Meddelelser: 8
Sprog: Esperanto
tositaka (Vise profilen) 20. maj 2012 03.02.13
Kian misteron vi sentis?
antoniomoya (Vise profilen) 20. maj 2012 06.33.24
Fakte, mi kredis/pensis tiam ke mi iĝos grava bild-desegnisto, ĉar mi ŝategis legi bild-aventurojn sur papero (Flash Gordon, The Phantom, Rip Kirby, ktp). Sed ne. Mi ja studis desegnon kaj desegnis neprofesie dum multaj jaroj. Sed nun ke mi estas sesdek-tri jaraĝa, mi vidas ke mi neniam fariĝis gravulo, sed jes faris (miaopinie) gravan spiritan laboron: mi hispanigis nekredeblan 2097-paĝan libron, tasko kiu okupis pli ol 7 jaroj el mia vivo.
Amike.
fajrkapo (Vise profilen) 20. maj 2012 07.11.40
Estas io malfacile klarigi aŭ ekspliki, kaj io ke mi ne povas ĉiam senti, dependos de la onimema senteco, sed tio okazis al mi de la knabeco. Mi, unu fojo, demandis al mia avino pri tio, kaj ŝi diris al mi ke ankaŭ ŝi povis senti tion, sed mi ne scias ĉu estis ekzakte la sama afero.
Paquillo (Vise profilen) 20. maj 2012 07.15.15
tositaka (Vise profilen) 20. maj 2012 07.30.45
Sed nun ke mi estas sesdek-tri jaraĝa, mi vidas ke mi neniam fariĝis gravulo, sed jes faris (miaopinie) gravan spiritan laboronMi nun havas filon dek-aĝa. Infanoj havas siajn gravaĵojn, kiujn nuna mi ne sentis tiel gravaj. Ĉiuj havas siajn gravaĵojn en tempo al tempo. Kaj en tiu tempo, ni klopodas pro la gravaĵoj aŭ fizikaj aŭ spiritaj. Feliĉe estas ke ni povas klopodi por la gravaĵoj.
whysea (Vise profilen) 5. jun. 2012 00.37.41
Eble estis mi iom stranga infano...
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
tositaka (Vise profilen) 7. jun. 2012 00.48.37
"Nu, ne gravas; estonte mi ne plu ekzistos kaj la malbonaĵo forgesiĝos, forpasos; kaj estinte ne jam ekzistas mi kaj miaj problemoj, do, kial mi zorgu pri io, kio nur ekzistas mallongtempe?"Por infanoj, la nuna tempo estas plej grava, kaj ŝajnas ke nenio alia ekzistas. Jes, infonoj ja pensas pri estonteco, ekz. atendi Kristnaskan donacaĵon. Sed tio eĉ estas la nuna agado. Kiam vespriĝas, ili finas ludon, kaj revenas domen, sonĝante la morgaŭan ludon kun amikoj. Tiel la tempo, la nuneco, daŭras por ili, mi supozas.
Aŭ tio aplikiĝus al ĉiuj, kaj infanoj kaj plenaĝuloj.
darkweasel (Vise profilen) 7. jun. 2012 12.20.27
tositaka:whysea skribis:Por infanoj en certa evolu-fazo ekzistas nur "antaŭe", "nun" kaj "poste", sed neniuj pli precizaj tempindikoj."Nu, ne gravas; estonte mi ne plu ekzistos kaj la malbonaĵo forgesiĝos, forpasos; kaj estinte ne jam ekzistas mi kaj miaj problemoj, do, kial mi zorgu pri io, kio nur ekzistas mallongtempe?"Por infanoj, la nuna tempo estas plej grava, kaj ŝajnas ke nenio alia ekzistas. Jes, infonoj ja pensas pri estonteco, ekz. atendi Kristnaskan donacaĵon. Sed tio eĉ estas la nuna agado. Kiam vespriĝas, ili finas ludon, kaj revenas domen, sonĝante la morgaŭan ludon kun amikoj. Tiel la tempo, la nuneco, daŭras por ili, mi supozas.
Aŭ tio aplikiĝus al ĉiuj, kaj infanoj kaj plenaĝuloj.
Jen ankaŭ kial - iukulture - oni diras al infanoj frazojn kiel "ankoraŭ 6 dormoj ĝis kristnasko" - ili ne povas same bone kompreni "kristnasko estos post ses tagoj".