Späť na obsah

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

od fajrkapo, 31. mája 2012

Príspevky: 60

Jazyk: Esperanto

fajrkapo (Zobraziť profil) 27. júla 2012 12:13:21

Nu, tranrulita premio estus eblo, sed ankaŭ estus trafe akumula premio, aŭ simple akumulo. Estas pli esperante ol tiu.

sudanglo (Zobraziť profil) 28. júla 2012 10:29:05

Jes, ankaŭ mi emas pensi ke 'estas akumula semajno' (it's a rollover this week) konformas al la laŭlitera spirito de la lingvo.

fajrkapo (Zobraziť profil) 2. augusta 2012 15:13:24

Iu scias kiel nomiĝas la skeleto de la sepio, tre inteligenta molusko simila al la kalmaro kaj la polpo? Ĉu bonus simple sepiosto?
Ĝi kutime estas uzata por nutri birdojn kaj testudojn.
Hispane nomiĝas jibia aŭ jibion, Ĥibia-Ĥibion´, jibia ankaŭ estas alia "kappiedokuzo". Kappiedo? estas en la hispana cefalópodo, el la greka, kapo kaj piedo. Cephalopoda estas la scienca nomo, (vikipedion). Mi ne scias ĉu Esperante estas cefalopodo aŭ simila.

PS Jes cefalopodo, mi vidis nun.

fajrkapo (Zobraziť profil) 4. augusta 2012 14:45:32

ĉu oni diras en aliaj lingvoj blankganta ŝtelisto por esprimi tiujn kostajn ŝtelojn fare de homoj kiuj aspektas esti altklase?
Hispane ladrón de guante blanco, Ŝtelisto de blanka ganto, ĉu sencus tiel esperante?

fajrkapo (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 9:07:48

Ankaŭ mi ne trovas la vorton hispane "rebelde", kiu estas tiu ulo kiu kontraŭstaras ĉion, aŭ kiu rezistas ĉion. ekzemple la filmo de James Dean: "x sen kaŭzo"

Chainy (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 10:07:52

fajrkapo:Ankaŭ mi ne trovas la vorton hispane "rebelde", kiu estas tiu ulo kiu kontraŭstaras ĉion, aŭ kiu rezistas ĉion. ekzemple la filmo de James Dean: "x sen kaŭzo"
ribel/i.

"Ribelulo sen idealo" = "Rebel without a cause"

Mi prenis tiun tradukon el la ruslingva Vikipedio ("Бунтарь без идеала), ĉar ĝi, laŭ mi, plej bone reprezentas la celatan signifon de la anglalingva titolo de tiu filmo. En la angla, 'cause' ĉi-teme havas jenan signifon:
Principo, celo aŭ movado, kiujn, pro profunda sinengaĝo, oni pretas defendi aŭ subteni. (A principle, aim or movement that, because of a deep commitment, one is prepared to defend or advocate.)
- Mi rimarkas ke en la hispana oni tradukis la film-titolon 'Rebelde sin causa'. Ĉu tiu vere havas la saman signifon kiel la anglalingva titolo?

fajrkapo (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 10:46:54

Chainy:

Jes, rebelde sin causa: cause, signifas ankaŭ tion: kialo, motivo. Ribelulo sen idealo estas bone, sed ĉu ne povus esti ankaŭ sen kaŭzo? kaŭzo ankaŭ signifas kialon, motivon.
Dankon.

sudanglo (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 10:52:25

Nu, 'Rebel without cause' estas ambigua en la angla pro la diversaj signifoj de 'cause' (ĉu political cause, ĉu kialo/kaŭzo). Mi emus al Ribelulo Sen-motiva pli ol la politika/movada interpreto, kvankam mi neniam vidis la filmo.

Chainy (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 10:59:59

fajrkapo:Jes, rebelde sin causa: cause, signifas ankaŭ tion: kialo, motivo. Ribelulo sen idealo estas bone, sed ĉu ne povus esti ankaŭ sen kaŭzo? kaŭzo ankaŭ signifas kialon, motivon.
Dankon.
Relegu la difinon de la anglalingva 'cause'. Temas pri manko de strebado al iu estonta celo, ne pri la pasintaj kaŭzoj aŭ motivoj. Ribelo sen idealo supozeble ja havas motivojn/kaŭzojn por lia sinteno/konduto.

Jen unu el la difinoj de 'idealo' (vortaro.net):
2. Tio, kion oni rigardis la plej nobla celo, k al kio oni strebas

fajrkapo (Zobraziť profil) 5. augusta 2012 11:00:25

sudanglo:Nu, 'Rebel without cause' estas ambigua en la angla pro la diversaj signifoj de 'cause' (ĉu political cause, ĉu kialo/kaŭzo). Mi emus al Ribelulo Sen-motiva pli ol la politika/movada interpreto, kvankam mi neniam vidis la filmo.
Eble la signifon kiun ili volis doni esti "Rebel without a reason, au reasonless rebel, aŭ io tiel...sed ili anstataŭigis reason per cause.

Nahor