-IST- aŭ -ANT- ?!
de Chainy, 2012-aprilo-30
Mesaĝoj: 31
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 09:35:48
monitoro = Lernanto, servanta mem kiel help-instruanto.
Darkweasel, ĉu vi komprenas, kial ili elektis -ant- kaj ne -ist- en tiu frazo?
Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 10:04:13
darkweasel:Jes, pravas ke -ist- ne ĉiam egalas al profesieco, sed en via teorio vi tute ignoras tiun aspekton de -ist-! Vi eĉ ignoras la PMEG-an komenton "(eble profesie)". Vidu la ekzemplojn en PMEG - en la klarigoj la aŭtoro ofte uzas la vorton 'profesie'. Kial entute aldoni tiun vorton, se nur temas pri tio, ĉu eblas diri ke homo 'ofte okupiĝas pri ia tasko'!! Via interpreto de -ist- estas laŭ mi tro simpligita, kaj vi pretervidas grandan aspekton de ĝia signifo.
Tio estas vera, kaj fakte ankaŭ tie mi preferus tradukisto, (lingvo)helpisto, testisto kaj administristo (ĉu ne la lernu!-a termino estas teamano?). Ankaŭ tie temas pri homoj, kiuj ofte okupiĝas pri la respondaj taskoj, kio pravigas -ist.
Ĉu mi estas 'uzisto' de Lernu ĉar mi ofte okupiĝas pri uzado de tiu ĉi retpaĝaro?! Ĉu vi ne konfuzas vian argumenton kun tiu de Sergio Pokrovskij en la Komputada Leksikono, kie li esprimas preferon al 'uzULO', kompare kun 'uzAnto'?! (Vidu ĉi tie)
sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-01 10:27:19
Kaj se vi volas paroli pri moderigaj/administraj taskoj/demandoj/aferoj kaj volas precizigi ke tiuj aferoj estu por la moderiganto/administranto, tiam estas tro pedante aserti ke vi ne rajatas uzi esprimojn kiel moderigantaj aŭ administrantaj taskoj/demandoj/aferoj.
Kiel prezidanto (portempa) de la mondo, mi donis al vi mian prezidantan decidon.
Respektu la principon de neceso kaj sufiĉo en la vortfarado.
Inter-kandidata debato je la TV povas ankaŭ esti senĝene nomata prezidanta debato, kvankam temas strikte pri debato inter kandidatoj kiuj nur aspiras la prezidentecon.
Ni ne kunligu niajn botojn tiel firme ke ni ne povas marŝi.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-01 18:02:41
Chainy:Nu, se sencohave tio eblas.darkweasel:Komencanto ĝuste ne "ofte okupiĝas pri komencado" (aŭ pri komencoj), sed estas homo, kiu tutsimple komencas. Eble komencisto estus fakulo pri komencoj, kio ajn tio estu.Mi ne komprenas. Ŝajne vi simple prenas tiun PMEG-an esprimon "persono, kiu ofte okupiĝas pri io", kaj se iel ajn eblas anstataŭigi 'io' per difino de iu verba formo de radiko, tiam vi nepre preferas uzi -ist-.
Chainy:Rilate 'komencado', mi ne vere komprenas, kion vi celas. Okupiĝi pri komencado eble sonas iom stranga, sed se pensi pri la vera signifo de, ekzemple, 'eterna komencanto', tiam tiu ja ofte okupiĝas pri komencado, ĉar li ofte rekomencas lerneti iom da Esperanto.Ĉu vi konas la ŝercon pri la naskiĝtagisto?
Kio pri la verbo 'lerni'? Laŭ vortaro.net, tio signifas "Akiradi sciojn pri scienco, arto, metio ktp". Do laŭ via teorio, oni nepre diru 'lernisto', ĉar ja eblas diri ke tiu 'ofte okupiĝas pri akirado de scioj ktp...'

Tamen vi kondukas la diskuton al absurdeco per aferoj kiel komencisto kaj lernisto - tie eĉ ne temas pri asignitaj taskoj, dum moderigisto ja havas asignitan taskon (kompareblan al profesio) moderigi. Krome, mi ne volas starigi ian "teorion", sed nur montri, kial -ist funkcias bonege por tiu ĉi okazo.
Chainy:Bone, tio estis troigo - tio tamen ne estas mia ĉefa argumento, kvankam ankaŭ kialo por mia persona prefero.
Vi certe troigas. Mi akceptis, ke se oni alkutimiĝis al 'moderiganto', oni ne nepre miskomprenus 'moderigisto' (eĉ se oni ne ŝatas tiun lastan formon) kaj vi ankaŭ akceptu, ke enkuntekste neniu ekpensus ke 'moderiganto' iel rilatas nur al homo kiu faras tion ĝuste nun. Tio estas tro absurda ideo.
Chainy:Esperantistoj jam delonge uzas -ant- kaj ili ĉiam trovas manieron por esprimi aferojn sen tiu adjektiva formo. Kiel mi diris, estis tre facile ŝanĝi -ista- al aliaj formoj en nia traduko (dume nur por mia loka instalaĵo), do same estus facile al aliaj uzantoj.Certe, sed manko de adjektiva formo tamen ja estas malavantaĝo de -ant.
Chainy:Mi scias, kion vi volas diri - vi volas diri, ke instruisto vere signifas nur profesiulon. Tio estas (laŭvortare) vera, sed ne pro la signifoj de instru- kaj de -ist, sed ĉar kunmetaĵoj en Esperanto ofte signifas malpli ol ili povus signifi laŭ la signifoj de siaj eroj. Lernejo ne estas ĉiu ejo por lerni kaj vortaro ne estas ĉiu aro de vortoj, same instruisto ne estas ĉiu, kiu ofte okupiĝas pri instruado. Tamen moderigisto ankoraŭ ne havas ian tian laŭvortaran signifon.
monitoro = Lernanto, servanta mem kiel help-instruanto.
Darkweasel, ĉu vi komprenas, kial ili elektis -ant- kaj ne -ist- en tiu frazo?
Chainy:Fari iun taskon volontule pro asigno de la administristo aŭ posedanto de la paĝaro estas fakte tre simile al fari ĝin profesie. La diferenco estas nur la pago.
Jes, pravas ke -ist- ne ĉiam egalas al profesieco, sed en via teorio vi tute ignoras tiun aspekton de -ist-! Vi eĉ ignoras la PMEG-an komenton "(eble profesie)". Vidu la ekzemplojn en PMEG - en la klarigoj la aŭtoro ofte uzas la vorton 'profesie'. Kial entute aldoni tiun vorton, se nur temas pri tio, ĉu eblas diri ke homo 'ofte okupiĝas pri ia tasko'!! Via interpreto de -ist- estas laŭ mi tro simpligita, kaj vi pretervidas grandan aspekton de ĝia signifo.
Chainy:Via uzanteco ĉe lernu! tamen multe malpli similas al profesio ol moderigisteco en forumo.
Ĉu mi estas 'uzisto' de Lernu ĉar mi ofte okupiĝas pri uzado de tiu ĉi retpaĝaro?! Ĉu vi ne konfuzas vian argumenton kun tiu de Sergio Pokrovskij en la Komputada Leksikono, kie li esprimas preferon al 'uzULO', kompare kun 'uzAnto'?! (Vidu ĉi tie)
Mi denove resumu: -ist bonege funkcias por tio, kion ni celas tie ĉi, ĉar (asignita?) volontula tasko estas tre simila al profesio kaj la sufikso ĉiuokaze ne celas nur profesiojn. -ist ebligas formi oportunan adjektivan formon.
(Mi daŭrigos en sekva mesaĝo - tio ĉi eĉ jam preskaŭ eluzis la 5000-signan limon por lernu!-tradukist ... ne, mi celas, tradukantoj.)
darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-01 18:04:40
sudanglo:tiam estas tro pedante aserti ke vi ne rajatas uzi esprimojn kiel moderigantaj aŭ administrantaj taskoj/demandoj/aferoj.Tie ĉi vi kontraŭdiras PMEG-on, kiu klare diras la malon. Ĉu PAG diras ion pri tio ĉi?
Kiel prezidanto (portempa) de la mondo, mi donis al vi mian prezidantan decidon.
sudanglo:Respektu la principon de neceso kaj sufiĉo en la vortfarado.Kiel tio rilatas? Ja -ist kaj -ant estas pli-malpli same necesaj kaj sufiĉaj.
Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 19:11:05
darkweasel:Mi denove resumu: -ist bonege funkcias por tio, kion ni celas tie ĉi, ĉar (asignita?) volontula tasko estas tre simila al profesio kaj la sufikso ĉiuokaze ne celas nur profesiojn. -ist ebligas formi oportunan adjektivan formon.Do vi simple tre malbone esprimis vian opinion - kial vi daŭre ripetadis tion, ke estas refutite, ke -ist- rilatas al profesieco?! Kial vi tiel akre kaj iom malĝentile reagis al tiuj homoj kiuj esprimis sian opinion, ke -ist- ne taŭgas, ĉar tiu sufikso pli taŭgas por profesia rolo?
La tuta diskuto resumeblas jen tiel - vi persone havas alian opinion pri la 'profesieco' de foruma administranto. Sed ŝajne multaj aliaj (verŝajne la plimulto) ne rigardas tiun rolon kiel profesion, eĉ ne kiel nepagatan profesion, eble eĉ ne kiel ion similan al tio, eĉ se ĝi estas asignita rolo! Do ili preferas -ant-. Tio estas tute normala opinio, kaj laŭ PMEG tute pravigebla.
Vi ŝajne volas uzi -ist- nur por doni al la titoloj administranto kaj moderiganto pli gravan efikon, por ke ili sonu iom pli imponaj. 'Moderigisto' ja estas asignita kaj tre grava rolo!
Mi pensas, ke la argumento pri la adjektiva formo ne tre gravas. Estas tiel facile trovi aliajn manierojn por esprimi sin eĉ sen tiuj adjektivoj. Do, por mi la plej grava afero estas la profesieco. Mi devas konfesi, ke, laŭ mi, sonas iom strange uzi la laŭdire pli imponan varianton en kutenksto de interreta forumo. Mi preferus konservi uzadon de -ist- por vere profesia administristo, kiu vivas per tiu profesio. Mi preferas reteni tiun distingon.
Kompreneble, temas nur pri personaj taksoj de la profesieco de la koncernaj roloj, do ne eblas trovi solvon kontentigan al ĉiuj. Sed ja eblas trovi solvon kontentigan al la plimulto, se ni uzos la plej popularan formon.
Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 19:20:16
fajrkapo:Fajkapo bone esprimis la problemon. Tre simplan. Kaj ni perdis tiom da tempo al ia longega diskuto pri 'refutitaj argumentoj', ĉio motivita de prefero por adjektiva formo.Sahaquiel:-isto estas por profesiaj aferoj, -anto estas por personoj kiuj ial nun faras tiun taskon sen esti profesiaj.Kelkfoje ne estas facile trovi la limon inter ili, ŝajnas ke tiu estas la problemo...
EldanarLambetur (Montri la profilon) 2012-majo-01 19:40:29
Mi opinias ke "Esperantisto" estas la prava vorto por iu, kiu ofte okupiĝas pri Esperanto. Do, efektive asigni al iu difinitan rolon, eĉ pli konvenigas "-ist".
Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 20:12:34
darkweasel:...kaj la sufikso (IST) ĉiuokaze ne celas nur profesiojn.jes, tio pravas. Sed tiu argumento ŝajne ne validas, kiam oni komparas du vortojn kiel 'administranto' kaj 'administristo' - ĉu ne estas normala supozo, ke tiu lasta rilatu al la pli profesieca signifo?
Vi mem diras, ke estas iom absurde paroli pri 'uzisto' aŭ 'komencisto'. Kial? Ĝuste pro tio, ke ne temas pri profesieco, aŭ laŭ viaj vortoj, pri iu 'asignita tasko, kiu similas al profesio'. Do, vi ja celas profesiecon, kiam vi esprimas preferon por 'administristo' kaj 'moderigisto'. Tial mi ne komprenas vian ripetadon de tiu 'refutita argumento'...
darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-01 20:13:14
Chainy:Tion mi ne diris, sed iuj asertis, ke, se oni ne ricevas monon el tio, -ist neniam povas taŭgi. Kaj tion mi dum la diskuto jam plurfoje refutis citante PMEG-on, do bonvolu kompreni, ke, je la x-a fojo de ripeto de la sama afero, mia respondo fariĝas iom malpli ĝentila. Mi tamen pretas pardonpeti pro tiu akra diskutstilo.
Do vi simple tre malbone esprimis vian opinion - kial vi daŭre ripetadis tion, ke estas refutite, ke -ist- rilatas al profesieco?!
Chainy:Mi ne diris, ke la opinioj por -ant estas eraraj aŭ nepravigeblaj. Se tiel kompreniĝis miaj mesaĝoj, mi pardonpetas.
La tuta diskuto resumeblas jen tiel - vi persone havas alian opinion pri la 'profesieco' de foruma administranto. Sed ŝajne multaj aliaj (verŝajne la plimulto) ne rigardas tiun rolon kiel profesion, eĉ ne kiel nepagatan profesion, eĉ ne kiel ion similan al tio, eĉ se ĝi estas asignita rolo! Do ili preferas -ant-. Tio estas tute normala opinio, kaj laŭ PMEG tute pravigebla.
Chainy:Vi ŝajne volas uzi -ist- nur por doni al la titoloj administranto kaj moderiganto pli gravan efikon, por ke ili sonu iom pli imponaj. 'Moderigisto' ja estas asignita kaj tre grava rolo!... mi ne certas, ĉu vi volas nun sarkasme ridindigi mian opinion ...

Mi diris, resume, ke:
- la argumento, ke ne eblas uzi -ist, ĉar -ist neniam, neniam, neniam povas signifi ion, por kio oni ne estas pagata, estas erara;
- eĉ se oni volas ne uzi -ist ekstreme vaste ekster la profesia kampo (kiel ŝajnigis mencioj de komencisto ktp), temas ja pri asignita volontula tasko;
- -ist estas pli oportuna, ĉar ĝi ebligas formadon de elegantaj adjektivoj.
Chainy:Do, por mi la plej grava afero estas la profesieco. Mi devas konfesi, ke, laŭ mi, sonas iom strange uzi la laŭdire pli imponan varianton en kutenksto de interreta forumo. Mi preferus konservi uzadon de -ist- por vere profesia administristo, kiu vivas per tiu profesio. Mi preferas reteni tiun distingon.Ni fakte ne povas scii, kiaj forumoj eble ekestos. Eble estos ja iam komercaj Esperantlingvaj SMF-forumoj, kiuj pagos siajn administristojn kaj moderigistojn. Evidente tio ne estas la normala stato, sed tio ne estas tute neimagebla. (Ja SMF eĉ havas funkcion, per kiu oni povas pagigi uzantojn por aliro al certaj forumpartoj.)
Mi ankaŭ ne estas konvinkita, ke vere estas utile distingi en la kunteksto de retforumo administristojn/moderigistojn profesiajn kaj volontulajn - se oni iam bezonas tian distingon, oni ja povas aldoni koncernajn adjektivojn. Almenaŭ tio estas laŭ mi lingve malpli utila ol kapablo formi adjektivon.
Ke al vi "sonas strange" aŭdi administristo, povas same bone baziĝi sur la nura kutimo. Al mi same sonas strange uzi -ant por tiaj volontulaj taskoj. Kiam mi vidas -ant, mi imagas simple homon, kiu faras ion; ne nepre homon, al kiu tio estas asignita.
Ĉiuokaze mi iros nun dormi, kiel mi devintus fari jam antaŭ horoj, ĉar morgaŭ estos mia matematika lernejofina ekzameno. Eble post ĝi mi povos pli bone ordigi la pensojn en mia kapo ...
