去目錄頁

Ĉu "sia" aŭ "ŝia"?

antoniomoya, 2012年6月1日

讯息: 6

语言: Esperanto

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月1日上午10:08:51

Karaj geforumanoj, mi havas dubon: Hieraŭ, legante lernolibron "Lasu min paroli plu", mi trovis frazon similan al tiu ĉi: "Ni ĵus eksciis ke li decidis fariĝi SIA edzo".

SIA?

Mi kredis ke oni devus diri "ŜIA edzo"...

Ĉu temas pri preseja eraro, aŭ estas mi kiu eraras? Bonvolu helpi min.

Antaŭdankon.
Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年6月1日上午10:20:04

antoniomoya:
Mi kredis ke oni devus diri "ŜIA edzo"...
Kaj vi kredas prave.

Tjeri (显示个人资料) 2012年6月1日下午1:48:51

La eraro, aŭ mistajpo, troviĝas kvar liniojn antaŭ la fino.
http://ikurso.esperanto-jeunes.org/fr/gerda/lasu17...

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月2日上午5:22:36

Dankon al Dark kaj al Tjeri.
Kvar okuloj ĉiam vidas pli bone ol du (hispana diraĵo) ridulo.gif

Amikege.

Tjeri (显示个人资料) 2012年6月2日上午5:37:17

Eble tio estas truko de instruisto: Trovu la eraron en tiu teksto... ridulo.gif

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月2日上午6:09:08

Tjeri:Eble tio estas truko de instruisto: Trovu la eraron en tiu teksto... ridulo.gif
Jes, Piron jam faris tion en "Gerda malaperis". ridulo.gif

Amike.

回到上端