Maĉo aŭ matĉo (en futbalo)?
de Andreo Jankovskij, 29 de maio de 2012
Mensagens: 13
Idioma: Esperanto
Andreo Jankovskij (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2012 14:30:42
Do, maĉo povas havi du sencojn, ĉu?
Kaj finfine en futbalo: maĉo aŭ matĉo?
hebda999 (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2012 14:39:37
Estas tre simple prononcata: mat-ĉo
Maĉo ne estas tiel bona (sed ankaŭ ĝusta), ĉar ni havas verbon maĉi, kiel vi jam nin atentigis:
maĉi (tr) Dispremi en la buŝo per la dentoj: gluti, ne maĉinte! (pp piloloj); (f) okuloj ardis, vortojn li maĉisG; maĉi la silabojn. ☞ mueli, maĉostomako; ➞ gumo.
Vi ĉiam povas uzi: ludbatalo
cxevino (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2012 17:23:09
fajrkapo (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2012 17:37:08
cxevino:Malfacilege diferenciĝas prononce "maĉo" kaj "matĉo". Oni diru plibone "futbal/tenis/basket...ludo", aŭ ŝanĝu "maĉi" al "maŝi" aŭ "mastiki".jes! perfekte, maŝi, sed kompatinda tiu viro kiu konas maŝinon, imagu lian korpon...
La kunteksto klarigus matĉo kaj maĉo klare, krom, estas malsamo pri la prononco: mat-ĉo...kaj ma-ĉo
PD, SPORTE (kaj aliaj aferoj) HOMOJ UZAS pupojn kiel simbolojn , ofte bestoj, sed ĝi povas esti alio, kiel oni diras esperante?, mi ne trovas ĉe Revo nek PIV, hispane estas mascota.
Desit1 (Mostrar o perfil) 29 de maio de 2012 17:43:29
cxevino:Malfacilege diferenciĝas prononce "maĉo" kaj "matĉo". Oni diru plibone "futbal/tenis/basket...ludo", aŭ ŝanĝu "maĉi" al "maŝi" aŭ "mastiki".Sed...verdire ne estas malfacile diferenci ĝin...
Maĉo /matʃo/
Matĉo /mattʃo/
Nur oni bezonas diri dufoje tiun "t" :/ mi ne trovas ĝin malfacila.
Aldone, se ni aldonas la finon "ludo" ni ne montras ke ili konkuras, ni nur montras ke ekzistas ludo kun la eco de "futbalo/teniso/basketo", sed tute ne temas pri konkuro.
Nun ne eblas ŝanĝi "maĉi" al "maŝi" nek al "mastiki", do, "maŝi" ne ekzistas kaj, do, ni jam havas vorton por diri tion kion vi celas, kaj "mastiki" ne temas pri agado de la dentoj aŭ moloj kiuj detruas manĝaĵoj, sed temas pri preni kaj formigi mastikon, kiu utilas por ŝtopi aŭ kunigi lignon aŭ aliajn konstru-materialojn.
cellus (Mostrar o perfil) 3 de junho de 2012 19:02:49
Tio estas unu ebla solvo.
cxevino (Mostrar o perfil) 3 de junho de 2012 19:27:16
fajrkapo:jes! perfekte, maŝi, sed kompatinda tiu viro kiu konas maŝinon, imagu lian korpon...Tiu kaze temus pri maŝulino...
En la portugala oni povas uzi:
- "partida" (hispane "partido" kaj france "partie" )
- "jogo" (= ludo)
- "encontro" (=renkonto) (angle "match" kiel jam dirite)
sed la plej ofta estas "jogo" (ludo)
novatago (Mostrar o perfil) 3 de junho de 2012 21:53:08
Andreo Jankovskij:Kaj finfine en futbalo: maĉo aŭ matĉo?Sendube matĉo. Ŝajne iuj uzas maĉon por tiu signifo, sed por eviti konfuzon pri maĉado, tre konsilidas matĉon.
Ĝis, Novatago.
russ (Mostrar o perfil) 18 de junho de 2012 11:56:01
Desit1:Sed...verdire ne estas malfacile diferenci ĝin...Eble ne malfacilas por vi, tamen plejmultaj homoj ja ŝajnas trovi ĝin malfacila kaj ne ŝajnas eĉ provi diri tiun "t" en "matĉo". Do en la praktiko homoj diras ĝin same kiel ili diras "maĉo".
Maĉo /matʃo/
Matĉo /mattʃo/
Nur oni bezonas diri dufoje tiun "t" :/ mi ne trovas ĝin malfacila.
(Similas al tio, ke malmultaj vere diras duoblan "n" en "Finnlando", kaj ili anstataŭe efektive diras "Finlando". En la realo, ekzistas kelkaj tiaj vortoj kies eldiro en la praktiko bedaŭrinde ne kongruas kun la ortografio.)
nikko (Mostrar o perfil) 18 de junho de 2012 12:05:39