Tästä sisältöön

Publika Feritago

sudanglo :lta, 10. toukokuuta 2012

Viestejä: 5

Kieli: Esperanto

sudanglo (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2012 14.42.05

Mi klopodas fiksi la datojn por la Brita Kongreso ĉe Ramsgate en 2013.

Mi volas ke ankaŭ belgoj kaj francoj povu partopreni, sed provizore elektante la semajnfinon de 10a-12a Majo, mi komencis min demandi ĉu la fakto ke la 9-a de Majo estas feritago je la proksim-Kontinento havas malfavorajn implicojn por tiuj datoj.

Ĉu en Belgujo kaj Francujo oni kutime laborus ankau la vendredon kiam publika feritago okazas je la ĵaŭdo?

oxymor (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2012 17.23.13

Eĉ la 8a de majo ni laboru en Belgio, nur la 11a de novembro estas feritago kaj valoras por ambaŭ militoj.

En Francio, la 8a estas feritago.

Kiam iu jaŭdo aŭ mardo estas feritago, la lundo aŭ vendredo ne estas en Belgio, sed por kelkaj laboroj (ĉefe en publika medio), vi tamen ne laboras. Pri Francio mi ne scias.

darkweasel (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2012 18.53.39

oxymor:Eĉ la 8a de majo ni laboru en Belgio, nur la 11a de novembro estas feritago kaj valoras por ambaŭ militoj.

En Francio, la 8a estas feritago.
Tio ne vere rilatas - la 9a de majo 2013 estas Ĉieliro, kiu estas ĉiam ĵaŭdo.

Tjeri (Näytä profiilli) 13. toukokuuta 2012 9.53.00

En Francio la 8a kaj 9-a de majo estos feritagoj, kaj multaj transpontos ĝis la semajnfino.

sergejm (Näytä profiilli) 13. toukokuuta 2012 14.03.59

En Rusio sabatoj 28a de aprilo, 5a kaj 12a de majo estis labortagoj, anstataŭ ili 30a de aprilo, 1a, 7a, 8a kaj 9a de majo estis feritagoj (1a de majo estas Tago de Printempo kaj Laboro, 9a de majo estas Venkotago).
Se festotago estas sabate aŭ dimanĉe, sekva lundo iĝas feritago.
Se festotago estas marde, kutime antaŭa sabato iĝas labora, sed lundo iĝas feritago.
Se festotago estas ĵaŭde, sekvanta vendredo igas feritago anstataŭ dimanĉo.
Sed dimanĉo/sabato restas feritago se ili estas religia festo.
Ĉi jare 9a de marto estis labora, 11a de marto estis feritago - ĝi estis lasta tago antaŭ fasto, масленица (buterfesto aŭ karnavalo)

Takaisin ylös