Contenido

Ninĵao aŭ ŝinobo?

de J_Marc, 26 de abril de 2012

Aportes: 52

Idioma: Esperanto

creedelambard (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2012 18:53:53

sudanglo:
ĝenerale la tutmonda esperantistaro nomas landon kaj loĝantaron kiel ĝi volas nomiĝi
Do bonvolu diri Unuiĝinta Regno por mia lando, ĉar por anglaj oreloj Reĝolando estas komika.
Kaj tiel mi estas Uniĝintaj Ŝtatoj de Nordamerikano.

Chainy (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2012 19:12:07

Kirilo81:ninja estas internacia, sinobi ne.
Ene de eŭropdevenaj lingvoj tio certe pravas. En la diskuto menciita de Russ, oni konsideris ankaŭ la azianan vidpunkton. Mi mem ne scias, sed povas esti ke inter aziaj lingvoj oni ofte uzas 'ŝinobi'?

Kirilo81:2) Serĉu kompromison inter elparolo kaj skribo (en okazo de dubo la skribo venkas), do ninĵ, ne *ninĝ.
Do kion vi pensas pri la argumento de Sergio Pokrovskij en la diskuto menciita de Russ? (Ninĝo, ninĵo kaj ninĵao)

Kirilo81:... mi iom preferus ninĵa', sed ne estas deviga kialo.
Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...

Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...

zan (Mostrar perfil) 15 de septiembre de 2012 02:26:32

Inter ninĵo, ninĝo kaj ŝinobo mi preferas ninĵo-n.
La unua kialo:
"Ninja" estas leg-maniere ĉin-devena. Dume "ŝinobi" estas pure japana. Sed nuntempe "ŝinobi" sonas beletre kun alia nuanco ol ordinara.
Mi sentas pli ordinara "ninja"-on ol "ŝinobi"-on en ĉiutaga uzo.
Mi diras: En ĉi tiu vilaĝo "ninja" loĝis.
Se mi dirus "ŝinobi", mi sentus min kvazaŭ ia manio pri historiaĵoj aŭ intence rolus praulon.
De Sibayama, japanlingvano,
La duobla formo iom similas al la situacio de la
anglalingvaj vortoj el ĝermana kaj latina deveno,
mi pensas. Ekzemple "moon" kaj "lunar".
Mi pensas, ke "moon" estas ordinara kaj "lunar" estas aparta por angloj. Male pure japan-devena "ŝinobi" estas malpli ordinara almenaŭ en ĉi tiu vorto.

La dua kialo:
"Nin" = (laŭ pure japana leg-maniero)"ŝinob-u"(kaŝi sin)
"ja" = ulo
"Nin.ja" = batale sinkaŝ-ulo
"Ŝinobi" estas substantiviĝo de verbo "ŝinob-u". Ni uzas ĉi tiun vorton ankaŭ alie.
Ekz: "o-ŝinobi-de" = per kaŝa maniero.
Do mi opinias, ke "ninja" pli precize signifas ulon mem.

La kialo ne elekti ninĝon
Japanoj ne distingas la sonojn z kaj dz.
Same kiel en "ekzameno" ankaŭ ni iakaze voĉigas prononcon.
Voĉigo de s devus esti z, sed ni prononcas ĝin dz.
Origine "sha(sya)" ja signifas ulon kaj "zya" en "nin.zya(nin.ja)" estas ĝia voĉiĝo.
Sed ni eble ne rimarkis, ke ni prononcas ĝ en "nin.zya".
Do eĉ japanoj ,kiuj prononcas ninĝo, sentas, ke ninĵo estas skribe natura.

cellus (Mostrar perfil) 15 de septiembre de 2012 19:36:04

En kelkaj kazoj povas esti bone uzi la propran nomon de lando, kiel pri Kartvelio por ke oni ne miksu ĝin kun Georgio en Usono. En aliaj kazoj la propra nomo nur estas ankoraŭ unu el la adaptoj de okcidentaj landoj. Bona ekzemplo de tio estas Srilanko kiu antaŭe nomiĝis Cejlono, kio estis antaŭa adaptiĝo de la sama nomo en la originala lingvo.

Lingvoj adaptas nomojn laŭ siaj eblecoj. Kelkfoje la elekto de nomo povas ankaŭ esti politika. Mi povas imagi ke Jerusalemo estas bona meza vojo inter Jeruŝalajim (almenaŭ ĝi sonas tiel en miaj oreloj) kaj al Kudz.

Ĉiuj lingvoj adaptas nomojn de landoj kaj alilandaj lokoj laŭ siaj tradicioj, tion ankaŭ faru esperanto.

eitanulo (Mostrar perfil) 15 de septiembre de 2012 19:50:30

Bedaŭrinde, laŭ la Vikipedia artikolo, Lando de Israel nomiĝas en esperanto "Palestino"..

http://eo.wikipedia.org/wiki/Palestino

darkweasel (Mostrar perfil) 15 de septiembre de 2012 21:10:56

eitanulo:Bedaŭrinde, laŭ la Vikipedia artikolo, Lando de Israel nomiĝas en esperanto "Palestino"..

http://eo.wikipedia.org/wiki/Palestino
1. Kiel tio rilatas al la ninĵaoj kaj ŝinoboj?
2. Ĉu vi fakte legis la artikolon, kaj eble ankaŭ la artikolon pri Israelo?

creedelambard (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2012 02:49:14

Rilate al nenion, mia nepino havas T-ĉemizon kun karikatura bildo de ninĵoj kaj la teksto "MI AMAS NINĴOJN. ILI FORPRENIS MIAN FRATON."

Kirilo81 (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2012 18:51:48

Chainy:
Kirilo81:ninja estas internacia, sinobi ne.
Ene de eŭropdevenaj lingvoj tio certe pravas. En la diskuto menciita de Russ, oni konsideris ankaŭ la azianan vidpunkton. Mi mem ne scias, sed povas esti ke inter aziaj lingvoj oni ofte uzas 'ŝinobi'?
Mi ne scias mem, sed supre oni klarigis, ke ninja estas konata kaj en la ĉina kaj en la japana, pli internacia apenaŭ eblas.

Chainy:
Kirilo81:2) Serĉu kompromison inter elparolo kaj skribo (en okazo de dubo la skribo venkas), do ninĵ, ne *ninĝ.
Do kion vi pensas pri la argumento de Sergio Pokrovskij en la diskuto menciita de Russ? (Ninĝo, ninĵo kaj ninĵao)
Liaj argumentoj estas plene ekster la E-a tradicio de vortpruntado. Ĝi ĉiam serĉis radikon, kiu respegulas kaj la etimajn formon kaj la elparolon (dum ekz. en Volapuko pli gravis la prononco).
La ĉapelitaj literoj estas geniaj, ĉar ili permesas kompromison inter elparolo kaj skribado en latinskribaj lingvoj (aliaj skribsistemoj neniam gravis por tio), belega ekzemplo estas ĝenerala, kie kaj germano ( ) kaj franco ( [ĵ]) kaj anglo ( [ĝ]) retrovas ion konatan.
Tial ninĵ estas bona kompromiso, dum ninĝ konsideras nur la elparolon de kelkaj lingvoj (dum ekz. en la germana oni prononcas ['nInja:]).

Chainy:
Kirilo81:... mi iom preferus ninĵa', sed ne estas deviga kialo.
Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...

Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...
Vi pravas, ninĵ' estas pli bona, kaj miasente ankaŭ pli Zamenhofeca.

darkweasel (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2012 19:50:58

Kirilo81: (dum ekz. en la germana oni prononcas ['nInja:]).
Ne ĉiuj ĉie; tie ĉi mi pli ofte ja aŭdas elparolon kun /ĝ/ kaj mem elparolas tiel, kiam mi parolas la germanan.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 17 de septiembre de 2012 06:09:11

Forigite

Volver arriba