前往目錄

Maĉo aŭ matĉo (en futbalo)?

貼文者: Andreo Jankovskij, 2012年5月29日

訊息: 13

語言: Esperanto

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2012年5月29日下午2:30:42

Kaj estas la vorto "maĉi" - pisti en buŝo per la dentoj: (figure) lia brako estis formaĉita de la dentumitaj radoj.

Do, maĉo povas havi du sencojn, ĉu?

Kaj finfine en futbalo: maĉo aŭ matĉo?

hebda999 (顯示個人資料) 2012年5月29日下午2:39:37

matĉo - Sportludo aŭ sporta konkurso, formale aranĝita inter du atletoj aŭ du teamoj: matĉo de bokso, de futbalo, de teniso.

Estas tre simple prononcata: mat-ĉo

Maĉo ne estas tiel bona (sed ankaŭ ĝusta), ĉar ni havas verbon maĉi, kiel vi jam nin atentigis:

maĉi (tr) Dispremi en la buŝo per la dentoj: gluti, ne maĉinte! (pp piloloj); (f) okuloj ardis, vortojn li maĉisG; maĉi la silabojn. ☞ mueli, maĉostomako; ➞ gumo.

Vi ĉiam povas uzi: ludbatalo

cxevino (顯示個人資料) 2012年5月29日下午5:23:09

Malfacilege diferenciĝas prononce "maĉo" kaj "matĉo". Oni diru plibone "futbal/tenis/basket...ludo", aŭ ŝanĝu "maĉi" al "maŝi" aŭ "mastiki".

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年5月29日下午5:37:08

cxevino:Malfacilege diferenciĝas prononce "maĉo" kaj "matĉo". Oni diru plibone "futbal/tenis/basket...ludo", aŭ ŝanĝu "maĉi" al "maŝi" aŭ "mastiki".
jes! perfekte, maŝi, sed kompatinda tiu viro kiu konas maŝinon, imagu lian korpon...
La kunteksto klarigus matĉo kaj maĉo klare, krom, estas malsamo pri la prononco: mat-ĉo...kaj ma-ĉo

PD, SPORTE (kaj aliaj aferoj) HOMOJ UZAS pupojn kiel simbolojn , ofte bestoj, sed ĝi povas esti alio, kiel oni diras esperante?, mi ne trovas ĉe Revo nek PIV, hispane estas mascota.

Desit1 (顯示個人資料) 2012年5月29日下午5:43:29

cxevino:Malfacilege diferenciĝas prononce "maĉo" kaj "matĉo". Oni diru plibone "futbal/tenis/basket...ludo", aŭ ŝanĝu "maĉi" al "maŝi" aŭ "mastiki".
Sed...verdire ne estas malfacile diferenci ĝin...

Maĉo /matʃo/
Matĉo /mattʃo/

Nur oni bezonas diri dufoje tiun "t" :/ mi ne trovas ĝin malfacila.

Aldone, se ni aldonas la finon "ludo" ni ne montras ke ili konkuras, ni nur montras ke ekzistas ludo kun la eco de "futbalo/teniso/basketo", sed tute ne temas pri konkuro.

Nun ne eblas ŝanĝi "maĉi" al "maŝi" nek al "mastiki", do, "maŝi" ne ekzistas kaj, do, ni jam havas vorton por diri tion kion vi celas, kaj "mastiki" ne temas pri agado de la dentoj aŭ moloj kiuj detruas manĝaĵoj, sed temas pri preni kaj formigi mastikon, kiu utilas por ŝtopi aŭ kunigi lignon aŭ aliajn konstru-materialojn.

cellus (顯示個人資料) 2012年6月3日下午7:02:49

Ebla solvo povas esti ke oni prenas la originan signifon de la angla vorto match por la sportludo, io simila al "renkonto". Ofte oni diras pri boksistoj ke Johnson renkontos Mohammad Ali. Aŭ la nacia ekipo de Esperantio renkontos la teamon de Idio.

Tio estas unu ebla solvo.

cxevino (顯示個人資料) 2012年6月3日下午7:27:16

fajrkapo:jes! perfekte, maŝi, sed kompatinda tiu viro kiu konas maŝinon, imagu lian korpon...
Tiu kaze temus pri maŝulino...

En la portugala oni povas uzi:

- "partida" (hispane "partido" kaj france "partie" )
- "jogo" (= ludo)
- "encontro" (=renkonto) (angle "match" kiel jam dirite)

sed la plej ofta estas "jogo" (ludo)

novatago (顯示個人資料) 2012年6月3日下午9:53:08

Andreo Jankovskij:Kaj finfine en futbalo: maĉo aŭ matĉo?
Sendube matĉo. Ŝajne iuj uzas maĉon por tiu signifo, sed por eviti konfuzon pri maĉado, tre konsilidas matĉon.

Ĝis, Novatago.

russ (顯示個人資料) 2012年6月18日上午11:56:01

Desit1:Sed...verdire ne estas malfacile diferenci ĝin...

Maĉo /matʃo/
Matĉo /mattʃo/

Nur oni bezonas diri dufoje tiun "t" :/ mi ne trovas ĝin malfacila.
Eble ne malfacilas por vi, tamen plejmultaj homoj ja ŝajnas trovi ĝin malfacila kaj ne ŝajnas eĉ provi diri tiun "t" en "matĉo". Do en la praktiko homoj diras ĝin same kiel ili diras "maĉo".

(Similas al tio, ke malmultaj vere diras duoblan "n" en "Finnlando", kaj ili anstataŭe efektive diras "Finlando". En la realo, ekzistas kelkaj tiaj vortoj kies eldiro en la praktiko bedaŭrinde ne kongruas kun la ortografio.)

nikko (顯示個人資料) 2012年6月18日下午12:05:39

La nura solvo estas bone lerni lingvon kaj praktiki ĝin, anstataŭ proponi korektojn.

回到上端