Ninĵao aŭ ŝinobo?
de J_Marc, 2012-aprilo-26
Mesaĝoj: 51
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2012-septembro-14 19:12:07
Kirilo81:ninja estas internacia, sinobi ne.Ene de eŭropdevenaj lingvoj tio certe pravas. En la diskuto menciita de Russ, oni konsideris ankaŭ la azianan vidpunkton. Mi mem ne scias, sed povas esti ke inter aziaj lingvoj oni ofte uzas 'ŝinobi'?
Kirilo81:2) Serĉu kompromison inter elparolo kaj skribo (en okazo de dubo la skribo venkas), do ninĵ, ne *ninĝ.Do kion vi pensas pri la argumento de Sergio Pokrovskij en la diskuto menciita de Russ? (Ninĝo, ninĵo kaj ninĵao)
Kirilo81:... mi iom preferus ninĵa', sed ne estas deviga kialo.Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...
Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...
zan (Montri la profilon) 2012-septembro-15 02:26:32
La unua kialo:
"Ninja" estas leg-maniere ĉin-devena. Dume "ŝinobi" estas pure japana. Sed nuntempe "ŝinobi" sonas beletre kun alia nuanco ol ordinara.
Mi sentas pli ordinara "ninja"-on ol "ŝinobi"-on en ĉiutaga uzo.
Mi diras: En ĉi tiu vilaĝo "ninja" loĝis.
Se mi dirus "ŝinobi", mi sentus min kvazaŭ ia manio pri historiaĵoj aŭ intence rolus praulon.
De Sibayama, japanlingvano,Mi pensas, ke "moon" estas ordinara kaj "lunar" estas aparta por angloj. Male pure japan-devena "ŝinobi" estas malpli ordinara almenaŭ en ĉi tiu vorto.
La duobla formo iom similas al la situacio de la
anglalingvaj vortoj el ĝermana kaj latina deveno,
mi pensas. Ekzemple "moon" kaj "lunar".
La dua kialo:
"Nin" = (laŭ pure japana leg-maniero)"ŝinob-u"(kaŝi sin)
"ja" = ulo
"Nin.ja" = batale sinkaŝ-ulo
"Ŝinobi" estas substantiviĝo de verbo "ŝinob-u". Ni uzas ĉi tiun vorton ankaŭ alie.
Ekz: "o-ŝinobi-de" = per kaŝa maniero.
Do mi opinias, ke "ninja" pli precize signifas ulon mem.
La kialo ne elekti ninĝon
Japanoj ne distingas la sonojn z kaj dz.
Same kiel en "ekzameno" ankaŭ ni iakaze voĉigas prononcon.
Voĉigo de s devus esti z, sed ni prononcas ĝin dz.
Origine "sha(sya)" ja signifas ulon kaj "zya" en "nin.zya(nin.ja)" estas ĝia voĉiĝo.
Sed ni eble ne rimarkis, ke ni prononcas ĝ en "nin.zya".
Do eĉ japanoj ,kiuj prononcas ninĝo, sentas, ke ninĵo estas skribe natura.
cellus (Montri la profilon) 2012-septembro-15 19:36:04
Lingvoj adaptas nomojn laŭ siaj eblecoj. Kelkfoje la elekto de nomo povas ankaŭ esti politika. Mi povas imagi ke Jerusalemo estas bona meza vojo inter Jeruŝalajim (almenaŭ ĝi sonas tiel en miaj oreloj) kaj al Kudz.
Ĉiuj lingvoj adaptas nomojn de landoj kaj alilandaj lokoj laŭ siaj tradicioj, tion ankaŭ faru esperanto.
eitanulo (Montri la profilon) 2012-septembro-15 19:50:30
http://eo.wikipedia.org/wiki/Palestino
darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-15 21:10:56
eitanulo:Bedaŭrinde, laŭ la Vikipedia artikolo, Lando de Israel nomiĝas en esperanto "Palestino"..1. Kiel tio rilatas al la ninĵaoj kaj ŝinoboj?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Palestino
2. Ĉu vi fakte legis la artikolon, kaj eble ankaŭ la artikolon pri Israelo?
creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-16 02:49:14
Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-septembro-16 18:51:48
Chainy:Mi ne scias mem, sed supre oni klarigis, ke ninja estas konata kaj en la ĉina kaj en la japana, pli internacia apenaŭ eblas.Kirilo81:ninja estas internacia, sinobi ne.Ene de eŭropdevenaj lingvoj tio certe pravas. En la diskuto menciita de Russ, oni konsideris ankaŭ la azianan vidpunkton. Mi mem ne scias, sed povas esti ke inter aziaj lingvoj oni ofte uzas 'ŝinobi'?
Chainy:Liaj argumentoj estas plene ekster la E-a tradicio de vortpruntado. Ĝi ĉiam serĉis radikon, kiu respegulas kaj la etimajn formon kaj la elparolon (dum ekz. en Volapuko pli gravis la prononco).Kirilo81:2) Serĉu kompromison inter elparolo kaj skribo (en okazo de dubo la skribo venkas), do ninĵ, ne *ninĝ.Do kion vi pensas pri la argumento de Sergio Pokrovskij en la diskuto menciita de Russ? (Ninĝo, ninĵo kaj ninĵao)
La ĉapelitaj literoj estas geniaj, ĉar ili permesas kompromison inter elparolo kaj skribado en latinskribaj lingvoj (aliaj skribsistemoj neniam gravis por tio), belega ekzemplo estas ĝenerala, kie kaj germano ( ) kaj franco ( [ĵ]) kaj anglo ( [ĝ]) retrovas ion konatan.
Tial ninĵ estas bona kompromiso, dum ninĝ konsideras nur la elparolon de kelkaj lingvoj (dum ekz. en la germana oni prononcas ['nInja:]).
Chainy:Vi pravas, ninĵ' estas pli bona, kaj miasente ankaŭ pli Zamenhofeca.Kirilo81:... mi iom preferus ninĵa', sed ne estas deviga kialo.Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...
Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...
darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-16 19:50:58
Kirilo81: (dum ekz. en la germana oni prononcas ['nInja:]).Ne ĉiuj ĉie; tie ĉi mi pli ofte ja aŭdas elparolon kun /ĝ/ kaj mem elparolas tiel, kiam mi parolas la germanan.
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-17 06:09:11
russ (Montri la profilon) 2012-septembro-17 07:43:41
Kirilo81:Tamen, japana "manga" fariĝis "mangao" (ne "mango" ) en Esperanto, "sushi" fariĝis "suŝio" (ne "suŝo" ), "go" fariĝis "goo" (ne "go" ), ktp. Esperantigo de japanaj vortoj (specife, ĉu oni konservas la finan vokalon aŭ ne) bedaŭrinde ŝajnas sufiĉe nekonsekvenca...Chainy:Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...Vi pravas, ninĵ' estas pli bona, kaj miasente ankaŭ pli Zamenhofeca.
Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...