Đi đến phần nội dung

Exercícios do Fundamento - 33

viết bởi dombola, Ngày 22 tháng 5 năm 2012

Tin nhắn: 32

Nội dung: Português

dombola (Xem thông tin cá nhân) 23:44:48 Ngày 22 tháng 5 năm 2012

Seguimos aqui com o parágrafo 33 do "Fundamento de Esperanto".

§33

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. ― Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. ― Haro estas tre maldika. ― La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. ― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. ― Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. ― Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. ― Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. ― La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. ― Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. ― La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. ― Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. ― Malamiko venis en nian landon. ― Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. ― La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. ― Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. ― Mia fratino estas tre bela knabino. ― Mia onklino estas bona virino. ― Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. ― Lia duonpatrino estas mia bofratino. ― Mi havas bovon kaj bovinon. ― La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 23:59:09 Ngày 22 tháng 5 năm 2012

Use a ligação seguinte para acessar a página onde é possível ouvir a pronúncia e fazer exercícios para o aprendizado das palavras dos Exercícios do Fundamento 33.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 00:04:26 Ngày 23 tháng 5 năm 2012

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.

O meu irmão não é grande, mas não é também pequeno: ele é de estatura média.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 10:52:48 Ngày 23 tháng 5 năm 2012

― Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.

Ele é tão gordo que não pode passar pela nossa porta estreita.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 00:22:58 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― Haro estas tre maldika.

Um cabelo é muito fino.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 00:27:06 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.

A noite estava tão escura, que nada podíamos ver nem mesmo diante do nosso nariz.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 10:34:38 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

Este pão velho está duro como pedra.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 22:37:28 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.

Os meninos maus gostam de atormentar animais.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 22:41:18 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.

Ele se sentia tão infeliz, que amaldiçoava o dia em que nascera.

dombola (Xem thông tin cá nhân) 22:45:26 Ngày 24 tháng 5 năm 2012

― Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon.

Nós detestamos fortemente este homem vil.

Quay lại