Al la enhavo

Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?

de Paquillo, 2012-majo-19

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-19 21:53:50

Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2012-majo-19 21:58:17

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Sri Aurobindo Ghosh - se lian idearon eblas nomi filozofio

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-majo-19 22:04:23

Paquillo skribis:
Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
----------

Mi ŝategas La Urantian Libron. Absolute neordinara.

Amike.

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-19 22:18:41

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Tiun kiu vere aldonis ion al nia sciaro kaj ne nur svage kaj sencele klaĉas. Ni povus pensi pri naturfilozofoj. Plato, Kant, Popper, Newton, Einstein. Tiaj uloj. Fakte mi emas opinii ke en la lastaj unu du jarcentoj 'filozofio' en si mem tute superfluiĝis kaj aldonis nenion utilan entute plu.

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-20 04:40:33

Paquillo:Kiun filozofon aŭ filozofian skolon vi ŝatas?
Raciismon.

alekseo29 (Montri la profilon) 2012-majo-20 14:27:57

Mi estas scientologiano.

mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-20 16:57:01

alekseo29:Mi estas scientologiano.
Mi pensis ke tio estas komerca entrepreno, kiu malmulte rilatas al seriozeco, des malpli al 'filozofiaj skoloj'.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-majo-21 22:50:34

En Francio, ĝi estas taksata kiel fi-sekto .

(t.e. kun la "fia" signifo de la franca vorto "secte" )

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sekto

saffrondude (Montri la profilon) 2012-majo-24 14:56:25

Mi tre ŝatas la Mohismon. Ĝi estas interesa filozofo de antikva Ĉinio. Ĝi inkluzivas la meritokration, kiun mi ankaŭ ŝatas.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-majo-26 19:40:39

Mi lernigas grekan kulturon en filozofia fakultato. Mi ne sekvas skolon nek lernigas al miaj lernantoj skevi skolon. Mi lernigis ilin pensi. Ĝenerale ĉirkaŭ la dua jaro ili komencas kontraŭi la geinstruistojn. Ili Maturiĝas.... Sed mi havas preferon: certan fadenon kion mi nomus aristotelan-tomasan-hegelan.... (La homa estaĵo sin mem konstruanta)

Reen al la supro