Al la enhavo

Amo sen sekso, ĉu eblas?

de fajrkapo, 2012-majo-03

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-08 02:00:36

Tute ne! Kia demando!
Ni estas bestoj, sociaj bestoj. Dekomence, la amo estas ĥemia biologia afero, kiu - per kisoj, rigardoj, karesoj kaj sekso - vekas hormonojn nomitajn "oksitocinoj" kiuj sentigas nin amemaj kaj feliĉaj (mi amas tiujn hormonojn).

Do, tiuj hormonoj helpas nin elekti taŭgan partneron por reproduktado kaj poste ili petas ĉiam pli kaj pli, estas kiel drugoj, unue ili nur petas rigardon, poste ili petas mantuŝon, ridojn, kisojn, sekson kaj, ĉi ĉio, estas nomita "amo", granda sento da bezono al iu homo, kiu enhavas trankviligajn kaj pacigajn hormonojn. La amo estas nur ĥemia afero.

Sen koito, la rilato ne povas iri antaŭen, estas, ankaŭ ĉi tie, kiel drugoj, se vi lasas vian preferatan drugon, eĉ kiam vi bezonas pli kaj pli, via korpo iom post iom lasos tian bezonon, ĝis tiam kiam vi ne plu sentos bezonon, aŭ ĉ-tie nomite: amon.

Lasu min ekspliki ĉi tion ĉi tiel:

Hormonoj = Amo
Sekso = Hormonoj
Ne sekso = Ne hormonoj
Ne hormonoj = Ne amo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-08 09:05:13

Desit1:Tute ne! Kia demando!
Ni estas bestoj, sociaj bestoj.
Hormonoj = Amo
Sekso = Hormonoj
Ne sekso = Ne hormonoj
Ne hormonoj = Ne amo.
Kia respondo! mi ne konsentas,ni ne estas nek bestoj, nur por reprodukti, nek stulta ĥemio farata por ameboj,parazitoj, muŝoj, aŭ leonoj. Ankaŭ ne estas ni maŝinoj: Hormono jes: amo. Hormono ne : ne amo, rrrr. la afero ne estas tiom simpla. Mi scias ke amo sen sekso povas esti ebla, sed en tre malmultaj kaj specifaj situacioj. kutime amo sen sekso ne eblas, sed nur kutime. Tiu ankaŭ diferencas nin de senanimaj bestoj (ĉiuj sed ni), kaj de stultaj maŝinoj (ĉiuj).

omid17 (Montri la profilon) 2012-majo-08 16:48:39

Kio estas amo?
PIV difinas ĝin jene: "Seksa" inklino al iu

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-08 17:01:21

fajrkapo:,ni ne estas nek bestoj, nur por reprodukti, nek stulta ĥemio farata por ameboj,parazitoj, muŝoj, aŭ leonoj.
Klare ni tamen estas bestoj. Kiel vi entute kuraĝas tion nei? La ĥemio kiu okazas en ni ankaŭ neniel estas 'stulta', kio estas 'stulta' pri tio? Ĝi estas tre komplika kaj bela.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-08 17:07:26

Tiu kiu diras ke ni ne estas bestoj, eble pensas ke ni estas planktoj.

Belmiro (Montri la profilon) 2012-majo-08 17:48:20

Desit1:Tiu kiu diras ke ni ne estas bestoj, eble pensas ke ni estas planktoj.
best/o
1 Ĉiu animalo escepte de homo (Laŭ Piv)

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-08 17:55:11

Ĉiu scias kion signifas ke ni ne estas bestoj, almenaŭ normalaj bestoj, kaj ke ni povas iri trans la ĥemio en la amo, ne estas necese esti filozofo nek speciala saĝulo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-08 19:20:00

Amo sen sekso estas ebla. Sed kun sekso ne estas pli bona, sed bonega.

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2012-majo-08 20:19:43

Kio estas la amo? Ĉiu persono devas mem difini ĝin. Ĉu vi amas personon kun kiu vi seksumis aŭ cu ne, ĉu vi amas personon kun kiu vi ne seksumis aŭ ĉu ne- estas tute laŭ viaj propriaj kredoj. Mi kredas ke multaj amas sen sekso, kaj multaj seksumas sen amo.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-08 21:51:51

Jes, ja, laŭ vortaroj ni ne estas bestoj, sed iru kaj demandu al biologiisto, demandu lin ĉu ni estas aŭ ne bestoj, demandu ankaŭ al ĥemiistoj, diru "Ho, ĉu vi pensas ke amo estas hormona afero?", iru kaj demandu filozofon ĉu li scias kio estas amo.

Ni estas sociaj bestoj, nur nia penskapablo disigas nin de la ceteraj bestoj, sed demonstreblas ke ni estas bestoj, kaj ne mineraloj nek planktoj...kaj, lastatempe, nek maŝinoj.

Amo sen sekso eblas, ni ja scias pri tiuj paroj kiuj interkonatiĝas pere de interreto, ankaŭ ni scias pri tiuj Platonaj amoj, tiuj homoj kiuj montras ĉion kion ni volas, kaj, pro tio, ni ne povas atingi ilin. Amo estas tre vasta afero, kaj ekzistas ĉiaj amoj. Sed, la baza koncepto, paro (ne gravas ĉu ino kaj ulo, ĉu ino kaj ino, ĉu ulo kaj ulo) kiu amas sin, bezonas nepre fidon kaj nepre hormonojn por teni la emon vekigata.

La interretaj paroj funkcias alie, ili baziĝas sur eĉ pli forta kunfido, kiu estas tia ĉar pere de interreto ne estas tre eble persone konatiĝi (eble ja per Skajpo, sed mi ne celas tion ĉi) kaj oni bezonas unue krei kunfidon kaj poste personan rilaton. Ĉiuj perinterretaj amantoj, je la fino, decidas renkontiĝi iel, ie kaj iam por persone liberigi siajn delonge enhavitajn hormonojn. Tial, funkcias la interretaj rilatoj, do, unue oni konstruis grandan kunfidon kaj poste oni lasis la pasion flugi.

Se iu ne komprenas ke, same al ni, la bestoj havas hormonojn, sangon, karnon kaj emociojn, eble ankaŭ ne komprenos ke ne eblas vera amo sen seksaj rilatoj.

Reen al la supro