Skip to the content

kial mi ne povas uzi vizaĝetojn?

by Paquillo, May 26, 2012

Messages: 7

Language: Esperanto

Paquillo (User's profile) May 26, 2012, 4:06:22 PM

el antaŭ kelkaj monatoj mi ne povas uzi vizaĝetojn en miaj mesaĝoj, kial?

antoniomoya (User's profile) May 26, 2012, 4:31:36 PM

Paquillo:el antaŭ kelkaj monatoj mi ne povas uzi vizaĝetojn en miaj mesaĝoj, kial?
Ĉar vi ne serĉas ilin. ridulo.gif

Ne, serioze, mi tute simple skribas : kaj poste ) kaj la vizaĝeto aperas
tute sola (kiel montrite supre).

Samlandane.

Paquillo (User's profile) May 26, 2012, 4:37:02 PM

ridulo.gif malgajo.gif

nova sistemo ĉu? sed iom komplika.

dank, antonio

darkweasel (User's profile) May 26, 2012, 4:47:01 PM

Ankoraŭ funkcias la precize samaj kodoj kiel antaŭe:

rideto.gif rido.gif malgajo.gif okulumo.gif ploro.gif senkulpa.gif shoko.gif sal.gif demando.gif lango.gif ekstertemo.gif rubo.gif zam.gif zam2.gif ridego.gif timemo.gif murdisto.gif

Krome nun funkcias por kelkaj vizaĝetoj ankaŭ simplaj kodoj, kiuj donas la samajn rezultojn:

ridulo.gif ridego.gif malgajo.gif okulumo.gif shoko.gif lango.gif

(Citu tiun ĉi mesaĝon por vidi la uzitajn kodojn.)

TatuLe (User's profile) May 27, 2012, 1:30:37 PM

La novaj kodoj foje kaŭzas problemojn (se mi skribas ion en parentezo, kiu finiĝas per citsignoj, la fino de la parentezo iĝas "okulumo").

Por ke tio ne okazu mi devas skribi spaceton antaŭ la krampo: (se mi skribas ... parentezo iĝas "okulumo" ).

darkweasel (User's profile) May 27, 2012, 3:24:30 PM

TatuLe:
Por ke tio ne okazu mi devas skribi spaceton antaŭ la krampo: (se mi skribas ... parentezo iĝas "okulumo" ).
oni ankaŭ povas intermeti [b ][/ b] (sen spacetoj) aŭ ion similan.

cetere jev miascie jam scias pri la diversaj problemoj, ĉar uzantoj ilin traktis jam alifadene.

TatuLe (User's profile) May 27, 2012, 4:06:53 PM

darkweasel:oni ankaŭ povas intermeti [b ][/ b] (sen spacetoj) aŭ ion similan.
Dankon pro la konsilo!

Back to the top