본문으로

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

글쓴이: fajrkapo, 2012년 5월 31일

글: 60

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2012년 6월 1일 오후 2:43:03

zan:Al mi plaĉas esperante kreitaj vortoj, kiel simbolulo, ĵonglistino, kuraĝigistino. En la japana lingvo "mascot" estas "maskotto". Do mi facile komprenas "maskoto"n sed preferas "simbolulo"n.
"Maskoto" certe estus facile komprenebla inter eŭroplingvanoj kaj se eĉ japanoj komprenas ĝin, eble oni povus ja pravigi uzadon de tiu vorto. Interese, ĉu ankaŭ aliaj ne-eŭroplingvanoj komprenus ĝin?

En certaj kuntekstoj, eble 'simbolulo' estas bona varianto, sed mi ne certas, ĉu ĝi sufiĉe bone esprimas la signifon, ke ĝi alportas bonŝancon?

La rusa vikipedio donas la tradukon 'Персонаж-талисман', kiu povas esti tradukita kiel 'talismanulo'.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오전 6:04:19

fajrkapo:Estas stranga al mi ĉi tiuj vorto, kalsoneto, mi ne tre komprenas ĝin, kaj ne tre ŝatas ĉar estas longa kaj ne taŭga laŭ mi.
Eble, Fajr, sed serĉu ekzemple en la libro "Kruko kaj Baniko", kaj vi vidos ke ĝi plurfoje troviĝas tie.

Vidu ankaŭ, se vi volas, Vikipedio(n) aŭ http://www.significadode.org/esperanto/kalsoneto.h...

Amike.

zan (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오전 7:43:32

Chainy:"Maskoto" certe estus facile komprenebla inter eŭroplingvanoj kaj se eĉ japanoj komprenas ĝin, eble oni povus ja pravigi uzadon de tiu vorto. Interese, ĉu ankaŭ aliaj ne-eŭroplingvanoj komprenus ĝin?

En certaj kuntekstoj, eble 'simbolulo' estas bona varianto, sed mi ne certas, ĉu ĝi sufiĉe bone esprimas la signifon, ke ĝi alportas bonŝancon?

La rusa vikipedio donas la tradukon 'Персонаж-талисман', kiu povas esti tradukita kiel 'talismanulo'.
Tio estas interesa. Male la japana "masukotto" ne havas magian kapablon. Ĝi estas uzata nur kiel simbolo por sporta teamo, ia evento aŭ similaj. Eĉ se iu popolo uzas aspekte saman vorton kiel alia, iliaj nevideblaj signifoj estas ne tute samaj.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오전 10:11:08

zan: Tio estas interesa. Male la japana "masukotto" ne havas magian kapablon. Ĝi estas uzata nur kiel simbolo por sporta teamo, ia evento aŭ similaj. Eĉ se iu popolo uzas aspekte saman vorton kiel alia, iliaj nevideblaj signifoj estas ne tute samaj.
Ankaŭ ne hispane "mascota" havas magian kapablon, estas nur reprezentaĵo pri iu grava afero, kiel Olimpiado. Eĉ en Hispanio, oni uzas mascota-n por hejmbesto, fakte estas "tienda de mascotas", hejmbestvendejo.

Hieraŭ mi serĉis la signifon pri iu kiu faras ion unufoje kaj kreas daŭradon pri tiu afero, hispane estas PIONERO, kiel esperante?, mi ne trovas neniel-nenie, ĉu eble unueca-unueco?

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오전 10:48:52

fajrkapo:Hieraŭ mi serĉis la signifon pri iu kiu faras ion unufoje kaj kreas daŭradon pri tiu afero, hispane estas PIONERO, kiel esperante?, mi ne trovas neniel-nenie
Oni trovas "pioniro" en Revo, Vivo, Gugla tradukilo, PIV, ktp...
Revo ankaŭ proponas "iniciatinto" kaj "iniciatoro.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오전 11:09:14

HaleBopp: Oni trovas "pioniro" en Revo, Vivo, Gugla tradukilo, PIV, ktp...
Revo ankaŭ proponas "iniciatinto" kaj "iniciatoro.
Jes, nun mi scias, dankon. Tamen, mi metis PioNEr-, serĉado hispane, kaj mi ne trovis nenie...do, mi supozis ke ne estis vorto, poste temis pri PionIro...:[

Ĉu vi scias ĉu eblas "suba bato", aŭ subbato, aŭ sube bato, por esprimi kiam oni diras ion maltaŭga kaj/aŭ malĝentila pri iu aŭ io?, hispane estas golpe bajo.

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 6월 2일 오후 2:02:22

fajrkapo:Ĉu vi scias ĉu eblas "suba bato", aŭ subbato, aŭ sube bato, por esprimi kiam oni diras ion maltaŭga kaj/aŭ malĝentila pri iu aŭ io?, hispane estas golpe bajo.
Ankaŭ en la franca oni diras "coup bas", sed mi ne scias ĉu oni dirus "suba bato" aŭ "malalta bato" esperante. Eble sinonimo kongruus : perfido, mallojalaĵo, friponaĵo...

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 9일 오후 12:53:28

Mi havas alian malserĉeblaĵon, FOGUEAR-FOGUEO, kio signifas tiajn kuglojn kiujn ne estas vere por pafi, sed kun malmulte da pulvo. Kutime uzata por timigi aŭ aliaj aferoj, sed ne vere pafi.
Dankon. Hispane estas "bala de fogueo".

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 6월 9일 오후 5:44:45

Forigite

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 9일 오후 6:11:31

Hyperboreus: Eble "trompkugloj"?
Jes, tio povus esti taŭga. Hispane nomiĝas pli malpli fajrumi, speco de verbo ekde fajro (fuego: foguear), ĉar ĝi ne estas vera fajro kiel kugla fajro.
Se fajri estas verbo, ankaŭ oni povus formi alian verbon krom fajrumi, ekde la sufikso -oid,(ojd), sed mi ne scias ĉu eblus, ĉar estas ne oficiala, laŭ PMEG, do fajrojdi-fajroidi, kaj fajroida kugloj, aŭ kuglojdo-kugloido, kiel simila, preskaŭ, sed ne tute sama...

Dankon Hiperboreus ]

다시 위로