去目錄頁

Konsilo por la ekzameno?

KetchupSoldier, 2012年4月29日

讯息: 17

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月29日下午11:02:30

KetchupSoldier:Dankon, ĉiuj! Mi havas probelmojn kun "-n" ĉar angla ne havas ion kiel tiu. xD

Hmm... "...ion kiel tiu." Ĉu tio estas ĝusta?
Estas utila formulo por scii se oni devas meti -n-, aŭ ne:
-Se vi povas konverti la frazoN pasive kaj ĝi havas sencon, do metu -n-: se la frazo povas esti konvertata pasive de vi.
Mi amas vin: vi estas amata de mi. Manĝu la pomon: la pomo estu manĝata de vi. (Havi ĉiam havas -n-).
Kaj jes, la angla ne havas ioN kiel tiO: io kiel tio ne estas havata de la angla. Pli bone ia ol --io kiel tio-, ĉar ia signifas io kiel tio...
PD: tio signifas aĵon, that thing. Malantaŭ tiu vi ne povas meti aĵo, thing.

Ĝis!

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月30日上午5:06:23

KetchupSoldier:ĉar angla ne havas ion kiel tiu. xD
La angla ja havas - en la angla vi kapablas distingi inter they kaj them kaj inter he kaj him, ĉu ne? Jen ...

(Jen ankaŭ la kialo, ke en mia unua skrib-ekzameno de la angla, je la aĝo de 10 jaroj, mia sola eraro estis forgesita akuzativo en do you wear *they to school? - mi ankoraŭ ne sciis, ke pronomojn oni ja deklinacias en la angla!)

Cetere, mi dirus la angla ne havas ion tian. Se vi volas nepre konservi kiel, diru ... ne havas ion kiel tion.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月30日上午8:29:11

darkweasel:
KetchupSoldier:ĉar angla ne havas ion kiel tiu. xD
La angla ja havas - en la angla vi kapablas distingi inter they kaj them kaj inter he kaj him, ĉu ne? Jen ...

Cetere, mi dirus la angla ne havas ion tian. Se vi volas nepre konservi kiel, diru ... ne havas ion kiel tion.
okulumo.gif ion kiel tioN, vi pravegas...
La angla ja havas, aldone..:I, me (krom my por mia), she-her, we-us.
Krom the cat eats the fish, kaj fino, oni ne povas espremi aliforme...malgajo.gif( (ja pasive, sed ne aktive)

PD: Kiu estas pli korekte , io tia aŭ ia??? aŭ ambaŭ?

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月30日上午11:01:46

fajrkapo:
PD: Kiu estas pli korekte , io tia aŭ ia??? aŭ ambaŭ?
Ambaŭ ekzistas kaj malsamsignifas.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月30日上午11:51:57

darkweasel:Ambaŭ ekzistas kaj malsamsignifas.
Dankon DW, sed do kion signifas ia? kiu estas la malsamo?

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月30日下午12:29:44

fajrkapo:
darkweasel:Ambaŭ ekzistas kaj malsamsignifas.
Dankon DW, sed do kion signifas ia? kiu estas la malsamo?
Ĉu tio ne estas evidenta? Fakte pli indas demandi, kio entute estas simila inter ia kaj io tia. demando.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月30日下午1:17:33

darkweasel:Ĉu tio ne estas evidenta? Fakte pli indas demandi, kio entute estas simila inter ia kaj io tia. demando.gif
Jes, alivorte, sed oni povas esti pli simpatia, ne ĉiuj ni estas vivantaj PMEG, ĉiel mi ne demandos ion pli al vi.
Dankon...
PD: jam mi demandis la malsimilon inter ia kaj io tia, sed mi mem serĉos ĝin se ie ĝi estas.

回到上端