去目錄頁

Falsaj fremdaj, aŭ ankaŭ strangaj vortoj en via lingvo

fajrkapo, 2012年5月22日

讯息: 20

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月24日下午5:29:44

La hispana vorto cactus: kakto, simila en aliaj lingvoj, ĉiam estis stranga por mi, mi demandis min, kial oni ne tradukis tiun vorton, de la latina verŝajne, ĉu ne estis kaktoj kiam la romanoj? kaj se ja estis, kial ne estis tradukita poste al la hispana cacto ?(en la hispana, la plimultaj vortoj kiuj devenas de la latinaj vortoj kiuj finas per -us-um, finas en -o, ekzemple portus: puerto: haveno, imperium: imperio, imperio) ,kaj se cactus aperis multe post la romanoj, kial oni nomigis kun romana nomo?, tiel , tomato devus estinta tomatus, (de Ameriko), aŭ ĉokolado (chocolato) chokolatus....Lingvistoj...

PD: cactus ja aperas en la hispana vortaro kiel cacto ankaŭ, sed neniu diras cacto-n.
Cactus en la hispana ne ankaŭ havas pluralon, ek. cactuses..., nek cactos, ĉar ĝi sonus strangega, nek cacti, simple cactus singularo kaj pluralo.

Nikolaj73 (显示个人资料) 2012年5月25日下午9:10:34

En rusa lingvo estas multe da turklingvaj vortoj. temas ne nur pri la vortoj el turka lingvo,sed pri aliaj parencaj lingvoj el tiu grupo. kelkaj el ili havas en la rusa alian, ofte stangan signifon. Ekz-e: sarAj: turke- palaco, ruse- ŝedo, remizo, ofte domaĉo. BardAk: turke- glaso, ruse vulgare- malordo, senordo. TabAk: turke- telero, ruse- tabako.KabAk: turke- kukurbo, ruse vulgare- drinkejo. Interese, ĉu ne?

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月3日下午1:01:26

Keĉupo, ankaŭ estis stranga por mi, surtute ĉar mi ĉiam unue vidis catchup-on, kaj poste vidis ketchup-on definitive, do mi demandis min kiel.
Mi imagis ke estus eble usona vorto, sed stranga kaj ŝanĝebla usona vorto, fine mi trovis la respondon ĉe vikio:

Etimologie, la vorto venis en Esperanton el la angla lingvo kaj el multaj aliaj lingvoj, sed ĝia radiko estas la malaja vorto kicap: fiŝa saŭco. La origina sudorientazia "kicap" ne enhavis tomatojn, kaj kiam britaj maristoj portis la recepton hejmen (jam en la 17a jarcento) ĝia ĉefingredienco ofte estis fungoj aŭ juglandoj.
Tamen, dum la postaj jarcentoj la recepto evoluis kaj iam iel akiris la tomaton kiel ĉefingrediencon.

Evildela (显示个人资料) 2012年7月13日上午7:54:03

Eble mi estas stranĝa angleparolanto, ĉar mi nur rimarkis la similecon inter angle "fart" kaj "farti" post unu jaro de lernado pere de tiu ĉi retejo, la penso neniam antaŭe okazis al mi!

fajrkapo (显示个人资料) 2012年7月13日下午5:39:11

Evildela:Eble mi estas stranĝa angleparolanto, ĉar mi nur rimarkis la similecon inter angle "fart" kaj "farti" post unu jaro de lernado pere de tiu ĉi retejo, la penso neniam antaŭe okazis al mi!
Eble ĉar la A ne estas same elparolata, kaj sekvata de -i, -as, -u, ktp, oni ne rimarkas tion.

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月13日下午8:33:20

Evildela:Eble mi estas stranĝa angleparolanto, ĉar mi nur rimarkis la similecon inter angle "fart" kaj "farti" post unu jaro de lernado pere de tiu ĉi retejo, la penso neniam antaŭe okazis al mi!
Nu, eĉ mi kiel ne-denaska anglaparolanto fakte rimarkis tion.

cellus (显示个人资料) 2012年7月21日上午11:56:19

darkweasel:

Fojfoje la germana pruntis vorton el la angla kaj donis al ĝi pli vastan aŭ malvastan signifon: checken (← to check) signifas en la germana ne nur "kontroli", sed ankaŭ "kompreni"; kaj chatten (← to chat) havas en la germana nur la signifon "retbabili" kaj ne povas signifi ajnan realvivan babiladon.
Cetere la sveda faras la samon kun la angla. Pocket signifas nur libro en poŝformato, ne la poŝon mem!

Por "petveturi" ni uzas la vorton "lifta" compreneble de la angla vorto "lift", kiel en "give somebody a lift".

La sama kun la vorto to chat, svede "chatta". Ĝi povas nur signifi "retbabili", sed oni adaptas la elparolon al la sveda fonetika sistemo tiel ke la unua ch elparoliĝas kiel la sveda tj, do preskaŭ kiel germana ich-Laut, kaj ĝi havas la dusilaban akcenton kiel normala sveda vorto en du silaboj.

Slowlearner (显示个人资料) 2012年7月21日下午2:26:10

La Esperanta vorto 'ekster' ofte intermiksas min.
En nederlanda lingvo, 'ekster' estas 'pigo', unu birdo.

cellus (显示个人资料) 2012年7月21日下午3:11:43

Nikolaj73: TabAk: turke- telero, ruse- tabako.
[/quote]Mi dubas pri tio. Mi povas imagi ke la pola vorto "tytoń" havas turkan originon, sed ne "tabak", ĉar ĝi ankaŭ ekzistas en multaj okcidenteŭropaj lingvoj kiuj ne havis rektan kontakton kun la turka lingvo.

Ivancillo (显示个人资料) 2012年7月21日下午10:36:35

fajrkapo:La hispana vorto cactus: kakto, simila en aliaj lingvoj, ĉiam estis stranga por mi, mi demandis min, kial oni ne tradukis tiun vorton, de la latina verŝajne, ĉu ne estis kaktoj kiam la romanoj? kaj se ja estis, kial ne estis tradukita poste al la hispana cacto ?(en la hispana, la plimultaj vortoj kiuj devenas de la latinaj vortoj kiuj finas per -us-um, finas en -o, ekzemple portus: puerto: haveno, imperium: imperio, imperio) ,kaj se cactus aperis multe post la romanoj, kial oni nomigis kun romana nomo?, tiel , tomato devus estinta tomatus, (de Ameriko), aŭ ĉokolado (chocolato) chokolatus....Lingvistoj...

PD: cactus ja aperas en la hispana vortaro kiel cacto ankaŭ, sed neniu diras cacto-n.
Cactus en la hispana ne ankaŭ havas pluralon, ek. cactuses..., nek cactos, ĉar ĝi sonus strangega, nek cacti, simple cactus singularo kaj pluralo.
Saluton samlingvano! Mi estas el Meksiko kaj mi pensas, ke estas tre interesa tio kion vi diris pri la originoj de kelkaj vortoj. Mi fakte neniam ekpensis pri la origino de la vorto "cactus" (kakto)aŭ aliaj, sed estas fakto, ke la hispana estas ido de la latina lingvo kaj do la plej parto de la vortaro elvenas el ĝi, sed aliaj vortoj havas alia origino. "Tomate" kaj "chocolate" (tomato kaj ĉokolado respektive) elvenas el la naŭatla, lingvo parolata en mia lando. Tomato elvenas el "tom" (dika) kaj "atl" (akvo) do oni povas diri, ke tomato signifis "dika akvo". Ĉokolado elvenas el "xococ" [ŝokok] (amara) kaj "atl" (akvo) ĉar tiam la naŭatlaj indiĝenoj trinkis sendolĉan "xocoatl-n", la eŭropanoj estis kiuj saĝe adiciis sukeron kaj lakton al la kakao. Ĝis!

回到上端