Till sidans innehåll

Senradikaj vortoj

av Vilius, 14 maj 2012

Meddelanden: 10

Språk: Esperanto

Vilius (Visa profilen) 14 maj 2012 06:27:55

Ĉu povas ekzisti senradikaj vortoj en Esperanto? Jen kelkaj ekzemploj:
fi-a (prefikso+finaĵo)
iĝ-as (sufikso+finaĵo)
et-a (sufikso+finaĵo)
Ĉu en ĉi tiuj vortoj afikso iĝas radiko, aŭ radiko entute mankas?

Se afiksoj povas iĝi radikoj, kion fari kun multoblaj afiksoj? Jen kelkaj ekzemploj:
mal-ĉef-a (prefikso+prefikso+finaĵo)
dis-iĝ-as (prefikso+sufikso+finaĵo)
et-iĝ-as (sufikso+sufikso+finaĵo)

Ĉu vi povas rekomendi fidindan fonton, kiu helpus klarigi la aferon?

sergejm (Visa profilen) 14 maj 2012 06:49:26

Vortoj sen radikoj eblas, vi povas trovi indikitaj de vi vortojn en vortaro.
Previkso aŭ sufikso iĝas radiko.
Kelkfoje eĉ finaĵo povas iĝi radiko, ekz. PMEG nomas substantivon o-vorto.

mal-ĉef-a - estas vorto kun ordinara radiko 'ĉef'
et-iĝ-as = iĝas eta, 'et' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'
dis-iĝ-as = iĝas disa, 'dis' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'

johmue (Visa profilen) 14 maj 2012 07:16:50

Vilius:Ĉu povas ekzisti senradikaj vortoj en Esperanto? Jen kelkaj ekzemploj:
fi-a (prefikso+finaĵo)
iĝ-as (sufikso+finaĵo)
et-a (sufikso+finaĵo)
Ĉu en ĉi tiuj vortoj afikso iĝas radiko, aŭ radiko entute mankas?

Se afiksoj povas iĝi radikoj, kion fari kun multoblaj afiksoj? Jen kelkaj ekzemploj:
mal-ĉef-a (prefikso+prefikso+finaĵo)
dis-iĝ-as (prefikso+sufikso+finaĵo)
et-iĝ-as (sufikso+sufikso+finaĵo)

Ĉu vi povas rekomendi fidindan fonton, kiu helpus klarigi la aferon?
Ĉu fakte ekzistas klara distingo inter radikoj kaj afiksoj? Ĉu oni ne povas trakti ĉiujn afiksojn kiel radikojn? Kaj eble eĉ inverse?

Vilius (Visa profilen) 14 maj 2012 08:25:21

sergejm:mal-ĉef-a - estas vorto kun ordinara radiko 'ĉef'
Jes, vi pravas. Mi forgesis pri radiko "ĉef"
sergejm:et-iĝ-as = iĝas eta, 'et' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'
dis-iĝ-as = iĝas disa, 'dis' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'
Tamen ĉi tie mi ne konsentas. Laŭ tia logiko multaj prefiksos iĝus radikoj. Ekzemple "dis-fal-as" = "falas disa" do laŭ via pensado ĉi tie dis ankaŭ estas radiko.

johmue, mi komprenas, ke en ĉiutaga parolado distingo inter radikoj kaj afiksoj tute ne gravas, tamen mi bezonas pli-malpli klaran distingon por aliaj celoj. Do la demando restas malferma - kie ni strekos linion inter afikso kaj radiko?

darkweasel (Visa profilen) 14 maj 2012 08:45:05

Vilius:Do la demando restas malferma - kie ni strekos linion inter afikso kaj radiko?
PMEG: Kio estas afikso?

oxymor (Visa profilen) 14 maj 2012 09:59:29

PMEG estas mirinda, la aŭtoro pripensis ĉion o_0

Vilius (Visa profilen) 14 maj 2012 11:46:23

darkweasel:PMEG: Kio estas afikso?
Mi legis tion. Tamen diro "afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado" ne multe helpas, kiam mia celo estas identigi afiksojn.
Mi gravitas al solvo, kie mi havos preskaŭ nur radikoj kun nur kelkaj veraj afiksoj.

Kirilo81 (Visa profilen) 15 maj 2012 19:03:01

Vilius:
johmue, mi komprenas, ke en ĉiutaga parolado distingo inter radikoj kaj afiksoj tute ne gravas, tamen mi bezonas pli-malpli klaran distingon por aliaj celoj. Do la demando restas malferma - kie ni strekos linion inter afikso kaj radiko?
Eble tio estas interesa por vi: Afikso, afiksoido, pseŭdoafikso

hebda999 (Visa profilen) 15 maj 2012 21:51:18

Vilius:
darkweasel:[url=/pmeg/vortfarado/afiksoj/kio.html]PMEG: Kio estas afikso?[/url]
Mi legis tion. Tamen diro "afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado" ne multe helpas, kiam mia celo estas identigi afiksojn.
Mi gravitas al solvo, kie mi havos preskaŭ nur radikoj kun nur kelkaj veraj afiksoj.
Kio estas vera afikso? Zemenhof mem nomis ĉiujn elementojn de sia lingvo vortoj. Laŭ tiu ĉi vidpunkto:

bona

estas du vortoj: bon kaj a.

sergejm (Visa profilen) 16 maj 2012 05:20:22

Vilius:
sergejm:et-iĝ-as = iĝas eta, 'et' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'
dis-iĝ-as = iĝas disa, 'dis' iĝas radiko antaŭ aldono de 'iĝ'
Tamen ĉi tie mi ne konsentas. Laŭ tia logiko multaj prefiksos iĝus radikoj. Ekzemple "dis-fal-as" = "falas disa" do laŭ via pensado ĉi tie dis ankaŭ estas radiko.
Multaj afiksoj kondutas kiel ordinaraj radikoj.
Krom kelkaj, nomataj veraj afiksoj, ekz. -in-, -et- kaj aliaj.
Dum vortfarado el ordinaraj radikoj la plej ĉefan radikon oni kutime metas lasta.
Do, se -et- estus ordinara radiko, oni metus ĝin unua, sed ĝi estas sifiko kaj oni metas ĝin post radiko.
Se vera afikso estas ne en kutima loko, ĝi kondutas kiel ordinara radiko, kaj vorto ŝangas signifon:
friz-ist-in-o frizisto, kiu estas virino. Ĉu ŝi frizas virojn aŭ virinojn, ni ne scias.
in-friz-ist-o frizisto, kiu frizas virinojn. Ĉu li/ŝi estas viro aŭ virino, ni ne scias.
burĝ-et-o malgranda burĝo.
et-burĝ-o burĝo, kies negoco estas malgranda.

Tillbaka till toppen