Wpisy: 90
Język: Esperanto
Vilius (Pokaż profil) 10 września 2012, 11:51:47
codesito:Tre malmultan anglan mi parolas bedaŭrinde.Kredu min, la rusa neniom helpus al vi en Pollando
Ĉu vi ne parolas la rusan? Tiu lingvo estus multe pli utila por vi ol la angla kie vi loĝas.

vincas (Pokaż profil) 10 września 2012, 12:09:04
codesito:Tre malmultan anglan mi parolas bedaŭrinde.Mia angla ankaŭ ne estas bona:[ Sed mi provas uzi ĝin ofte: legas librojn, artikolojn, rigardas televidilon. Mi tute ne ĉion komprenas angle, sed ju pli multe mi uzos anglan des pli bone mi komprenos ĝin
Ĉu vi ne parolas la rusan? Tiu lingvo estus multe pli utila por vi ol la angla kie vi loĝas.
Mi scias nur kelkajn vortojn ruse, fakte mi ne povas uzi ĝin praktike. Mi ne povas nek legi artikolojn, nek rigardi televidilon ruse. Mi povas legi nur tre simplaj tekstoj ruse.
Jes rusa lingvo en Litovio estas grava, sed junularo jam ne parolas ĝin kaj unua lingvo en Litovio nun estas angla, sed pli maljunuloj pli bone scias rusan.
hebda999 (Pokaż profil) 10 września 2012, 13:35:34
vincas:Preĝu, ke ne okazu, ke via gepatra lingvo estos senutila aldonaĵo al la angla en via propra lando.hebda999:Oni ne devas perdi niajn gepatrajn lingvojn. Angla povas esti aldona lingvo por ĉiuj.vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.
codesito (Pokaż profil) 10 września 2012, 17:57:57
vincas:Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?hebda999:Oni ne devas perdi niajn gepatrajn lingvojn. Angla povas esti aldona lingvo por ĉiuj.vincas:La ĉieesteco de angla devus esti multe pli granda.Jes, ni perdu niajn gepatrajn lingvojn kaj ĉiuj komencu paroli angle.
vincas (Pokaż profil) 10 września 2012, 19:29:29
codesito:Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?Sendube Esperanto povas esti aldona lingvo por ĉiuj, sed mi dubas pri fina venko de Eo. Mi eĉ ne scias ĉu mi volus, ke Esperanto estus tre populara en la mondo. Esperanto estas trezoro kaj mi estas tre avida

Verdire mi estas malkontarŭ komuna lingvo kaj eble ne gravas ĉu tiu lingvo estas Esperanto aŭ angla eĉ povas esti ĉina aŭ araba. Plej bone estus, ke tiu komuna lingvo estus Eo, sed la realeco estas alia. Kaj angla ne estas imperia lingvo jam. Se vi almenaŭ iom scias angle vi povas trovi multe da informo. Nun la plej populara lingvo en la mondo estas angla do mi lernas ĝin. Se nun en la mondo la plej populara estus, ekzeple, ĉina mi lernus ĉinan.
glig (Pokaż profil) 10 września 2012, 19:40:10
PosmoX (Pokaż profil) 10 września 2012, 21:34:46
En infanaj kursoj, en lernejo, per kasedo kun libro, kaj en universitato.
Mi parolas la Anglan preskaŭ flue, mi komprenas tuton kiam mi legas aŭ aŭdas kaj mi skribas bone.
hebda999 (Pokaż profil) 11 września 2012, 06:54:46
PosmoX:Mi parolas la Hispanan denaske kaj la Anglan...Kial vi skribas lingvonomojn majuskule?
codesito (Pokaż profil) 11 września 2012, 08:13:31
vincas:La sankta misio de la eŭropaj imperiaj lingvoj estas kondamnita al fiasko, ili ne povos daŭre altrudiĝi al la mondo. Nur neŭtrala lingvo kiel eo, aŭ azia lingvo kiel la ĉina, pro la graveco de Azio en la mondo, povus venki.codesito:Mi pensis ke e-istoj defendis eon kiel aldona lingvo. Ĉu vi kaj aliaj anglemuloj ne hontas defendi imperian lingvon kiel la internacia?Sendube Esperanto povas esti aldona lingvo por ĉiuj, sed mi dubas pri fina venko de Eo. Mi eĉ ne scias ĉu mi volus, ke Esperanto estus tre populara en la mondo. Esperanto estas trezoro kaj mi estas tre avida
Verdire mi estas malkontarŭ komuna lingvo kaj eble ne gravas ĉu tiu lingvo estas Esperanto aŭ angla eĉ povas esti ĉina aŭ araba. Plej bone estus, ke tiu komuna lingvo estus Eo, sed la realeco estas alia. Kaj angla ne estas imperia lingvo jam. Se vi almenaŭ iom scias angle vi povas trovi multe da informo. Nun la plej populara lingvo en la mondo estas angla do mi lernas ĝin. Se nun en la mondo la plej populara estus, ekzeple, ĉina mi lernus ĉinan.
vincas (Pokaż profil) 11 września 2012, 08:37:43
codesito:La sankta misio de la eŭropaj imperiaj lingvoj estas kondamnita al fiasko, ili ne povos daŭre altrudiĝi al la mondo. Nur neŭtrala lingvo kiel eo, aŭ azia lingvo kiel la ĉina, pro la graveco de Azio en la mondo, povus venki.La tuta Ameriko parolas eŭropaj lingvoj: hispane, portugale, angle, france kaj angla nun estas tutmonda lingvo. Eble iam venkos ĉina, sed nun regas angla. Kaj vi mem scias unu imperian lingvon almenaŭ.