Ujumbe: 90
Lugha: Esperanto
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 11:21:52 asubuhi
darkweasel:Gramatike, eble. Sed vi preterforgesas ke vi devas lerni la prononcon de ĈIU angla vorto, de ĈIU el ili, ĉar la anglalingva regularo servas al nenio.antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
Amike.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 11:29:07 asubuhi
antoniomoya:La anglalingva skribo estas vere malfacila, jes. Sed ja ekzistas reguloj. Reguloj kun esceptoj, ja, sed miaopinie vi troigas ĝian malfacilecon.
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
Problemaj en la angla estas fakte ĉefe la vokaloj - la konsonantoj ja sekvas relative klarajn regulojn.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 11:57:45 asubuhi
darkweasel:Problemoj en la angla estas abundaj:antoniomoya:La anglalingva skribo estas vere malfacila, jes. Sed ja ekzistas reguloj. Reguloj kun esceptoj, ja, sed miaopinie vi troigas ĝian malfacilecon.
Tio supozas tiel grandan memor-penon kiel lerni la ĉinan skribon.
Problemaj en la angla estas fakte ĉefe la vokaloj - la konsonantoj ja sekvas relative klarajn regulojn.
1. Elparolo kaj akcentado
2. Skribado - eĉ anglalingvanoj mem havas problemojn
3. Duobla vortaro - la sama ideo estas esprimata multmaniere: freedom - liberty
4. Idiotismoj - miloj da ili
5. Ambigueco.
6 ...
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:02:25 alasiri
hebda999:Nu jes, sed mi parolis pri la konformeco inter skribo kaj elparolo.
Problemoj en la angla estas abundaj:

La aliaj problemoj, kiujn vi citas, ekzistas iugrade en ĉiu (nacia) lingvo. La germana ne estus pli bona elekto por internacia lingvo.
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:12:00 alasiri
Nu, mi tre ŝatas la duojn kiel freedom-liberty, ĉar liberty estas tre facila por mi, hispana: libertad, sed mi komprenas ke jes, por alilingvaj parolantoj devas esti nenecesan punon.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:15:50 alasiri
darkweasel:Mi neniam skribis, ke la germana lingvo estu internacia - temis nur pri tio, kiu el tiuj du lingvoj estas pli facila - do, la germana estas pli facila ol la angla. Komence la gramatiko povas prezenti problemojn, sed finfine tio ĉi ne gravas. Poste la germana iĝas pli logika kaj pli klara ol la angla.hebda999:Nu jes, sed mi parolis pri la konformeco inter skribo kaj elparolo.
Problemoj en la angla estas abundaj:
La aliaj problemoj, kiujn vi citas, ekzistas iugrade en ĉiu (nacia) lingvo. La germana ne estus pli bona elekto por internacia lingvo.
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:43:01 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:52:09 alasiri
hebda999:la germana estas pli facila ol la anglaMi tutsimple ne povas imagi tion. La germanlingva gramatiko kun siaj multaj formoj de substantivoj kaj verboj, kun siaj diversaj manieroj formi la pluralon, ktp. estas vere tiel malsimpla kaj malfacila, ke la pli facila skribo apenaŭ kompensas tion. Idiotismoj, esceptoj ktp. ekzistas en ambaŭ lingvoj.
Kaj la germana ja tamen havas fremdvortojn kun transprenita fremda skribo.
Tamen ne mi, kiu parolas unu el la du lingvoj denaske, decidu tion.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 12:52:23 alasiri
vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2012 1:02:13 alasiri