kiu estas la plej grava minaco por la homaro?
od uživatele Paquillo ze dne 27. května 2012
Příspěvky: 122
Jazyk: Esperanto
hebda999 (Ukázat profil) 28. května 2012 12:20:38
fajrkapo:Kial Hebda?, kompatinda bopanjeto via...ĉu eble estas ĉar ŝi tre bone parolas la anglan?Ne, ŝi parolas denaske la francan. Sed tio ĉi ne gravas. Kiun ajn lingvon ŝi parolas, estas neeble komunikiĝi kun ŝi, la diablino. Mi jam devis gastigi ŝin dum sabato kaj dimanĉo - nun mi apenaŭ vivas...
cxevino (Ukázat profil) 28. května 2012 12:22:12
hebda999 (Ukázat profil) 28. května 2012 12:56:59
cxevino:Kiel mi jam almetis ĉisupre la plej grava minaco estas Usono pro ĝia politiko mondaskale agresema kaj detrua kaj ties konsekvencoj sur la aliaj popoloj, kulturoj kaj medioj. Ĝiaj pretendataj malamikoj estas kreaĵoj ĝiaj kiuj kunhelpas por la atingo de ĝiaj celoj kaj ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.Esperanto ne venkos batalante kontraŭ la angla lingvo aŭ kontrau la usonanoj. Do ne blasfemu plue. Montru la virton de Esperanto, ne ĝian batalemecon.
cxevino (Ukázat profil) 28. května 2012 15:36:43
Mi ne diris ke Esperanto devas kontraŭbatali la anglan. Mi diris ke oni parolu ĝin, aŭ la hispanan, la nacian, aŭ kiun ajn, prefere a la anglan. Ĉu tio al vi jam estas blasfemo ?
Kompreneble tio ne koncernas la angloparolantojn...
fajrkapo (Ukázat profil) 28. května 2012 16:42:43
cxevino:Kiel mi jam almetis ĉisupre la plej grava minaco estas Usono,... kaj ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.Se la usonanoj parolus ekzemple la danan, la francan, aŭ la svedan aŭ alian lingvon, kiu kaj kie estus la malsamo? tiu lingvo estus ilia plej efika armilo.
La franca ekzemple, por mi estas lingvo kun multa personeco kaj forto, ĝi estus internacia lingvo dum jarcentoj 18, 19 kaj parto de 20, kaj ĝi baze estis nur parolata en Francio (nu, Belgio, svislando...), imagu se ĝi estis estata, aŭ estus la lingvo de Usono... la aliaj lingvoj estus preskaŭ nenio sub ĝia ombro (memoru ni la aferon de Francio pri Eo, neado pri internacieco, ĉar jam estis internacia la franca).
Spite al tio, la franca nuntempe estas lingvo de diplomatio, protokolo, kaj samsignifa al homoj kun klaso, alta kuirado, modo, parfumoj, ktp. Fakte, ĝia graveco estis tre parte reflektata sur Esperanto.
Konklude, la angla ne estas la problemo per si mem, kaj ĝia unika avantaĝo inter ĝiaj trajtoj por mi estas ke ĝi havas malmultajn neregulajn verbojn, kaj la verboj neregulaj estas tiom komplikaj, inutilaj, kaj deprimaj...(ankaŭ havas multe da latinaj formoj, kaj tio estas pli facila por mi, sed tio ne gravas, ĉar mi ne komprenas paroladon, -eble 10%- )
Vivu Esperanto!
PD: LA VERBOJ NEREGULAJ!! estas la plej grava minaco por homaro
hebda999 (Ukázat profil) 28. května 2012 17:10:04
cxevino:..."Ne blasfemu" ? Ĉu temas pri ia religio ?Evidente vi faras krucan militon kontraŭ la angla lingvo kaj ĝiaj denaskaj uzantoj. Esperanto estas paca lingvo, do ni venku pacmaniere, sen milotoj, ĉar dum ili iĝas viktimoj de ambaŭ flankoj. Laboru por plibonigi nian lingvon kaj privastigi ĝian uzadon. Kaj lasu la anglan lingvon al tiuj, kiuj ĝin bezonas por postvivi.
...
vincas (Ukázat profil) 28. května 2012 18:13:00
cxevino: ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.Ĉu Usono devigas iun lerni la anglan lingvon?
cxevino (Ukázat profil) 28. května 2012 18:46:17
vincas:Vizitu Brazilon, kie ĉiuj la anglan devige "lernas" kaj "parolas" sed neniu komprenas... kaj kie la angla pok'al poke anstataŭas la portugalan por sociprofesia filtro...cxevino: ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.Ĉu Usono devigas iun lerni la anglan lingvon?
Se tion vi ne komprenas kia esperantisto estas vi ?
Tumppi1991 (Ukázat profil) 28. května 2012 18:54:30
cxevino (Ukázat profil) 28. května 2012 19:04:43