訊息: 21
語言: Esperanto
Techandra (顯示個人資料) 2012年5月9日下午8:26:07
e0richt:Ĉu tiu ĉi frazo estas korekta?La vera demando estas: Ĉu li dum la tuta mateno de dimanĉoj manĝas ovojn? Mi pensas ke la vera eraro estas diri NUR antaŭ la vortoj "mi manĝas" kaj ne antaŭ la vorto "ovojn". Mi dirus mi manĝas nur ovojn dimanĉon matene aŭ eble mi dirus unue la tempon kaj poste la agon (dimanĉon matene mi manĝas nur ovojn). Eble oni povas diri (sed malbele) maten-dimanĉe sed dimanĉe matene... mi dubas, tiel sonus pli bone matene dimanĉe pro la ordo de la adverboj.
Mi trovas jenan frazon en lernolibro: Nur mi manĝas ovojn dimanĉon
matene.
"mi" - subjekto.
"mang'as" - verbo.
"ovojn" - rekta objekto.
Kia estas "dimanĉon"?
Kial "dimanĉon" ne estas "dimanĉe" kiel "matene"?
Nu... almenaŭ pri la tempo, mi scias ke oni povas uzi la -n anstataŭ la prepoziciojn "dum", "je", kaj aliaj. Ekzemple: "Historie majon okazis multaj revolucioj" anstataŭ "Historie je majo okazis..."
Ĝis.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年5月9日下午8:46:40
Techandra:Kio?
La vera demando estas: Ĉu li dum la tuta mateno de dimanĉoj manĝas ovojn? Mi pensas ke la vera eraro estas diri NUR antaŭ la vortoj "mi manĝas" kaj ne antaŭ la vorto "ovojn". Mi dirus mi manĝas nur ovojn dimanĉon matene aŭ eble mi dirus unue la tempon kaj poste la agon (dimanĉon matene mi manĝas nur ovojn). Eble oni povas diri (sed malbele) maten-dimanĉe sed dimanĉe matene... mi dubas, tiel sonus pli bone matene dimanĉe pro la ordo de la adverboj.
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年5月9日下午9:28:47
sudanglo (顯示個人資料) 2012年5月9日下午10:00:33
Redzin:Alia afero ...mi scias ke "korekta" venas de "korekti" kiu ne estas la sama al "ĝusta" aŭ "taŭga"Kara Redzin, ne ĉiam estas vere en Esperanto ke ĉiuj aliaj formoj konservas la signifon de la vortara kapvorto, kvankam ofte tiel okazas.
En la vortaro vi trovos kapvorte metita 'manĝi', sed 'manĝo' ofte signifas ion alian ol agon. Ĝi signifas kutime ion konkretan (la manĝoj estas bonaj en tiu hotelo).
Korekta povas rilati al korektado, sed tre ofte ĝi signifas konforma al la reguloj.
Tamen, vi pravas dirante ke 'korekta' ne egalas precize 'ĝusta'. Korekta konduto, ĝusta kalkulo.
sudanglo (顯示個人資料) 2012年5月9日下午10:12:19
Esperante, ja eblas konstrui verban frazon kun du rektaj objektojĈu via Zamenhofa citaĵo entenas du rektajn objektojn, HB, mi iom dubas, sed la jena frazo entenas du objektojn.
Mi renkontis lin kaj lian edzinon en Parizo.
Sed la frazo mi renkontis Esperantiston kaj strangulon entenas nur unu, ĉar Esperantisto egalas strangulon.
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年5月9日下午11:07:37
sudanglo (顯示個人資料) 2012年5月10日上午9:13:42
Ĉu ne la vin egalas 'de vi', aŭ se vi preferas 'al vi'?
Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年5月10日下午3:25:41
darkweasel (顯示個人資料) 2012年5月10日下午3:43:10