Повідомлення: 7
Мова: Esperanto
Francisko1 (Переглянути профіль) 11 травня 2012 р. 19:11:19
La propraj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
La frazo volas signifi: "La ideoj, kiujn ĉiu persono havas, ne ĉiam estas la plej bonaj"
Ĉu ambaŭ frazoj estas bonaj? Se jes, kiu el ili estas pli bona.
Dankon.
darkweasel (Переглянути профіль) 11 травня 2012 р. 19:25:43
Hyperboreus (Переглянути профіль) 11 травня 2012 р. 20:14:12
Francisko1 (Переглянути профіль) 16 травня 2012 р. 06:09:35
Francisko1:La oniaj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
La propraj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
La frazo volas signifi: "La ideoj, kiujn ĉiu persono havas, ne ĉiam estas la plej bonaj"
Ĉu ambaŭ frazoj estas bonaj? Se jes, kiu el ili estas pli bona.
Dankon.[/quote
Dankon pro viaj respondoj.
vidas vandenis (Переглянути профіль) 16 травня 2012 р. 06:50:42
Hyperboreus:Kiam jam diris darkweasel, antaŭ poseda a-vorto ne povas esti la vorteto "la".KIAM jam diris darkweasel, aŭ KIEL jam diris darkweasel, aŭ eble KION jam diris darkweasel?
Oniaj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
La propraj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
La unua volas diri:
La ideoj de iu ajn ulo ne ĉiam estas la plej bonaj.
La dua volas diri:
La ideoj de unu persono mem ne ĉiam estas la plej bonaj.
Laŭ mi, la unua emfazas la ĝeneralecon, la dua la apartecon de ĉiu mem.
darkweasel (Переглянути профіль) 16 травня 2012 р. 09:03:51
vidas vandenis:KIEL jam diris darkweaselJes.
sudanglo (Переглянути профіль) 16 травня 2012 р. 09:23:11
Se mi bone komprenas la celitan signifojn, Francisko, mi dirus ke eble anstataŭ 'ideo' kaj 'bona' eble estus pli bone uzi alternativajn vortojn.
La kredoj de la publiko ne estas ĉiam ĝustaj.
Tio, kio estas ĝenerale supozata esti vera, ne ĉiam estas tia.
Sed se 'ideo' temas pri afero efektivigota, tiam,
La ideoj de la publiko ne estas ĉiam realigindaj.