Naar de inhoud

Kian misteron vi sentis?

door tositaka, 20 mei 2012

Berichten: 8

Taal: Esperanto

tositaka (Profiel tonen) 20 mei 2012 03:02:13

En iu tago, kiam mi estis lernanto (10-aŭ-11-jaraĝa?), mi sola estis en mia domo, en lumeta ĉambro. Kial mi estis sola en la domo -- mi ne memoras; mi simple sidiĝis aŭ kiŝis en la malplena ĉambro lumata tra la krad-fenestra blank-papero. Tiam venis al mi tre mistera sento: "kial mi ekzistas? kio estas la ekzisto?" Tio neniel estis ideo kiu venis el mia cerbo, sed sento radike profunda en mia tuta menso aŭ en la tuta mondo. Tio estis mistero de tuta ekzisto. Mi de tiam sentis tian misteron pli unu aŭ du foje. Sed nun mi ne sentas tian misteron, kvankam mi povas pensi pri la mistero de ekzisto, la mistereco ne estas tiel forta. Sed mi rememoras ĝis nun tiun misterecon kiu okazis en mia menso.

Kian misteron vi sentis?

antoniomoya (Profiel tonen) 20 mei 2012 06:33:24

Nun ke vi parolas pri tio, mi nebule memoras ke mi spertis ion similan kiam mi ankaŭ estis infano. Mi ne memoras ekzakte ĉu mi demandis min pri mia propra ekzistado, sed mi havis la senton ke, estontece, mi estos gravulo aŭ faros ion gravan en la vivo.

Fakte, mi kredis/pensis tiam ke mi iĝos grava bild-desegnisto, ĉar mi ŝategis legi bild-aventurojn sur papero (Flash Gordon, The Phantom, Rip Kirby, ktp). Sed ne. Mi ja studis desegnon kaj desegnis neprofesie dum multaj jaroj. Sed nun ke mi estas sesdek-tri jaraĝa, mi vidas ke mi neniam fariĝis gravulo, sed jes faris (miaopinie) gravan spiritan laboron: mi hispanigis nekredeblan 2097-paĝan libron, tasko kiu okupis pli ol 7 jaroj el mia vivo.

Amike.

fajrkapo (Profiel tonen) 20 mei 2012 07:11:40

Kelkfoje mi povas senti min ekster de mi, kvazaŭ mi ne estus en mia korpo aŭ kvazaŭ mi ne estus en la estanto, sed ekster, ekde alia momento kaj alia loko, kvazaŭ mi observus aŭ rigardus min nun sur la tero, kvazaŭ tio kio okazas ne estus okazante al mi ĵus nun, aŭ kvazŭ mi farus viziton al mi mem.

Estas io malfacile klarigi aŭ ekspliki, kaj io ke mi ne povas ĉiam senti, dependos de la onimema senteco, sed tio okazis al mi de la knabeco. Mi, unu fojo, demandis al mia avino pri tio, kaj ŝi diris al mi ke ankaŭ ŝi povis senti tion, sed mi ne scias ĉu estis ekzakte la sama afero.

Paquillo (Profiel tonen) 20 mei 2012 07:15:15

Mia vivo ne estis tre facila, sed mi ĉiam superis ĉiujn problemojn kun la helpo de "dio", ŝajnas kiel se io en la ĉielo protektus min je iĝi freneza aŭ morti, kiel se io volus ke mi pluvivu por daŭre agi en ĉi mondo, kiam mi estas proksima al abismo, io savas kaj protektas min fali. Kaj mi pensas ke kelkfoje tio ne povis esti hazardo.

tositaka (Profiel tonen) 20 mei 2012 07:30:45

antoniomoya diris:
Sed nun ke mi estas sesdek-tri jaraĝa, mi vidas ke mi neniam fariĝis gravulo, sed jes faris (miaopinie) gravan spiritan laboron
Mi nun havas filon dek-aĝa. Infanoj havas siajn gravaĵojn, kiujn nuna mi ne sentis tiel gravaj. Ĉiuj havas siajn gravaĵojn en tempo al tempo. Kaj en tiu tempo, ni klopodas pro la gravaĵoj aŭ fizikaj aŭ spiritaj. Feliĉe estas ke ni povas klopodi por la gravaĵoj.

whysea (Profiel tonen) 5 juni 2012 00:37:41

Kiam mi havis eble 12 jarojn mi ankaŭ ekpensis tiel pri la vivo--Mi eĉ pensis "Ĉu mi ja ekzistas?". Estis zorgiga afero. Mi ekis pensi pri la vivo kaj pri la tempo kiel senfina lineo, kaj la vivo mia kiel negrava ereto el la universo. Mi neniam sentis mian vivon esti malvivindan aferon, sed ĉio ekhaltis gravegi laŭ mi. Kiam iu malbonaĵo okazis, pensis mi, "Nu, ne gravas; estonte mi ne plu ekzistos kaj la malbonaĵo forgesiĝos, forpasos; kaj estinte ne jam ekzistas mi kaj miaj problemoj, do, kial mi zorgu pri io, kio nur ekzistas mallongtempe?"

Eble estis mi iom stranga infano... lango.gif

tositaka (Profiel tonen) 7 juni 2012 00:48:37

whysea skribis:
"Nu, ne gravas; estonte mi ne plu ekzistos kaj la malbonaĵo forgesiĝos, forpasos; kaj estinte ne jam ekzistas mi kaj miaj problemoj, do, kial mi zorgu pri io, kio nur ekzistas mallongtempe?"
Por infanoj, la nuna tempo estas plej grava, kaj ŝajnas ke nenio alia ekzistas. Jes, infonoj ja pensas pri estonteco, ekz. atendi Kristnaskan donacaĵon. Sed tio eĉ estas la nuna agado. Kiam vespriĝas, ili finas ludon, kaj revenas domen, sonĝante la morgaŭan ludon kun amikoj. Tiel la tempo, la nuneco, daŭras por ili, mi supozas.

Aŭ tio aplikiĝus al ĉiuj, kaj infanoj kaj plenaĝuloj.

darkweasel (Profiel tonen) 7 juni 2012 12:20:27

tositaka:whysea skribis:
"Nu, ne gravas; estonte mi ne plu ekzistos kaj la malbonaĵo forgesiĝos, forpasos; kaj estinte ne jam ekzistas mi kaj miaj problemoj, do, kial mi zorgu pri io, kio nur ekzistas mallongtempe?"
Por infanoj, la nuna tempo estas plej grava, kaj ŝajnas ke nenio alia ekzistas. Jes, infonoj ja pensas pri estonteco, ekz. atendi Kristnaskan donacaĵon. Sed tio eĉ estas la nuna agado. Kiam vespriĝas, ili finas ludon, kaj revenas domen, sonĝante la morgaŭan ludon kun amikoj. Tiel la tempo, la nuneco, daŭras por ili, mi supozas.

Aŭ tio aplikiĝus al ĉiuj, kaj infanoj kaj plenaĝuloj.
Por infanoj en certa evolu-fazo ekzistas nur "antaŭe", "nun" kaj "poste", sed neniuj pli precizaj tempindikoj.

Jen ankaŭ kial - iukulture - oni diras al infanoj frazojn kiel "ankoraŭ 6 dormoj ĝis kristnasko" - ili ne povas same bone kompreni "kristnasko estos post ses tagoj".

Terug naar boven