Postitused: 33
Keel: Esperanto
darkweasel (Näita profiili) 26. mai 2012 11:26.32
fajrkapo:krome, estas Fajrkapo... vorto, pri kiu mi ĉiam demandis min, kiel elparoli ĝin. Sen ke ĝi sonu kiel /fajarkapo/.
fajrkapo (Näita profiili) 26. mai 2012 11:36.18
darkweasel:... vorto, pri kiu mi ĉiam demandis min, kiel elparoli ĝin. Sen ke ĝi sonu kiel /fajarkapo/.Simple f-a-j-r-k-a-p-o, tre simple per la esperanta alfabeto, kiel tujmesaĝilo, nek tiujmesaĝilo, nek taŭamesaĝilo, fajr-kapo. 8 literoj, 8 sonoj.
darkweasel (Näita profiili) 26. mai 2012 11:48.31
fajrkapo:Tamen langrompilo - interkonsonanta "r" ne estas por mi facile elparolebla.darkweasel:... vorto, pri kiu mi ĉiam demandis min, kiel elparoli ĝin. Sen ke ĝi sonu kiel /fajarkapo/.Simple f-a-j-r-k-a-p-o, tre simple per la esperanta alfabeto, kiel tujmesaĝilo, nek tiujmesaĝilo, nek taŭamesaĝilo, fajr-kapo. 8 literoj, 8 sonoj.
fajrkapo (Näita profiili) 26. mai 2012 11:59.12
darkweasel:Tamen langrompilo - interkonsonanta "r" ne estas por mi facile elparolebla.Ne estas interkonsonanta "r", faj-r-kapo, sed inter duonvokalo j, kaj konsonanto k.
HaleBopp (Näita profiili) 26. mai 2012 13:04.45
fajrkapo:Nu, donu al mi NUR unu ekzemplon kun je, ĉe kiu mi ne povu uzi alian lingvaĵon..."Mi kredas je Dio"
Se vi diras "Mi kredas Dion", tio signifas ke vi kredas tion, kion diris Dio.
Se vi diras "Mi kredas en Dio", tio signifas ke vi kredas ion, dum vi estas ene de Dio.
Se vi diras "Mi kredas pri Dio", tio signifas ke vi kredas aferojn aŭ homojn, koncerne Dion. (Mi kredas la pastron pri Dio).
Ŝajnas en tiu ekzemplo, ke neniu alia prepozicio ol "je" sukcesas signifi la samon. Ĉu ne?
fajrkapo (Näita profiili) 26. mai 2012 13:24.29
HaleBopp:"Mi kredas je Dio"Kaj kion signifas je? por mi povus esti pri, preter, en, post, kun-e, super, aŭ alia, kaj por vi aliaj malsamaj, simple Mi kredas die, solvus la frazon, aŭ pli bone kaj klare mi kredas ke estas/ekzistas Dio, ĉar kio estas mi kredas je Dio?, mi supozas ke signifas: mi kredas ke estas Dio...
Se vi diras "Mi kredas Dion", tio signifas ke vi kredas tion, kion diris Dio.
Se vi diras "Mi kredas en Dio", tio signifas ke vi kredas ion, dum vi estas ene de Dio.
Se vi diras "Mi kredas pri Dio", tio signifas ke vi kredas aferojn aŭ homojn, koncerne Dion. (Mi kredas la pastron pri Dio).
Ŝajnas en tiu ekzemplo, ke neniu alia prepozicio ol "je" sukcesas signifi la samon. Ĉu ne?
Se vi volus devige uzi prepozicion, eble estus pli bone simple DE, mi kredas la eston/ekziston de Dio, mallongigite: mi kredas de Dio (la eston/ekziston).
darkweasel (Näita profiili) 26. mai 2012 14:29.02
fajrkapo:Mi kredas die, solvus la frazonSed signifus, ke vi kredas en dia maniero. Ne tre modeste.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
fajrkapo:Jes, se vi volas, diru tion.
aŭ pli bone kaj klare mi kredas ke estas/ekzistas Dio
fajrkapo:, ĉar kio estas mi kredas je Dio?, mi supozas ke signifas: mi kredas ke estas Dio...Diversaj komplementoj kaj priskriboj - unua ekzempla frazo.
fajrkapo:Se vi volus devige uzi prepozicion, eble estus pli bone simple DE, mi kredas la eston/ekziston de Dio, mallongigite: mi kredas de Dio (la eston/ekziston).Se vi volas - sed ne atendu, ke iu komprenos tion.
fajrkapo (Näita profiili) 26. mai 2012 17:39.23
Kion signifus mi kredas al Dio?, ĉu eblas? Aŭ mi kredas al vi?, malsame al mi kredas vin, por esprimi mi kredas je vi, tiun ideon.
Ĉu -vi- estus malsame al -Dio- ĉikaze?, ĉu samus -mi kredas vin-, ol -mi kredas al vi-, (mi kredas je vi)?
Ĉu -Al- rolus kiel speco de direkto aŭ celo kiun oni kredas?
Laŭ PIV ĉe la tria kaj kvara signifo de al:
3: Celon de ia sento, penso aŭ volo: sopiri al la hejmo; deziri bonon al iu; minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, ordoni al iu; amo, abomeno, inklino al io; intencoj al bono k malbono; la malamo, kiun li eksentis al ŝi; ni estu amikoj al ĉiuj popoloj!; ne estu tro severa al li.
Ĉu -al- povus esti celo de la kredo aŭ opinio (pensoj, kion vi pensus pri -al- ĉikaze, ĉu eblus aŭ ne?
Antaŭdankon,(mi ŝatas fari vin pensigi, ĉiuj ni, tiel ni praktikas/lernas,
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
cxevino (Näita profiili) 26. mai 2012 18:05.21
La prepozicio de, same kiel en la latinidaj lingvoj, jam havas plurajn malsamaj signifojn, kaj oni prefereble elektu alian ĉiam kiam eblas...
darkweasel (Näita profiili) 26. mai 2012 18:54.01