去目錄頁

Dubo pri konkreta frazo.

Francisko1, 2012年5月11日

讯息: 6

语言: Esperanto

Francisko1 (显示个人资料) 2012年5月11日下午7:11:19

La oniaj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.

La propraj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.

La frazo volas signifi: "La ideoj, kiujn ĉiu persono havas, ne ĉiam estas la plej bonaj"

Ĉu ambaŭ frazoj estas bonaj? Se jes, kiu el ili estas pli bona.

Dankon.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月11日下午7:25:43

La dua estas klare bona, la unua eble estus (kvankam ankoraŭ dubinde) bona, se vi forprenus la unuan la.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年5月11日下午8:14:12

Forigite

Francisko1 (显示个人资料) 2012年5月16日上午6:09:35

Francisko1:La oniaj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.

La propraj ideoj ne ĉiam estas la plej bonaj.

La frazo volas signifi: "La ideoj, kiujn ĉiu persono havas, ne ĉiam estas la plej bonaj"

Ĉu ambaŭ frazoj estas bonaj? Se jes, kiu el ili estas pli bona.

Dankon.[/quote

Dankon pro viaj respondoj.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月16日上午9:03:51

vidas vandenis:KIEL jam diris darkweasel
Jes.

sudanglo (显示个人资料) 2012年5月16日上午9:23:11

Onia ne estas kutima, sed oni ne povas diri, ke ĝi ne estas korekta.

Se mi bone komprenas la celitan signifojn, Francisko, mi dirus ke eble anstataŭ 'ideo' kaj 'bona' eble estus pli bone uzi alternativajn vortojn.

La kredoj de la publiko ne estas ĉiam ĝustaj.

Tio, kio estas ĝenerale supozata esti vera, ne ĉiam estas tia.

Sed se 'ideo' temas pri afero efektivigota, tiam,

La ideoj de la publiko ne estas ĉiam realigindaj.

回到上端