Więcej

Ĉu tiu ĉi frazo estas korekta?

od e0richt, 9 maja 2012

Wpisy: 21

Język: Esperanto

e0richt (Pokaż profil) 9 maja 2012, 15:23:47

Ĉu tiu ĉi frazo estas korekta?

Mi trovas jenan frazon en lernolibro: Nur mi manĝas ovojn dimanĉon
matene.
"mi" - subjekto.
"mang'as" - verbo.
"ovojn" - rekta objekto.

Kia estas "dimanĉon"?
Kial "dimanĉon" ne estas "dimanĉe" kiel "matene"?

darkweasel (Pokaż profil) 9 maja 2012, 15:40:39

-n havas diversajn uzojn. unu el ili estas montri tempon.

dimanĉon == je dimanĉo

certe ankaŭ eblas "dimanĉe".

mi cetere esperas ke vi ne mangis, sed manĝis. ridulo.gif

e0richt (Pokaż profil) 9 maja 2012, 16:12:45

darkweasel:-n havas diversajn uzojn. unu el ili estas montri tempon.

dimanĉon == je dimanĉo

certe ankaŭ eblas "dimanĉe".

mi cetere esperas ke vi ne mangis, sed manĝis. ridulo.gif
Jes, Mi ankaŭ metis ĉi tiujn demandon al alia forumo. Tiu ne permesas ĉapelajn literojn. g' = ĝ...
Mi volis uzi ĉi tiun retejon ĉar mi aŭdis bonaĵojn pri ĝi.
Ankoraŭ, mi antaŭ ne vidis ĉi tiun frazan formon, kie "dimanĉon" uzitas kun rekta objekto (alia akuzitivo).

Demian (Pokaż profil) 9 maja 2012, 16:33:51

e0richt:Nur mi manĝas ovojn dimanĉon
matene.
"mi" - subjekto.
"mang'as" - verbo.
"ovojn" - rekta objekto.
Mi = sujekto
manĝas = verbo
ovojn = rekta objekto
dimanĉon - la aŭtoro uzas "-n" anstataŭ de uzi prepozicion

Ekzemple:

Li donas al mi. = Li donas min.

Nun ni pli grandigu la frazon:

Li donas al mi kukon. = Li donas min kukon.

Mi opinias ke la aŭtoro skribas laŭ la sama logiko.

Hyperboreus (Pokaż profil) 9 maja 2012, 17:26:09

Forigite

darkweasel (Pokaż profil) 9 maja 2012, 17:43:15

... kaj evidente Hyperboreus tute pravas.

Hyperboreus (Pokaż profil) 9 maja 2012, 18:40:44

Forigite

hebda999 (Pokaż profil) 9 maja 2012, 18:57:40

darkweasel:... kaj evidente Hyperboreus tute pravas.
En Pollando ni diras:

dobrze gada, dać mu wódki.
ĝuste li diras, donu al li brandon.

hebda999 (Pokaż profil) 9 maja 2012, 18:59:04

Redzin:Alia...mi scias ke "korekta" estas venas de "korekti" kiu ne estas la sama al "ĝusta" aŭ "taŭga" ridulo.gif
korekta = pliboniga
korekta = ĝusta (tia uzo estas evitinda)

darkweasel (Pokaż profil) 9 maja 2012, 19:06:25

hebda999:(tia uzo estas evitinda)
Nu, tion ni jam diskutis plurfoje kaj la konkludo estis ĉiam, ke tia uzo estas tute bona.

Wróć do góry