Wpisy: 90
Język: Esperanto
hebda999 (Pokaż profil) 23 maja 2012, 13:03:42
darkweasel:...Kaj la germana ja tamen havas fremdvortojn kun transprenita fremda skribo.Do provu demandi iun fremdulon, kiu lernis la du lingvojn, kiel mi. La germana gramatike malfacilas, sed poste jam iĝas simpla. La angla gramatike estas komence facila, sed poste ĝi pli kaj pli malfaciliĝas (miloj da idiotismoj, esceptoj kaj parolmanieroj). Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).
Tamen ne mi, kiu parolas unu el la du lingvoj denaske, decidu tion.
darkweasel (Pokaż profil) 23 maja 2012, 13:21:59
hebda999:Ekzemple la pronomoj estas plena paŭso el la angla: Esperanto same kiel la angla ne distingas inter singulara kaj plurala vi, ĝi distingas inter li, ŝi kaj ĝi en la singularo, sed havas nur ili en la pluralo.vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.
Krome, la artikolo estas - tre netipe por eŭropaj lingvoj! - nedeklinaciebla en Esperanto, same kiel en la angla.
hebda999:Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).Tion mi ja kredas al vi, sed ĉu tio estas tre malsama en la germana, la pola, la franca ktp.? Eĉ mi, kiu ja sufiĉe bone regas la anglan, ne dirus, ke mi parolas ĝin "flue kaj altnivele kiel denaskulo".
hebda999 (Pokaż profil) 23 maja 2012, 15:34:16
darkweasel:Vi intermiksas du aferojn: facila kaj pli facila ol. Ambaŭ lingvoj, angla kaj germana, estas malfacilaj por lernantoj. Sed la germana lingvo estas pli facila por bone kompreni, elparoli kaj lerni, kvankam ĝia gramatiko povas ŝajni pli komplika komence. La anglaj verboj havas dekojn da akompanaj vortoj, kiuj plentute ŝanĝas la signifon:
hebda999:Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).Tion mi ja kredas al vi, sed ĉu tio estas tre malsama en la germana, la pola, la franca ktp.? Eĉ mi, kiu ja sufiĉe bone regas la anglan, ne dirus, ke mi parolas ĝin "flue kaj altnivele kiel denaskulo".
get, get off, get about, get across, get ahead, get along, get at, get away, get back, get by, get down, get in, get into, get off, get on, get onto, get out, get over, get round, get through, get-together, get up, got, gotten...
set about, set against, set aside, set back, set down, set forth, set in, set off, set on, set out, set to, set up, set upon.
darkweasel (Pokaż profil) 23 maja 2012, 15:56:02
hebda999:Almenaŭ ĉe get multaj el la menciitaj esprimo (kiel get in) ne estas idiotismaj, sed logike kompreneblaj - kaj la germana same havas vortojn kiel aufpassen (atenti), kiu same tute ne rilatas al passen (konveni). Kie estas la diferenco?
La anglaj verboj havas dekojn da akompanaj vortoj, kiuj plentute ŝanĝas la signifon:
get, get off, get about, get across, get ahead, get along, get at, get away, get back, get by, get down, get in, get into, get off, get on, get onto, get out, get over, get round, get through, get-together, get up, got, gotten...
set about, set against, set aside, set back, set down, set forth, set in, set off, set on, set out, set to, set up, set upon.
hebda999 (Pokaż profil) 23 maja 2012, 17:00:24
darkweasel:Entajpu en Guglon: get in idiom
Almenaŭ ĉe get multaj el la menciitaj esprimo (kiel get in) ne estas idiotismaj, sed logike kompreneblaj - kaj la germana same havas vortojn kiel aufpassen (atenti), kiu same tute ne rilatas al passen (konveni). Kie estas la diferenco?
aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo, kvankam tiu auf iam forkuras de passen...

darkweasel (Pokaż profil) 23 maja 2012, 19:33:59
hebda999:Bone, sed vi povus vidi tiujn anglalingvaĵojn same.
aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo
vincas (Pokaż profil) 23 maja 2012, 19:45:14
hebda999:Nu, mi ne diris, ke Esperanto estas bazita je la angla lingvo. Kiam Zamenhofo komencis lerni la anglan lingvon li komprenis, ke li povas krei pli facilan gramatikon ol antaŭe.vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.
hebda999 (Pokaż profil) 23 maja 2012, 19:52:25
darkweasel:Kaj tiel mi ĝin vidas, sed mi perdiĝas en la multeco da formoj. La germana ne estas tiel multsignifa kaj ambigua.hebda999:Bone, sed vi povus vidi tiujn anglalingvaĵojn same.
aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo
mannyneira (Pokaż profil) 24 maja 2012, 17:36:56
Demian:Se estas eble, bonvole skribu sube via nivelo en la elektita(j) lingvo(j): baza, meza kaj flua / denaska.Mi parolas angle flue, kaj hispane denaske, sed ne flue, nure baze

Ĉi tio estas stranga, mi scias, sed mi ne estas sola. Mi familio estas hispana - ĉiuj - sed mi naskiĝis en Anglio. Kiam mi estis infano, mi parolis sole hispane. Sed dum mi kreskis, mi iom post iom forgesis mia unua lingvo, kaj nun mi parolas angle sen akcento, sed hispane kiel... anglo

Ŝajne, estas multaj migremaj infanoj kiuj havas la sama problemo, kaj do "denaske" ne ĉiam signifas "flue"

Manny
cxevino (Pokaż profil) 2 czerwca 2012, 21:26:12