Al la enhavo

Ĉu "sia" aŭ "ŝia"?

de antoniomoya, 2012-junio-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:08:51

Karaj geforumanoj, mi havas dubon: Hieraŭ, legante lernolibron "Lasu min paroli plu", mi trovis frazon similan al tiu ĉi: "Ni ĵus eksciis ke li decidis fariĝi SIA edzo".

SIA?

Mi kredis ke oni devus diri "ŜIA edzo"...

Ĉu temas pri preseja eraro, aŭ estas mi kiu eraras? Bonvolu helpi min.

Antaŭdankon.
Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:20:04

antoniomoya:
Mi kredis ke oni devus diri "ŜIA edzo"...
Kaj vi kredas prave.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-junio-01 13:48:51

La eraro, aŭ mistajpo, troviĝas kvar liniojn antaŭ la fino.
http://ikurso.esperanto-jeunes.org/fr/gerda/lasu17...

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-junio-02 05:22:36

Dankon al Dark kaj al Tjeri.
Kvar okuloj ĉiam vidas pli bone ol du (hispana diraĵo) ridulo.gif

Amikege.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-junio-02 05:37:17

Eble tio estas truko de instruisto: Trovu la eraron en tiu teksto... ridulo.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-junio-02 06:09:08

Tjeri:Eble tio estas truko de instruisto: Trovu la eraron en tiu teksto... ridulo.gif
Jes, Piron jam faris tion en "Gerda malaperis". ridulo.gif

Amike.

Reen al la supro