본문으로

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

글쓴이: fajrkapo, 2012년 5월 31일

글: 60

언어: Esperanto

cellus (프로필 보기) 2012년 6월 10일 오전 10:14:11

fajrkapo: Eble "trompkugloj"?
[/quote]Ankaŭ malakra municio povus funkcii.

cellus (프로필 보기) 2012년 6월 10일 오전 10:19:35

La deksesa regulo, ke oni rajtas preni novan vorton se ĝi estas internacie konata, estas uzebla. Oni serĉu en la ĉefaj fontlingvoj de esperanto kiuj laŭ mia kopreno estas la angla, franca, germana, latina, pola kaj rusa.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 10일 오전 10:49:41

cellus:La deksesa regulo, ke oni rajtas preni novan vorton se ĝi estas internacie konata, estas uzebla. Oni serĉu en la ĉefaj fontlingvoj de esperanto kiuj laŭ mia kopreno estas la angla, franca, germana, latina, pola kaj rusa.
Nu, dankon Cellus, sed ne mi skribis "eble trompkugloj", sed Hiperboreus.
Aliflanke mi ne kredas ke la romianoj povus iel pafi...), devus ni serĉi inter aliaj lingvoj, nu, la ĉinanoj inventis la pulvon...

sudanglo (프로필 보기) 2012년 6월 10일 오전 11:34:09

Ĉu la diskuto estas pri blankaj kartoĉoj tiuj sen pafaĵo

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 16일 오후 9:18:29

sudanglo:Ĉu la diskuto estas pri blankaj kartoĉoj tiuj sen pafaĵo
Mi ne scias kio estas tio Sudanglo, eble jes ni parolas pri la sama afero...

Mi estas serĉante la vorton jacuzzi, sed mi ne scias ĉu estas esperantigita kiel jakuzo, ĵakuzo, aŭ eble neniel, nu, mi ne trovas ĝin en PIV.
Se ne, kiel oni esprimus tion esperante?
Ĉu iu scias pri tio ĉi?

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 17일 오후 7:28:54

Mi havas alian malserĉeblaĵon, sexy, en la angla, hispana, ktp. Ne eblas seksa, ĉar ĝi ne estas sama ol seksi, eble sensualisma aŭ erotika, sed ili aspektas strangaj al mi.
Alia estas unisex, ekzemple unisex haristejo (haristejo??), por viroj kaj inoj. Unuseksa ne taŭgus ĉar ĝi signifus alion. Eble ambaŭseksa haristejo.

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 6월 18일 오전 12:16:15

Mi dirus...
jacuzzi = ĵakuzo, kirlbano
sexy = amorveka
unisex = gea

Ĉu vi intencas renkonti amorvekan esperantistinon en gea ĵakuzo?

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 18일 오전 8:10:07

HaleBopp:Mi dirus...
jacuzzi = ĵakuzo, kirlbano
sexy = amorveka
unisex = gea

Ĉu vi intencas renkonti amorvekan esperantistinon en gea ĵakuzo?
Haha
Mi tre ŝatas gea, sed mi preferus erotikan ol amorvekan. ĉu simple amora aŭ erota eblus?
Ĵakuzon ne estas en PIV; do, ĉu ĝi estus rajta?
Kirlbano bonas, sed eble kirlobano pli facila.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 18일 오후 4:39:47

fajrkapo:
Kirlbano bonas, sed eble kirlobano pli facila.
...skribis faJRKapo. ridulo.gif lango.gif

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 19일 오후 8:59:17

darkweasel:
...skribis faJRKapo. ridulo.gif lango.gif
Ĉu vi vere trovas fajrkapo-n komplika? Estas kiel fairkapo, aŭ fajr´kapo.. estus estite pli bone nomiĝi Pako, aŭ Pepe-Pepo ridulo.gif
Ps: aŭ Pakopepo, ĝi estas tre amuza esperante

다시 위로