Zum Inhalt

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

von Demian, 12. Mai 2012

Beiträge: 90

Sprache: Esperanto

Vilius (Profil anzeigen) 10. September 2012 11:51:47

codesito:Tre malmultan anglan mi parolas bedaŭrinde.
Ĉu vi ne parolas la rusan? Tiu lingvo estus multe pli utila por vi ol la angla kie vi loĝas.
Kredu min, la rusa neniom helpus al vi en Pollando ridulo.gif. La angla, la germana, kaj eĉ la litova (se vi estas proksime al la landlimo kun Litovio) povas helpi. Tamen la rusa - ne. Mi loĝis en Gdansk dum 2 jaroj, kaj uzis la rusan nur unufoje.

vincas (Profil anzeigen) 10. September 2012 12:09:04

codesito:Tre malmultan anglan mi parolas bedaŭrinde.
Ĉu vi ne parolas la rusan? Tiu lingvo estus multe pli utila por vi ol la angla kie vi loĝas.
Mia angla ankaŭ ne estas bona:[ Sed mi provas uzi ĝin ofte: legas librojn, artikolojn, rigardas televidilon. Mi tute ne ĉion komprenas angle, sed ju pli multe mi uzos anglan des pli bone mi komprenos ĝin

Mi scias nur kelkajn vortojn ruse, fakte mi ne povas uzi ĝin praktike. Mi ne povas nek legi artikolojn, nek rigardi televidilon ruse. Mi povas legi nur tre simplaj tekstoj ruse.
Jes rusa lingvo en Litovio estas grava, sed junularo jam ne parolas ĝin kaj unua lingvo en Litovio nun estas angla, sed pli maljunuloj pli bone scias rusan.

hebda999 (Profil anzeigen) 10. September 2012 13:35:34

vincas:
hebda999:
vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.
Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.
Oni ne devas perdi niajn gepatrajn lingvojn. Angla povas esti aldona lingvo por ĉiuj.
Preĝu, ke ne okazu, ke via gepatra lingvo estos senutila aldonaĵo al la angla en via propra lando.

codesito (Profil anzeigen) 10. September 2012 17:57:57

vincas:
hebda999:
vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.
Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.
Oni ne devas perdi niajn gepatrajn lingvojn. Angla povas esti aldona lingvo por ĉiuj.
Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?

vincas (Profil anzeigen) 10. September 2012 19:29:29

codesito:Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?
Sendube Esperanto povas esti aldona lingvo por ĉiuj, sed mi dubas pri fina venko de Eo. Mi eĉ ne scias ĉu mi volus, ke Esperanto estus tre populara en la mondo. Esperanto estas trezoro kaj mi estas tre avida ridulo.gif

Verdire mi estas malkontarŭ komuna lingvo kaj eble ne gravas ĉu tiu lingvo estas Esperanto aŭ angla eĉ povas esti ĉina aŭ araba. Plej bone estus, ke tiu komuna lingvo estus Eo, sed la realeco estas alia. Kaj angla ne estas imperia lingvo jam. Se vi almenaŭ iom scias angle vi povas trovi multe da informo. Nun la plej populara lingvo en la mondo estas angla do mi lernas ĝin. Se nun en la mondo la plej populara estus, ekzeple, ĉina mi lernus ĉinan.

glig (Profil anzeigen) 10. September 2012 19:40:10

La germanan kaj anglan mi scipovas, kvankam la germana estas pli proksima al mi, do mi sentas min pli hejme parolante la germanan ol anglan. Tio ne estas surprizo, ĉar dum la lernejtempo la germana estas mia ĉefa fremdlingvo. Nun tiun ĉi rolon prenis la angla, preskaŭ en ĉiuj lernejoj.

PosmoX (Profil anzeigen) 10. September 2012 21:34:46

Mi parolas la Hispanan denaske kaj la Anglan. Mi studis la Anglan multaj fojoj en mia vivo.
En infanaj kursoj, en lernejo, per kasedo kun libro, kaj en universitato.
Mi parolas la Anglan preskaŭ flue, mi komprenas tuton kiam mi legas aŭ aŭdas kaj mi skribas bone.

hebda999 (Profil anzeigen) 11. September 2012 06:54:46

PosmoX:Mi parolas la Hispanan denaske kaj la Anglan...
Kial vi skribas lingvonomojn majuskule?

codesito (Profil anzeigen) 11. September 2012 08:13:31

vincas:
codesito:Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?
Sendube Esperanto povas esti aldona lingvo por ĉiuj, sed mi dubas pri fina venko de Eo. Mi eĉ ne scias ĉu mi volus, ke Esperanto estus tre populara en la mondo. Esperanto estas trezoro kaj mi estas tre avida ridulo.gif

Verdire mi estas malkontarŭ komuna lingvo kaj eble ne gravas ĉu tiu lingvo estas Esperanto aŭ angla eĉ povas esti ĉina aŭ araba. Plej bone estus, ke tiu komuna lingvo estus Eo, sed la realeco estas alia. Kaj angla ne estas imperia lingvo jam. Se vi almenaŭ iom scias angle vi povas trovi multe da informo. Nun la plej populara lingvo en la mondo estas angla do mi lernas ĝin. Se nun en la mondo la plej populara estus, ekzeple, ĉina mi lernus ĉinan.
La sankta misio de la eŭropaj imperiaj lingvoj estas kondamnita al fiasko, ili ne povos daŭre altrudiĝi al la mondo. Nur neŭtrala lingvo kiel eo, aŭ azia lingvo kiel la ĉina, pro la graveco de Azio en la mondo, povus venki.

vincas (Profil anzeigen) 11. September 2012 08:37:43

codesito:La sankta misio de la eŭropaj imperiaj lingvoj estas kondamnita al fiasko, ili ne povos daŭre altrudiĝi al la mondo. Nur neŭtrala lingvo kiel eo, aŭ azia lingvo kiel la ĉina, pro la graveco de Azio en la mondo, povus venki.
La tuta Ameriko parolas eŭropaj lingvoj: hispane, portugale, angle, france kaj angla nun estas tutmonda lingvo. Eble iam venkos ĉina, sed nun regas angla. Kaj vi mem scias unu imperian lingvon almenaŭ.

Zurück nach oben