К содержанию

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

от Paquillo, 27 мая 2012 г.

Сообщений: 122

Язык: Esperanto

hebda999 (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 12:20:38

fajrkapo:Kial Hebda?, kompatinda bopanjeto via...ĉu eble estas ĉar ŝi tre bone parolas la anglan? ridulo.gif
Ne, ŝi parolas denaske la francan. Sed tio ĉi ne gravas. Kiun ajn lingvon ŝi parolas, estas neeble komunikiĝi kun ŝi, la diablino. Mi jam devis gastigi ŝin dum sabato kaj dimanĉo - nun mi apenaŭ vivas...

cxevino (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 12:22:12

Kiel mi jam almetis ĉisupre la plej grava minaco estas Usono pro ĝia politiko mondaskale agresema kaj detrua kaj ties konsekvencoj sur la aliaj popoloj, kulturoj kaj medioj. Ĝiaj pretendataj malamikoj estas kreaĵoj ĝiaj kiuj kunhelpas por la atingo de ĝiaj celoj kaj ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.

hebda999 (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 12:56:59

cxevino:Kiel mi jam almetis ĉisupre la plej grava minaco estas Usono pro ĝia politiko mondaskale agresema kaj detrua kaj ties konsekvencoj sur la aliaj popoloj, kulturoj kaj medioj. Ĝiaj pretendataj malamikoj estas kreaĵoj ĝiaj kiuj kunhelpas por la atingo de ĝiaj celoj kaj ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.
Esperanto ne venkos batalante kontraŭ la angla lingvo aŭ kontrau la usonanoj. Do ne blasfemu plue. Montru la virton de Esperanto, ne ĝian batalemecon.

cxevino (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 15:36:43

"Ne blasfemu" ? Ĉu temas pri ia religio ?
Mi ne diris ke Esperanto devas kontraŭbatali la anglan. Mi diris ke oni parolu ĝin, aŭ la hispanan, la nacian, aŭ kiun ajn, prefere a la anglan. Ĉu tio al vi jam estas blasfemo ?
Kompreneble tio ne koncernas la angloparolantojn...

fajrkapo (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 16:42:43

cxevino:Kiel mi jam almetis ĉisupre la plej grava minaco estas Usono,... kaj ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.
Se la usonanoj parolus ekzemple la danan, la francan, aŭ la svedan aŭ alian lingvon, kiu kaj kie estus la malsamo? tiu lingvo estus ilia plej efika armilo.
La franca ekzemple, por mi estas lingvo kun multa personeco kaj forto, ĝi estus internacia lingvo dum jarcentoj 18, 19 kaj parto de 20, kaj ĝi baze estis nur parolata en Francio (nu, Belgio, svislando...), imagu se ĝi estis estata, aŭ estus la lingvo de Usono... la aliaj lingvoj estus preskaŭ nenio sub ĝia ombro (memoru ni la aferon de Francio pri Eo, neado pri internacieco, ĉar jam estis internacia la franca).

Spite al tio, la franca nuntempe estas lingvo de diplomatio, protokolo, kaj samsignifa al homoj kun klaso, alta kuirado, modo, parfumoj, ktp. Fakte, ĝia graveco estis tre parte reflektata sur Esperanto.
Konklude, la angla ne estas la problemo per si mem, kaj ĝia unika avantaĝo inter ĝiaj trajtoj por mi estas ke ĝi havas malmultajn neregulajn verbojn, kaj la verboj neregulaj estas tiom komplikaj, inutilaj, kaj deprimaj...(ankaŭ havas multe da latinaj formoj, kaj tio estas pli facila por mi, sed tio ne gravas, ĉar mi ne komprenas paroladon, -eble 10%- )
Vivu Esperanto!

PD: LA VERBOJ NEREGULAJ!! estas la plej grava minaco por homaro

hebda999 (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 17:10:04

cxevino:..."Ne blasfemu" ? Ĉu temas pri ia religio ?
...
Evidente vi faras krucan militon kontraŭ la angla lingvo kaj ĝiaj denaskaj uzantoj. Esperanto estas paca lingvo, do ni venku pacmaniere, sen milotoj, ĉar dum ili iĝas viktimoj de ambaŭ flankoj. Laboru por plibonigi nian lingvon kaj privastigi ĝian uzadon. Kaj lasu la anglan lingvon al tiuj, kiuj ĝin bezonas por postvivi.

vincas (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 18:13:00

cxevino: ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.
Ĉu Usono devigas iun lerni la anglan lingvon?

cxevino (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 18:46:17

vincas:
cxevino: ĝia plej efika armilo estas la angla lingvo kaj sekve la plej bona antidoto estas esperanto, aŭ kiu ajn alia efika internacia lingvo ol la angla.
Ĉu Usono devigas iun lerni la anglan lingvon?
Vizitu Brazilon, kie ĉiuj la anglan devige "lernas" kaj "parolas" sed neniu komprenas... kaj kie la angla pok'al poke anstataŭas la portugalan por sociprofesia filtro...

Se tion vi ne komprenas kia esperantisto estas vi ?

Tumppi1991 (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 18:54:30

La plej grava minaco por homaro estas ke ne estas sufiĉe akvon(por trinki) por homoj en la tero.

cxevino (Показать профиль) 28 мая 2012 г., 19:04:43

Ĉu vi ne trinkas kokakolaon ?

Наверх