Přejít k obsahu

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

od uživatele Demian ze dne 12. května 2012

Příspěvky: 90

Jazyk: Esperanto

antoniomoya (Ukázat profil) 23. května 2012 11:21:52

darkweasel:
antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.
Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!
Gramatike, eble. Sed vi preterforgesas ke vi devas lerni la prononcon de ĈIU angla vorto, de ĈIU el ili, ĉar la anglalingva regularo servas al nenio.

Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.

Amike.

darkweasel (Ukázat profil) 23. května 2012 11:29:07

antoniomoya:
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
La anglalingva skribo estas vere malfacila, jes. Sed ja ekzistas reguloj. Reguloj kun esceptoj, ja, sed miaopinie vi troigas ĝian malfacilecon.

Problemaj en la angla estas fakte ĉefe la vokaloj - la konsonantoj ja sekvas relative klarajn regulojn.

hebda999 (Ukázat profil) 23. května 2012 11:57:45

darkweasel:
antoniomoya:
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
La anglalingva skribo estas vere malfacila, jes. Sed ja ekzistas reguloj. Reguloj kun esceptoj, ja, sed miaopinie vi troigas ĝian malfacilecon.

Problemaj en la angla estas fakte ĉefe la vokaloj - la konsonantoj ja sekvas relative klarajn regulojn.
Problemoj en la angla estas abundaj:

1. Elparolo kaj akcentado
2. Skribado - eĉ anglalingvanoj mem havas problemojn
3. Duobla vortaro - la sama ideo estas esprimata multmaniere: freedom - liberty
4. Idiotismoj - miloj da ili
5. Ambigueco.
6 ...

darkweasel (Ukázat profil) 23. května 2012 12:02:25

hebda999:
Problemoj en la angla estas abundaj:
Nu jes, sed mi parolis pri la konformeco inter skribo kaj elparolo. okulumo.gif

La aliaj problemoj, kiujn vi citas, ekzistas iugrade en ĉiu (nacia) lingvo. La germana ne estus pli bona elekto por internacia lingvo.

fajrkapo (Ukázat profil) 23. května 2012 12:12:00

6. Esceptoj, miloj da ili: give-gave-given, am-is-are-was-were, read-read-read, foot-feet, child-children, short-shorter, dificult-more dificult...

Nu, mi tre ŝatas la duojn kiel freedom-liberty, ĉar liberty estas tre facila por mi, hispana: libertad, sed mi komprenas ke jes, por alilingvaj parolantoj devas esti nenecesan punon.

hebda999 (Ukázat profil) 23. května 2012 12:15:50

darkweasel:
hebda999:
Problemoj en la angla estas abundaj:
Nu jes, sed mi parolis pri la konformeco inter skribo kaj elparolo. okulumo.gif

La aliaj problemoj, kiujn vi citas, ekzistas iugrade en ĉiu (nacia) lingvo. La germana ne estus pli bona elekto por internacia lingvo.
Mi neniam skribis, ke la germana lingvo estu internacia - temis nur pri tio, kiu el tiuj du lingvoj estas pli facila - do, la germana estas pli facila ol la angla. Komence la gramatiko povas prezenti problemojn, sed finfine tio ĉi ne gravas. Poste la germana iĝas pli logika kaj pli klara ol la angla.

vincas (Ukázat profil) 23. května 2012 12:43:01

Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?

darkweasel (Ukázat profil) 23. května 2012 12:52:09

hebda999:la germana estas pli facila ol la angla
Mi tutsimple ne povas imagi tion. La germanlingva gramatiko kun siaj multaj formoj de substantivoj kaj verboj, kun siaj diversaj manieroj formi la pluralon, ktp. estas vere tiel malsimpla kaj malfacila, ke la pli facila skribo apenaŭ kompensas tion. Idiotismoj, esceptoj ktp. ekzistas en ambaŭ lingvoj.

Kaj la germana ja tamen havas fremdvortojn kun transprenita fremda skribo.

Tamen ne mi, kiu parolas unu el la du lingvoj denaske, decidu tion.

hebda999 (Ukázat profil) 23. května 2012 12:52:23

vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?
Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.

fajrkapo (Ukázat profil) 23. května 2012 13:02:13

Estis grave kiam li vidis-lernis la anglan gramatikon ke facila gramatiko ekzistis, kompare al aliaj lingvoj, kaj ke li povis fari alian similan facilan gramatikon, sed la esperanta ne estas tiom rigida ol la angla, ĝi estas tute fleksebla. Sed koni la anglan ja estis bone por Z

Zpět na začátek