ورود به محتوا

Malsamaj eblecoj por diri frazoj, vortoj, ktp

از fajrkapo, 5 مهٔ 2012

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

fajrkapo (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 7:49:27

Por tiuj kiuj jam havas bonan eo-nivelon, mi pensas ke ekzemple mi, sed multfoje, aŭ kelkfoje, mi havas dubojn ne tiom por diri unu frazon, sed por diri ĝin diversmaniere, mi estas certa por diri unu maniere, sed mi dubas inter aliaj, ankaŭ.
Ekzemple, la titolo malsamaj eblecoj, ĉu eblus malsamaj ebloj?. Mi opinias ke jes, ambaŭ estas eblaj, ne estas preskaŭ necese diri ebleco-n se vi povas diri eblo...ĉiam ni devus serĉi tion pli simpla, kaj ne malfaciligi la vortojn.
Kelkfoje mi serĉas vortare, kaj ne estas respondo, do, mi havas ne respondatajn dubojn, kaj tiu koleras al mi, ĉar mi ankoraŭ havas tiujn dubojn , kaj neniam mi solvas ilin. Subite, mi havas eterna-komencanto-komplekson, aŭ e-Ko-Kon alivorte, ridulo.gif. Ĉe la lernu-vortaro multfoje ne estas la vorton aŭ frazon kiujn mi serĉas, kaj tio ankaŭ ne helpas al mi, mi devas do, rigardi ĉe aliaj vortaroj, ktp. Ankaŭ kelkfoje mi rigardas la tuta Esperanto-n kaj mi ne trovas kelkfoje...

Mi havas dubon pri malsamaj kieloj diri unu frazon:
-Ĉi tiu nokto estas sabato: ĉu ankaŭ:
ĉi nokto, nokto ĉi?
sabatas?
Nu, estas malgranda ekzemplo

-Mi eliras ĉi nokte,
foriras, iras for
nokte ĉi? (Mi opinias ke ne)

-Mi estis en Brazilo antaŭ longtempe
brazile
antaŭ longe tempe? antaŭ tempe longe? (Se ni volas apartigi la vortojn)
antaŭ longa tempo?
antaŭ delonge?
antaŭ longe (por mallongigi)

bkm, dankon, kaj ĝuu ankaŭ ĉi nokte!!.

sudanglo (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 8:52:13

Unue, nun estas rete konsultebla NPIV (ĉe Vortaro.net), kiu enhavas sub la kapvortoj multajn ilustrajn frazojn, due ankaŭ senpage konsultebla kaj serĉebla estas La Tekstaro (ĉe Teskstaro.com).

Sed pri viaj specifaj demandoj:

Ĉi-nokte, oni povas uzi por priparoli la vesperan/noktan parton de hodiaŭ (eble ankaŭ ĵus-pasintan nokton) - tiun nokton por paroli pri nokto de alia tago ol hodiaŭ.

Elriri taŭgas kiam oni forlasas la domon por viziti trinkejojn/kinejon, butikumi ktp. La malo estas resti hejme.

Foriri estas iri for, kaj eble ne reveni.

En Brazilo = en la lando. Brazile = en Brazila maniero.

Antaŭlonge = antaŭ multa tempo. Por pli proksimaj tempoj, ĵus, lastatempe, antaŭnelonge.

Paquillo (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 9:33:08

oni devas serĉi bonan stilon. la plej simplaj vortoj estas ĝenerale la plej bonstilaj por mi. "malsamaj ebloj" sonas al mi multe pli bone ol "malsamaj eblecoj", do tio estas, laŭ mi, alporto por plibonigi la esperantan stilon.
mi pensas ke ne estas fiksaj reguloj pri ĉio, sed simpleco kaj klareco devus esti la bazo de bona stilo. ĉiam elektu la plej mallongan aŭ la plej klaran vorto/frazon. kaj konsultu vortarojn.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 9:39:04

sudanglo:Unue, nun estas rete konsultebla NPIV (ĉe Vortaro.net), kiu enhavas sub la kapvortoj multajn ilustrajn frazojn, due ankaŭ senpage konsultebla kaj serĉebla estas La Tekstaro (ĉe Teskstaro.com).

En Brazilo = en la lando. Brazile = en Brazila maniero.

Antaŭlonge = antaŭ multa tempo. Por pli proksimaj tempoj, ĵus, lastatempe, antaŭnelonge.
Cu oni ne povas diri mi estas brazile-aŭ en Brazilo? mi ĉiam pensis ke jes...
antaŭlonge kaj ĉu antaŭ longe?
Dankon

darkweasel (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 10:07:03

fajrkapo:
Cu oni ne povas diri mi estas brazile-aŭ en Brazilo?
Mi opinias tion tute ĝusta.

cellus (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 13:48:35

La vorto ĉi estas memstara partiklo kiun vi metas antaŭ tabelvortoj> ĉi tiu, ĉi tia.
Se vi skribas ĝin antaŭ ekzemple substantivo, vi devas fari el la substantivo adverbon kaj skribi ĉio en unu vorto> ĉitage, ĉi-tage. Se vi volas reteni la substantivan -o vi devas skribi ĉi tiu tago aŭ tiu ĉi tago. La prosodio igas ke vi devas agi tiamaniere.

cellus (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 13:54:46

Vi povas ja pensi pri la vorto nokto kaj vespero. en kelkaj lingvoj oni uzas nokto kiam aliaj lingvoj parolas pri vespero. La mateno ankaŭ komencas je diferencaj horoj, depende de la jaro kaj la longeco de la tago.

Multaj esperantistoj anstataŭas predikativajn adjektivojn per verboj. Ekzemple mi vidis> Tio bonas anstatabu "tio estas bona". Eble oni povas esti liberala en tiu kazo, ĉar multaj lingvoj havas verban formon kiam aliaj lingv oj havas estas - adjektivon. Do mi estas ĝoja aŭ mi ĝojas.

Persone al mi estas malfacilaj esprimos kiel "tio bonas", sed tio estas diskutebla demando.

sudanglo (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 15:43:33

Malgraŭ la teoria ebleco ke 'Brazile' estu interpretata kiel 'en Brazilo', se vi serĉos la Tekstaron vi trovos 74 trafojn por 'en Brazilo' kaj neniun por Brazile. Mi ankaŭ esperimentis kun 'Francuje' kaj 'en Francujo' kun simila rezulto (ne atentante usklecon).

Do, eĉ oni povas konkludi ke 'Brazile' estas malofta en la senco de laŭ la Brazila maniero/stilo.

Mi lasos al aliaj eksperimenti kun aliaj landnomoj.

Tamen 'hejme' estas ofte uzata en la senco de 'en mia hejmo'.

بازگشت به بالا