Skip to the content

Ninĵao aŭ ŝinobo?

by J_Marc, April 26, 2012

Messages: 52

Language: Esperanto

russ (User's profile) September 17, 2012, 7:43:41 AM

Kirilo81:
Chainy:Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...

Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...
Vi pravas, ninĵ' estas pli bona, kaj miasente ankaŭ pli Zamenhofeca.
Tamen, japana "manga" fariĝis "mangao" (ne "mango" ) en Esperanto, "sushi" fariĝis "suŝio" (ne "suŝo" ), "go" fariĝis "goo" (ne "go" ), ktp. Esperantigo de japanaj vortoj (specife, ĉu oni konservas la finan vokalon aŭ ne) bedaŭrinde ŝajnas sufiĉe nekonsekvenca...

darkweasel (User's profile) September 17, 2012, 8:54:21 AM

russ:
Kirilo81:
Chainy:Mi preferas ninĵ/o, ĉar tiam la aliaj formoj aspektas pli bonaj, kaj estas pli facile elparoleblaj: ninĵ/a, ninĵ/e, ninĵ/oj ktp...

Tiam eblas eviti jen tiajn formojn: "ninĵaa", "ninĵaoj" ktp...
Vi pravas, ninĵ' estas pli bona, kaj miasente ankaŭ pli Zamenhofeca.
Tamen, japana "manga" fariĝis "mangao" (ne "mango" ) en Esperanto, "sushi" fariĝis "suŝio" (ne "suŝo" ), "go" fariĝis "goo" (ne "go" ), ktp. Esperantigo de japanaj vortoj (specife, ĉu oni konservas la finan vokalon aŭ ne) bedaŭrinde ŝajnas sufiĉe nekonsekvenca...
Nu, mango jam estas io alia kaj senvokalaj radikoj ne ekzistas en Esperanto, do du el la tri ekzemploj estas klaraj.

zan (User's profile) September 17, 2012, 9:45:50 AM

Supozeble koncernas longeco de vorto. Sed ne nur tio.

1)vortoj kun origina o-finaĵo
aikido, goo(go) ĵudo, kimono, noo, ŝintoo

2)vortoj kun n- aŭ j-finaĵo
ĉirimen-o, en-o, ŝogun-o, udon-o, samuraj-o

3)vortoj kun superflua o
anime-o, haŝi-oj, kap(p)a-o, karaoke-o, karate-o, manga-o, moĉi-o, origami-o, sake-o, suŝi-o ŝogi-o, tanka-o, tofu-o, uta-o, zori-oj

4)vortoj senigitag la lastan vokalon
cunam-o(-mi), ĉanoj-o(-ju), hajk-o(-ku) ,harakir-o(-ri) ,hibakŝ-o(-ŝa), kamikaz-o(-ze), katan-o(-na), tempur-o(-ra), sakur-o(-ra)

Bruso (User's profile) September 17, 2012, 1:35:04 PM

zan:
goo(go)
Vikipedio ankaŭ montras "vejĉio" (ĉine "weiqi" ) por tiu ludo.

cellus (User's profile) September 17, 2012, 3:33:48 PM

Chainy:La argumento pri 'ĝ' anstataŭ 'ĵ' estas interesa (se ignori la ofte malagrablan sintenon de Sergio Pokrovskij), sed tiam ĉu ni havus ankaŭ 'ĝudo'?
Vi povas trovi sufiĉe multajn ekzemplojn kiam vi havas vorton kiu en la origina lingvo estas skribita per ch kaj devus havi la elparolon ŝ se ĝi estas franca kaj ĉ se ĝi havas anglan devenon. Esperanto tendencas redoni ch per ĉ, certe pro la grafika aspekto. La samon vi povas supozi pri ĵudo, kiu pli similas al la grafika bildo ol la elparolo, kiu postulus ĝ.

Bona indiko pri la graveco de la grafika bildo estas la vortoj birdo kaj turni kiuj en la angla originalo havas sonon kiun mi redonus per sveda ö – tio ne estas tute korekta! – sed tamen. Se la elparolo estus pli grava oni povus imagi formon *berdo kaj *terni!
* indikas formon kiu ne estas verifigita aŭ erara.

zan (User's profile) September 19, 2012, 12:16:29 AM

Bruso:
zan: goo(go)
Vikipedio ankaŭ montras "vejĉio" (ĉine "weiqi" ) por tiu ludo.
Laŭ ReVo: vejĉio = goo
anglaj ~o: go;
belorusaj ~o: го
ĉinaj ~o: wéiqí (pinjin.), weiqi (pinjin.).
francaj ~o: go;
germanaj ~o: Go;
hungaraj ~o: gó;
japanaj ~o: go, igo.
katalunaj ~o: go;
koreaj ~o: baduk.
nederlandaj ~o: go.
portugalaj ~o: go
rusaj ~o: го;

Oni uzas la vorton "goo", ĉar ĝi estas internacia vorto.

maĝango ĉina tablo-ludo
belorusaj ~o: маджонг;
francaj ~o: mah-jong, ma-jong;
germanaj ~o: Mah-Jongg, Mahjongg, Mahjong;
hungaraj ~o: madzsong;
katalunaj ~o: mahjong;
portugalaj ~o: majongue.

anglaj mahjong
ĉinaj má jiàng
japanaj majan, (esperante estu maĵan)

Ĉi-kaze oni uzas ĉinan vorton, ĉar ĝi estas internacia.

Nek japanoj nek ĉinoj povas decidi, kiu estu esperanta vorto.

Kirilo81 (User's profile) September 19, 2012, 7:55:21 AM

zan:Nek japanoj nek ĉinoj povas decidi, kiu estu esperanta vorto.
Tute ĝuste, nur la plimulto de la lingvoj decidas, ne la origina lingvo.
Bedaŭrinde la Esperantan Vikipedion kaperis Bonlingvistoj, kiuj ofte ne havas multe da konoj, sed fortan, parte eksterfundamentan ideologion, kaj tiel jam fuŝis multajn artikolojn.
Ankaŭ pro tio Vikipedio ne estas fidinda.

darkweasel (User's profile) September 19, 2012, 10:46:55 AM

Kirilo81:
zan:Nek japanoj nek ĉinoj povas decidi, kiu estu esperanta vorto.
Tute ĝuste, nur la plimulto de la lingvoj decidas, ne la origina lingvo.
Bedaŭrinde la Esperantan Vikipedion kaperis Bonlingvistoj, kiuj ofte ne havas multe da konoj, sed fortan, parte eksterfundamentan ideologion, kaj tiel jam fuŝis multajn artikolojn.
Ankaŭ pro tio Vikipedio ne estas fidinda.
Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.

Kirilo81 (User's profile) September 19, 2012, 11:57:16 AM

darkweasel:Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.
Rigardu ekz. sub "1.5" aŭ "bona lingvo" en la blogo de Bernardo.

cellus (User's profile) September 19, 2012, 4:35:08 PM

Ŝajnas al mi ke la grupo nĵ facile povas realiĝi per nĝ. Estus interese fari teston kun grupo da spertaj esperantistoj el pluraj landoj por vidi ĉu tio ne estas korekta.

ninĵo ŝajnas esti la plej esperanta formo. Same kiel oni diras Eŭropo, ne Eŭropao.

Tiu formo estas esperanta, ĝi havas similan grafikan aspekton kiel la formo kiun ĝi havvas en la plej multaj latinskribaj lingvoj.

Kelkfoje esperanto ŝajnas elekti la plej nepraktikan vojon por vortoj.

Back to the top