본문으로

Kiel traduki la vorton "precariat" aŭ "précariat" aŭ "プレカリアート"?

글쓴이: Demian, 2012년 5월 17일

글: 4

언어: Esperanto

Demian (프로필 보기) 2012년 5월 17일 오후 1:52:14

La vorto signifas socian klason, kies vivo ĉiam estas en danĝero. Personoj, kiuj apartenas al tiu ĉi socia klaso, havas multe necertan vivon. Ili povas perdi sian laboron iam, kaj ilia estonteco ne estas sekura.

flipe (프로필 보기) 2012년 5월 20일 오전 1:59:41

Laŭ Vikipedio, "Ekonomia Surlimularo".

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 20일 오전 10:16:10

flipe:Laŭ Vikipedio, "Ekonomia Surlimularo".
Nu, tiu artikolo fakte jam devenas el la sama fadeno starigita en la anglalingva forumparto - mi supozas, ke Demian ĝuste volas scii, ĉu tiu traduko bonas.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 5월 20일 오전 11:31:43

Ĉi tio estas vortludo el -proletariat- mi supozas ke estas franca devenvorto, ĉar en la hispana estas "proletariado" ankaŭ, kaj sonas al mi france (kiel prince-principat: princo, princolando, princujo).Esperante estas prolet-aro.
Surlimularo bonas, sed ĉu eblus ankaŭ sub-proletaro?
kiu vorto estus taŭga por precarious-precario-precarie? probable el la latina precarius o precarium .Se estas vorto por tio, ankaŭ oni povus formi alian vorton el ĝi, kun -aro.

다시 위로