Al la enhavo

Amo sen sekso, ĉu eblas?

de fajrkapo, 2012-majo-03

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

vejktoro (Montri la profilon) 2012-majo-09 04:04:49

Mi tute ne komprenas tiun fadenon.

Patroj certe povas ami liajn geinfanojn sen sekso. Idoj vere amas iliajn gepatrojn. Ĉu mi malkomprenas la vorto, <>, aŭ ebla <>
Mi ja havis (kaj havas) amatajn geamikojn sed ni ne volis havi seksajn rilatojn.

Ĉu estas alia vorto por tiu speco da amo ke mi ne scias?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-09 08:43:12

vejktoro:Mi tute ne komprenas tiun fadenon.
Patroj certe povas ami liajn geinfanojn sen sekso. Idoj vere amas iliajn gepatrojn.
Mi ja havis (kaj havas) amatajn geamikojn sed ni ne volis havi seksajn rilatojn.
Ĉu estas alia vorto por tiu speco da amo ke mi ne scias?
Amora amo, ne familia amo, ne sanga amo, ne amika amo.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-09 13:00:41

fajrkapo:
vejktoro:Mi tute ne komprenas tiun fadenon.
Patroj certe povas ami liajn geinfanojn sen sekso. Idoj vere amas iliajn gepatrojn.
Mi ja havis (kaj havas) amatajn geamikojn sed ni ne volis havi seksajn rilatojn.
Ĉu estas alia vorto por tiu speco da amo ke mi ne scias?
Amora amo, ne familia amo, ne sanga amo, ne amika amo.
Jes, ekzakte, tion oni menciis dekomence. Ĉi tiu fadeno estas por debati ĉu eblas amo sen seksa rilato inter paro da homoj ne sange interrilataj, do, ne familiaj rilatoj, ĉar ni ja scias ke ĉiuj (eble kelkaj kompatinduloj ne) amas sian familion.

La amika amo estas malsimila, estas kiel frata amo. Mi ankaŭ sentas tion kun kelkaj homoj...

Denisov (Montri la profilon) 2012-majo-10 05:55:50

darkweasel:Eble en tiu ĉi fadeno iuj kontrolu en vortaro, kion signifas sekso.
Vermoj kaj helikoj estas ambaŭseksaj, kaj ili povas ami (verŝajne).
Sed tute sen sekso, nek ami, nek amori, nek vivi ne eblas

troyshadow (Montri la profilon) 2012-majo-10 07:26:02

unu mia amikino diris ke sekso estas tio kion oni povas fari kiam finigxis biero...do sxi vivas laux jeno.
kaj antaux tri jaroj mi ankaux organizis "jaguar-party"-on,kie drinkante jaguaron(alkoholan)mi kaj multaj junulinoj,kies nomojn mi malofte rememoras-do ili certe ne povas nomati amikinoj-seksis kun mi kaj aliaj.
sekso povas esti nur amuzo ne bezonanta amon kaj ecx amikecon

Denisov (Montri la profilon) 2012-majo-10 08:01:35

Amikoj, en tiu ĉi paĝaro ni estas por lerni Esperanton!
Rigardu do en vortaro, kion signifas vorto "SEKSO" kaj ne misuzu ĝin!

vejktoro (Montri la profilon) 2012-majo-11 00:20:47

Do, amo tiel du (aŭ tri?) homojn (ne bestoj) sentas kiam ili havas papiliojn en la ventro. Tiam, kiam oni devas esti ĉiam proksima la unu kaj la alia... aŭ ĉu eble la amo de la maljunuloj; edzigataj kun duonvivo da samaj memoroj, kiuj ne povas imagi la vivon apartan.

Mi kredas ke oni povas seksumi sen amo kaj ami sen sekso. Mi vetas ke iu vivas kunekun amata viv-asociito sed ne plu seksumas. Vere iu trovas la sekson alie.

Ĉu ebla?

Nu, la amoro... bedaŭrinda mi sentis tiun multe sed ja tro ofte sen eĉ ioma da sekso (!).

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-12 14:24:57

Mi ne povus ami sen seksi...

Eble estas tute persona vidpunkto.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-12 14:49:17

Desit1:Mi ne povus ami sen seksi...
Bone, Denisov kaj 黄鸡蛋 - ŝajne ni rezignu. ridulo.gif

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-majo-12 21:54:32

Amo sen seksumo povas ekzisti. Oni povas ami virinon sen eĉ ŝati la alian. Forfiku senamaĵojn.

Reen al la supro