إلى المحتويات

Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?

من Paquillo, 19 مايو، 2012

المشاركات: 13

لغة: Esperanto

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 9:53:50 م

Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?

Nikolaj73 (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 9:58:17 م

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Sri Aurobindo Ghosh - se lian idearon eblas nomi filozofio

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 10:04:23 م

Paquillo skribis:
Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
----------

Mi ŝategas La Urantian Libron. Absolute neordinara.

Amike.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 10:18:41 م

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Tiun kiu vere aldonis ion al nia sciaro kaj ne nur svage kaj sencele klaĉas. Ni povus pensi pri naturfilozofoj. Plato, Kant, Popper, Newton, Einstein. Tiaj uloj. Fakte mi emas opinii ke en la lastaj unu du jarcentoj 'filozofio' en si mem tute superfluiĝis kaj aldonis nenion utilan entute plu.

Zato (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 4:40:33 ص

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Raciismon.

alekseo29 (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 2:27:57 م

Mi estas scientologiano.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 4:57:01 م

alekseo29:Mi estas scientologiano.
Mi pensis ke tio estas komerca entrepreno, kiu malmulte rilatas al seriozeco, des malpli al 'filozofiaj skoloj'.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2012 10:50:34 م

En Francio, ĝi estas taksata kiel fi-sekto .

(t.e. kun la "fia" signifo de la franca vorto "secte" )

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sekto

saffrondude (عرض الملف الشخصي) 24 مايو، 2012 2:56:25 م

Mi tre ŝatas la Mohismon. Ĝi estas interesa filozofo de antikva Ĉinio. Ĝi inkluzivas la meritokration, kiun mi ankaŭ ŝatas.

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 26 مايو، 2012 7:40:39 م

Mi lernigas grekan kulturon en filozofia fakultato. Mi ne sekvas skolon nek lernigas al miaj lernantoj skevi skolon. Mi lernigis ilin pensi. Ĝenerale ĉirkaŭ la dua jaro ili komencas kontraŭi la geinstruistojn. Ili Maturiĝas.... Sed mi havas preferon: certan fadenon kion mi nomus aristotelan-tomasan-hegelan.... (La homa estaĵo sin mem konstruanta)

عودة للاعلى