Al la enhavo

Ĉu necesas la vorto "je" en...

de 黄鸡蛋, 2012-majo-06

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-06 05:33:12

Ĉu la "je" estas necesa en la jena frazo:
Je kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi?

Mi pensas ke "kiom" jam estas adverbo, kaj tial ĝi povas roli kiel adjekto t.e. priskribi "pli aĝa", do mi pensas ke Kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi? estas ĝusta.

Tamen mia sento malkonsentas.
Do mi petas viajn opiniojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-06 09:17:17

Ni pensu pri la respondo al tiu demando:

Li estas tri jarojn pli aĝa ol vi. == Li estas je tri jaroj pli aĝa ol vi.

Ambaŭ eblas, sekve ankaŭ la samaj konstruoj eblas en la demando:

Kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi? == Je kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi?

erinja (Montri la profilon) 2012-majo-06 11:55:39

Mi emus uzi la version kun "je".

La versio sen "je" sonas malĝuste al mi, sed povus esti nur pro malkutimo, ne pro la afero, ke estas eraro en tiu versio. Mi ne povas elpensi precizan gramatikan kialon kial oni ne uzu "je" tie. Sed minimume, laŭ mi, estas pli klare kun "je", kaj kiam estas dubo pri klareco, mi preferas elekti la pli klaran version.

Ekzemple, "Kiom da jaroj" sen prepozicio povus ankaŭ kompreniĝi kiel, ekzemple, "Dum kiom da jaroj". Laŭ la kunteksto, ni supozeble ne komprenu la sencon tiel, sed tio estas aldona afero por pripensi; uzo de "je" tuj klarigas la intencitan uzon de "kiom".

Aŭ, "Kiom da jaroj" sen prepozicio ankaŭ povus esti la subjekto de frazo, ekz, "Kiom da jaroj restas ĝis via emeritiĝo?" Denove, kun prepozicio, la aŭskultanto pli rapide enkondukiĝas en la intencitan sencon de la tuta frazo, do oni komprenas la frazon pli rapide.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-06 18:32:33

kun prepozicio, la aŭskultanto pli rapide enkondukiĝas en la intencitan sencon de la tuta frazo, do oni komprenas la frazon pli rapide.
Mi konsentas kun vi, Erinja

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-majo-06 21:12:47

Vi ambaŭ pravas, kaj mi rimarkas ke, kun "je", la frazo eble estas pli klara.

Sed, eble kaŭze de la hispana konstruo, mi perfekte komprenas la frazon
"Kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi?" kaj, kio estas pli malbone,
mi eble neniam dirus "Je kiom da jaroj...", kvankam ĝi estu pli korekta.

Estas malfacile seniĝi je kutimoj de sia tuta vivo.

Amike.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-25 15:24:12

darkweasel:

Li estas tri jarojn pli aĝa ol vi. == Li estas je tri jaroj pli aĝa ol vi.

Ambaŭ eblas:

Kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi? == Je kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi?
Mi ne konsentas kun vi ĉiuj, ĉar mi tute ne ŝatas je-n. Ja ankaŭ mi opinias ke estas necesa ion inter tiuj elementoj aŭ en la fraz-ekon, sed mi uzus ĉi tie alian vorton kiel per, aŭ da (ĉar estas kvanto), aŭ alian verbon, aŭ alian aĵon:
Li estas per 3 jaroj pli aĝa ol vi, ---(Ĉu)per kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi?, AŬ:
Li estas da tri jaroj pli aĝa ol vi, ---(Ĉu) da kiom da jaroj li estas pli aĝa ol vi? AŬ:
Li havas tri jarojn pli ol vi, ---kiom da jaroj li havas pli ol vi?

Mi ne uzus je-n neniam, mi opinias ke -je- estis eksperimenta prepozicio dum la unuaj etapoj, pro se ne estus iu necesa prepozicio tradukante el aliaj lingvoj, por "kovriĝi la dorsojn", kaj nuntempe mi ne klare vidas ĝin.
Mi opinias ke per "je" ĉiu povas doni la signifon kiun oni volu, ne estas objektive por mi.

Mi pensis ankaŭ pri -e, sed mi ne scias ĉu eblus:
Li estas trijare pli aĝa ol vi: jes, sed: kiome da jaroj li estas pli aĝa ol vi?, teorie ja, sed mi ne certas.
Estas mia foruma kaj humila opinio.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-25 16:13:41

mi opinias ke -je- estis eksperimenta prepozicio dum la unuaj etapoj
Tre simple - NE! Serĉu en la Tekstaro inter modernaj tekstoj kaj mi vetas ke vi trovos multajn trafojn

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-25 17:42:14

sudanglo:Tre simple - NE! Serĉu en la Tekstaro inter modernaj tekstoj kaj mi vetas ke vi trovos multajn trafojn
Bone, mi preferas ne devi uzi ĝin, ĉiam eblas uzi aliajn vortojn ĝialoke, ankaŭ mi vetasridulo.gif :...ĉion prenos la gajnont´ (The winner takes it all)

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-26 09:54:17

La demando estas tre simpla. Ĉu vi volas paroli Esperanton kiel ĝi estas parolata aŭ uzu vian propran idiomon. Apenaŭ eblas paroli modernan Esperanton sen uzi 'je'.

Estingu la fajron en via kapo, Fajrokapo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-26 10:37:01

sudanglo:La demando estas tre simpla. Ĉu vi volas paroli Esperanton kiel ĝi estas parolata aŭ uzu vian propran idiomon. Apenaŭ eblas paroli modernan Esperanton sen uzi 'je'.

Estingu la fajron en via kapo, Fajrokapo.
La fajro estas parto de mia kapo, mi volas estingi nenion. Ĉiam vi diras tion al mi...krome, estas Fajrkapo, Sudoanglo.

Tiu estas via opinio pri je, la mia estas ke mi ne ŝatas je-n, kaj mi ne uzos ĝin, tio ne signifas alian idiomon kiel vi diras. Ŝajnas momente ke la tuta lingvo estas je , imagu: mi veturis per aŭto en somero: mi je je je je somero, je je: kaj vi?.
Serioze, ĉiu devas uzi certajn nuancojn de la lingvo laŭ oniaj preferoj, ene unu lingvo mem.
Nu, donu al mi NUR unu ekzemplon kun je, ĉe kiu mi ne povu uzi alian lingvaĵon...

Reen al la supro