前往目錄

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

貼文者: Demian, 2012年5月12日

訊息: 90

語言: Esperanto

hebda999 (顯示個人資料) 2012年5月23日下午1:03:42

darkweasel:...Kaj la germana ja tamen havas fremdvortojn kun transprenita fremda skribo.

Tamen ne mi, kiu parolas unu el la du lingvoj denaske, decidu tion.
Do provu demandi iun fremdulon, kiu lernis la du lingvojn, kiel mi. La germana gramatike malfacilas, sed poste jam iĝas simpla. La angla gramatike estas komence facila, sed poste ĝi pli kaj pli malfaciliĝas (miloj da idiotismoj, esceptoj kaj parolmanieroj). Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).

darkweasel (顯示個人資料) 2012年5月23日下午1:21:59

hebda999:
vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?
Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.
Ekzemple la pronomoj estas plena paŭso el la angla: Esperanto same kiel la angla ne distingas inter singulara kaj plurala vi, ĝi distingas inter li, ŝi kaj ĝi en la singularo, sed havas nur ili en la pluralo.

Krome, la artikolo estas - tre netipe por eŭropaj lingvoj! - nedeklinaciebla en Esperanto, same kiel en la angla.

hebda999:Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).
Tion mi ja kredas al vi, sed ĉu tio estas tre malsama en la germana, la pola, la franca ktp.? Eĉ mi, kiu ja sufiĉe bone regas la anglan, ne dirus, ke mi parolas ĝin "flue kaj altnivele kiel denaskulo".

hebda999 (顯示個人資料) 2012年5月23日下午3:34:16

darkweasel:
hebda999:Tial nur malmultaj parolas la anglan flue kaj altnivele kiel denaskuloj (3-5% da populacio de lernantoj).
Tion mi ja kredas al vi, sed ĉu tio estas tre malsama en la germana, la pola, la franca ktp.? Eĉ mi, kiu ja sufiĉe bone regas la anglan, ne dirus, ke mi parolas ĝin "flue kaj altnivele kiel denaskulo".
Vi intermiksas du aferojn: facila kaj pli facila ol. Ambaŭ lingvoj, angla kaj germana, estas malfacilaj por lernantoj. Sed la germana lingvo estas pli facila por bone kompreni, elparoli kaj lerni, kvankam ĝia gramatiko povas ŝajni pli komplika komence. La anglaj verboj havas dekojn da akompanaj vortoj, kiuj plentute ŝanĝas la signifon:

get, get off, get about, get across, get ahead, get along, get at, get away, get back, get by, get down, get in, get into, get off, get on, get onto, get out, get over, get round, get through, get-together, get up, got, gotten...

set about, set against, set aside, set back, set down, set forth, set in, set off, set on, set out, set to, set up, set upon.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年5月23日下午3:56:02

hebda999:
La anglaj verboj havas dekojn da akompanaj vortoj, kiuj plentute ŝanĝas la signifon:

get, get off, get about, get across, get ahead, get along, get at, get away, get back, get by, get down, get in, get into, get off, get on, get onto, get out, get over, get round, get through, get-together, get up, got, gotten...

set about, set against, set aside, set back, set down, set forth, set in, set off, set on, set out, set to, set up, set upon.
Almenaŭ ĉe get multaj el la menciitaj esprimo (kiel get in) ne estas idiotismaj, sed logike kompreneblaj - kaj la germana same havas vortojn kiel aufpassen (atenti), kiu same tute ne rilatas al passen (konveni). Kie estas la diferenco?

hebda999 (顯示個人資料) 2012年5月23日下午5:00:24

darkweasel:
Almenaŭ ĉe get multaj el la menciitaj esprimo (kiel get in) ne estas idiotismaj, sed logike kompreneblaj - kaj la germana same havas vortojn kiel aufpassen (atenti), kiu same tute ne rilatas al passen (konveni). Kie estas la diferenco?
Entajpu en Guglon: get in idiom

aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo, kvankam tiu auf iam forkuras de passen... ridulo.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2012年5月23日下午7:33:59

hebda999:
aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo
Bone, sed vi povus vidi tiujn anglalingvaĵojn same.

vincas (顯示個人資料) 2012年5月23日下午7:45:14

hebda999:
vincas:Zamenhofon impresis facileco de angla gramatiko kaj inspirita de tio li pli faciligis la gramatikon de Eo. Do esperantistoj devas danki al la angla lingvo por facila gramatiko de Eo. Ĉu jes?
Ĉu vere la gramatiko de Esperanto estas bazita je la angla lingvo? Mi dubas pri tio. La gramatiko de Esperanto estas dekoble pli simpla ol la angla, kaj samtempe la lingvo estas pli potenca se ni konsideras ĝian kompreneblecon kaj la rapidecon de ĝia akirado por kutima lernanto.
Nu, mi ne diris, ke Esperanto estas bazita je la angla lingvo. Kiam Zamenhofo komencis lerni la anglan lingvon li komprenis, ke li povas krei pli facilan gramatikon ol antaŭe.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年5月23日下午7:52:25

darkweasel:
hebda999:
aufpassen estas bona verbo kaj mi ne vidas ĝin kiel auf + passen, sed kiel tutaĵo
Bone, sed vi povus vidi tiujn anglalingvaĵojn same.
Kaj tiel mi ĝin vidas, sed mi perdiĝas en la multeco da formoj. La germana ne estas tiel multsignifa kaj ambigua.

mannyneira (顯示個人資料) 2012年5月24日下午5:36:56

Demian:Se estas eble, bonvole skribu sube via nivelo en la elektita(j) lingvo(j): baza, meza kaj flua / denaska.
Mi parolas angle flue, kaj hispane denaske, sed ne flue, nure baze ridulo.gif

Ĉi tio estas stranga, mi scias, sed mi ne estas sola. Mi familio estas hispana - ĉiuj - sed mi naskiĝis en Anglio. Kiam mi estis infano, mi parolis sole hispane. Sed dum mi kreskis, mi iom post iom forgesis mia unua lingvo, kaj nun mi parolas angle sen akcento, sed hispane kiel... anglo ridulo.gif

Ŝajne, estas multaj migremaj infanoj kiuj havas la sama problemo, kaj do "denaske" ne ĉiam signifas "flue" ridulo.gif

Manny

cxevino (顯示個人資料) 2012年6月2日下午9:26:12

Dulingveco estas iluzio: ĉiam unu lingvo tendencas forpeli la alian. Gefiloj de enmigrintoj ĉiam finparolas la tiean lingvon. Kion oni gajnas kvante, tion oni perdas kvalite. Esperanto venkos kiel ĉefa lingvo de ties parolantoj. Male, kiel dua lingvo, ĝi estos nur provizore uzata, ĝis kiam estos adoptita iu ajn komuna lingvo el la plej parolataj (dume la angla).

回到上端