Hozzászólások: 28
Nyelv: Esperanto
enwilson (Profil megtekintése) 2012. június 12. 15:05:45
mihxil:La forcejaj gasoj ne estas venenaj, do la spirebleco ne rekte rilatas. Kvankam mi supozas ke evito de enatmosferigo de tiuj gasoj probable ankaŭ kromefikas je la enatmosferigo de aliaj gasoj kiuj eble ja influas la spireblecon por 'geknaboj kaj gemaljunuloj'.Ekzakte. Antaŭ 10 jaroj, la lokaj televidstacioj komencis raporti "ozonajn avertojn" (pro malbona aero) dum la veteroraportoj, kaj jes, la kaŭzo estis ozona polucio, kiu devenis el la samaj industriaj kaj aŭtomobilaj fontoj kiuj emisiis forcejajn gasojn. Je la tempo de la unua averto, mi pensis "Ĉu Los Anĝeleso translokiĝis al Norda Karolino?", ĉar ni neniam bezonis (aŭ almenaŭ sciis ke ni bezonis) tiajn avertojn antaŭ tiam.
Aldone efektive eble estas bona ideo ne senpense enŝuti siajn rubgasojn en la aeron de ĉiu.
quieta (Profil megtekintése) 2012. június 16. 1:59:12
mihxil (Profil megtekintése) 2012. június 16. 20:08:31
quieta:Mi kredas ke tutmonda varmiĝo estas natura okazo kiel la tajdoj kaj la sezonoj. Nuntempe temas pri tutmonda politico, ne efektivaj sciencaj faktoj.Ĉu ne estas scienca fakto ke homo enfumas multon en la atmosferon? Tute estas kredeble ke tio influus la klimaton, eĉ se oni scius nenion. Sed la sciencistoj ja scias ion, kaj diras ke la homo efektive influas la klimaton.
Via malkredo pri tio ne ŝanĝas la fakton ke tre verŝajne la nuna klimatŝanĝiĝo ja estas kaŭzata de homoj. Ne estas politika afero, simple temas pri scienca fakto.
Politiko estus nur tio kion ni faru pri la problemo.
alonsososo (Profil megtekintése) 2012. június 22. 7:43:55
http://retradio.webnode.at/news/%C4%89u-la-mondo-e...
sudanglo (Profil megtekintése) 2012. június 22. 10:31:15
xdzt (Profil megtekintése) 2012. június 22. 14:02:37
quieta:Mi kredas ke tutmonda varmiĝo estas natura okazo kiel la tajdoj kaj la sezonoj. Nuntempe temas pri tutmonda politico, ne efektivaj sciencaj faktoj.Vi inversigis veron kaj malveron. Tutmondan varmiĝon apogas granda kvanto da sciencaj datumoj, sed ŝajne politiko ne volas kredi je faktoj ĉar la faktoj ne apogas komercon.
Estas neniu respektinda sciencisto kiu ne kredas, ke homaro kaŭzis tutmondan varmiĝon.
mihxil (Profil megtekintése) 2012. június 22. 17:38:25
alonsososo:Al tiu ĉi temo vi povas legi la hodiaŭan sonartikolon de Esperanta Retradio:Li nur parolas pri 'iu' grupo de sciencistoj kiu ŝajnas antaŭnelonge asertis ke ne ekzistas varmiĝo. Ĉar mankas fontoj, tio estas ne pli valora ol ajn kontribuo al tiu ĉi forumo. Li same bone simple povis simple alveni ĉi tien.
http://retradio.webnode.at/news/%C4%89u-la-mondo-e...
cellus (Profil megtekintése) 2012. július 15. 20:53:20
Mi mem ne scias kion mi kredu. La afero havas iom tro kompaktan apogon. Oni diras ekzemple ke en Arktiko la glacio degeliĝas je granda rapideco. La temperaturo en Grenlando altiĝas. Sed mi aŭdis ankaŭ ke en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento estis pluraj vintroj sen neĝo en suda Grenlando. Do, ĉu tiu varmiĝo estas nova aŭ fenomeno kiu de tempo al tempo ripripetiĝas?
Ŝajnas ke ni en la historio de la Tero konas tre rapidajn ŝanĝojn de la klimato. Se oni kredas ke la homo kontribuas, estas ja saĝe ke oni provas kontraŭagi.
Sed ekzemple nun en suda Polujo, kie mi nun estas, la somero estas pli-malpli kiel normala sveda somero, t.e. sufiĉe multe da pluvo kaj ne speciale altaj temperaturoj, kaj mi aŭdas ke la somero ne Svedujo estas ankoraŭ pli malbona!
Kion mi kredu? La antaŭlasta vintro estis neordinare malvarma en Ĉinujo kaj Barato, se mi bone memoras. Do ĉu vere okazas varmiĝo?
En Upsalo ni havis kelkajn vintrojn kiuj estis tre varmaj, sen neĝo, sed dum la lastaj jaroj ni havis tre malvarmajn vintrojn kun multe da neĝo.
Kaj se la klimato en Siberio varmiĝos, la grandaj kolektujoj de metangaso degeliĝos kaj la metangaso venos en la atmosferon. Tio signifos plivarmiĝo kaj sekiĝo de la tero kiu nuntempe estas tre malseka. Se tio estas vero ne estos bone.
La grenlandanoj ĝojas pri pli varma klimato, ĉar tio signifos ke ili povos utiligi la petrolion kaj la karbon kiuj estos pli facile elfoseblaj, kaj la navigado ĉirkaŭ la Norda Poluso estos pli facila. Sen glacio en la Norda Glacia Maro, la Polusa Oceano, la eŭropaj ŝipoj povos eviti la danĝerajn akvojn ĉirkaŭ Saŭdiarabio kaj Afriko. Kaj la vojo estos pli mallonga al Orienta Azio.