multaj esperantistoj feliĉe uzas ilin, do mi ne antaŭvidas ŝanĝojn pri tio. Interalie en Esperanto estas facilege distingi inter Kartvelujo kaj Georgio (usona ŝtato). En la angla, ne same facile! Oni devas diri "la ŝtato [...]" aŭ "la respubliko [...]"

Kutime ne gravus sed al mi nun gravetas, ĉar mi komencis novan laboron, kaj divenu - jes, estas alia dungito en mia grupo de novuloj, kaj li estas kartvelo. Kompreneble li devis uzi iom pli da vortoj por klarigi, de kie li venas, ol la novaj dungitoj kiuj venis el Barato kaj Kenjo (ĉar iliaj naskiĝlandoj ne kundividas anglan nomon kun usona ŝtato)

russ (Å vise profilen) 2012 9 13 21:47:53

Pri la titola demando, aperis diskuto en 2009 ĉi tie:
"Ningxo, ninjxo kaj ninjxao"
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message...

Notu, ke eĉ konsiderante tiun radikon sufiĉe internacia por uzi en Esperanto, ne klaras kiel precize esperantigi ĝin. En la angla (kaj kredeble en pluraj multaj lingvoj), oni prononcas "ninĝa", ne "ninĵa", ekzemple.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 9 14 09:21:08

russ:
Notu, ke eĉ konsiderante tiun radikon sufiĉe internacia por uzi en Esperanto, ne klaras kiel precize esperantigi ĝin. En la angla (kaj kredeble en pluraj multaj lingvoj), oni prononcas "ninĝa", ne "ninĵa", ekzemple.
Prave, sed ja Esperanto ofte sekvas ankaŭ la skriban formon pruntante vorton. Ekstrema ekzemplo estas la vorto birdo.

cellus (Å vise profilen) 2012 9 14 10:40:44

Hyperboreus:
darkweasel:
flipe:Ŝinobo estas rekomendita ĉar tiu vorto estas uzata per japananoj
Bone, tiuokaze ankaŭ estus pli bone, se ni nomus Hungarujon *Madjarujo, ĉar tio pli similas al la nacilingva nomo de tiu lando.
Fakte mi neniam komprenis kial tiu lando nomatas "Hungarujo" kaj ne "Madĵarlando"...
Maĝarlando estus pli bona formo en esperanto. Multaj parolantoj ne aŭdus la diferencon, se iu, inter dĵ kaj ĝ. La vorto "ekzemplo" devas esti averta ekzemplo, ĉar multaj esperantistoj kredas ke estas iu "leĝo" kiu devigas ilin diri "egzemplo", kio estas signo de pigreco. Oni legu la regulojn de elparolu kaj apliku ilin. Neniu diras, mi esperas "ekfacio", tial ne povas esti malfacile ankaŭ diri "ekzemplo", kaj v kaj z estas voĉaj konsonantoj.

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 14 11:48:29

Mi aldonis al la Lernu-vortaro:
ninja = ninĵo, ninĵao, ŝinobo
Mi havas neniun ideon, kiu estu la preferinda versio! Elektu uzantoj mem!

Persone, mi preferas 'ninĵo' anstataŭ 'ninĵao', ĉar la aldona 'a' ŝajne ne vere necesas. Multaj lingvoj tra la mondo ja uzas tiun formon anstataŭ 'ŝinobo', sed ambaŭ formoj estu akcepteblaj, precipe se japanoj uzas tiun lastan formon.

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 14 12:05:37

russ:Pri la titola demando, aperis diskuto en 2009 ĉi tie:
"Ningxo, ninjxo kaj ninjxao"
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message...
Estas interese, kion diris Sibayama, japanlingvano en tiu diskuto, precipe la parto markita en bluo:
De Sibayama, japanlingvano,

¡¡Mi ne donas apartan preferon/malpreferon, sed eksplikas
kiel statas la japana lingvajxo, por helpi diskuton.

(1) kontrasto inter "sinobi/sxinobi"-tipa radiko kaj
"ninjxa/ningxa"-tipa radiko.

Multaj japanlingvaj vortoj havas duoblan formon,
indigxene japanlingvan kaj cxin-devenan.
"sinobi" apartenas al la indigxene japana,
kaj "ninjxa" apartenas al la cxin-devena.
"sinobi" kaj "nin" esprimas kasxitecon,
kaj "jxa" esprimas ulon, do la senco estas
"kasxitulo".

La duobla formo iom similas al la situacio de la
anglalingvaj vortoj el gxermana kaj latina deveno,
mi pensas. Ekzemple "moon" kaj "lunar".


(2) kontrasto inter "ningxa/ninjxa/ningxo/ninjxo".

La japana konsonanto pli similas al "gx", sed oni
emas transskribi tion en la latinigita japana aux
en la angla per "j", laux la sistemo de Hepburn,
usonano elfarinta transskriban sistemon. Kaj ofte
esperantaj vortoj prenas "jx" por transskribo,
kiel sporto "jxudo" (angle: judo).

Preskaux cxiu japanlingva vorto finigxas per vokalo.
Tial felicxas o-finigxo kiel "jxudo". Sed por
a-finigxo, estas diversaj provoj. Ekzemple
"mangao" por bildstriajxo "manga",
aux "sakuro" por japana speco de cxerizfloro "sakura".

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 14 12:25:43

La argumento pri 'ĝ' anstataŭ 'ĵ' estas interesa (se ignori la ofte malagrablan sintenon de Sergio Pokrovskij), sed tiam ĉu ni havus ankaŭ 'ĝudo'?

sudanglo (Å vise profilen) 2012 9 14 12:41:57

ĝenerale la tutmonda esperantistaro nomas landon kaj loĝantaron kiel ĝi volas nomiĝi
Do bonvolu diri Unuiĝinta Regno por mia lando, ĉar por anglaj oreloj Reĝolando estas komika.

Chainy (Å vise profilen) 2012 9 14 12:43:44

sudanglo:
ĝenerale la tutmonda esperantistaro nomas landon kaj loĝantaron kiel ĝi volas nomiĝi
Do bonvolu diri Unuiĝinta Regno por mia lando, ĉar por anglaj oreloj Reĝolando estas komika.
Reĝlando sonas normale al mi.

Kirilo81 (Å vise profilen) 2012 9 14 18:28:32

Esperanto kaj ĝiaj metodoj transpreni vortojn ne falis de la ĉielo nur hieraŭ, sed estas certaj tradicioj:

1) Transprenu internaciajn radikojn. ninja estas internacia, sinobi ne.
2) Serĉu kompromison inter elparolo kaj skribo (en okazo de dubo la skribo venkas), do ninĵ, ne *ninĝ.

La ununura staranta demando estas, ĉu transpreni la radikon plene kiel ninĵa' aŭ mallongigi ĝin al ninĵ' kiel multajn radikojn, kies etimoj finiĝas je vokalo.
Ĉi tie ambaŭ eblas, mi iom preferus ninĵa', sed ne estas deviga kialo.

Tibake til toppen