Přejít k obsahu

Kiaj eksterlandaj lingvoj estas la pli instruataj en via lando?

od uživatele morico ze dne 1. června 2012

Příspěvky: 38

Jazyk: Esperanto

cxevino (Ukázat profil) 1. června 2012 20:57:55

darkweasel:
cxevino:Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...
Kaj bonŝance vi ne decidas tion, ĉar tiam mi verŝajne neniam lernintus la francan aŭ la hispanan.
Despli bone!
Ĉu vi povus esti lerninta ankaŭ la rusan, la portugalan, la bretonan, esperanton... ?

klnptrs78 (Ukázat profil) 1. června 2012 21:21:33

cxevino:
darkweasel:
cxevino:Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...
Kaj bonŝance vi ne decidas tion, ĉar tiam mi verŝajne neniam lernintus la francan aŭ la hispanan.
Despli bone!
Ĉu vi povus esti lerninta ankaŭ la rusan, la portugalan, la bretonan, esperanton... ?
Mi nun ne havas monero ke mi povas uzi do mi ne povas iri al aliaj partoj. Mi ŝatas lerni
en lernu.net kaj mi esperas ke estos bona kun tempo. Mi esperas plu laboro kaj mi
esperas havi plu monero. Tiuokaze mi povos iri al aliaj landoj, sed mi ne ŝatas iri do
no estas aĵoj ke mi bezonas fari. Do mi trovas aĵoj ke me bezonas fari kun esperanto
en aliaj partoj kaj mi povos iri, mi iros.

darkweasel (Ukázat profil) 1. června 2012 21:26:43

cxevino:
darkweasel:
cxevino:Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...
Kaj bonŝance vi ne decidas tion, ĉar tiam mi verŝajne neniam lernintus la francan aŭ la hispanan.
Despli bone!
Ĉu vi povus esti lerninta ankaŭ la rusan, la portugalan, la bretonan, esperanton... ?
Mi ne certas, ĉu mi komprenas bone tiun ĉi frazon. Se tiuj lingvoj estus instruataj en mia lernejo, mi ja lernus ilin.

Esperanto estas la sola lingvo, kiun mi instruis al mi mem. Eble mi baldaŭ ekprovos instrui al mi mem la italan (kiu estas evidente la plej bela lingvo de la mondo).

robbkvasnak (Ukázat profil) 1. června 2012 22:17:32

Chainy, mi uzas "kiu" por personoj kaj "kio" por aĵoj. Mi ne miskomprenis la studentojn mem sed iliajn verkaĵojn. Mi eble estas puristo. La baza kurso de Esperanto ne malpermesas tion.

Chainy (Ukázat profil) 1. června 2012 22:59:27

@robbkvasnak: jen interesa PMEG-a klarigo pri Rilata kiu

antoniomoya (Ukázat profil) 2. června 2012 5:38:36

darkweasel:Esperanto estas la sola lingvo, kiun mi instruis al mi mem.
Eble mi baldaŭ ekprovos instrui al mi mem la italan (kiu estas evidente
la plej bela lingvo de la mondo).
Mmm... mi ŝatas legi tion. Ĉar mi komencis labori kiam mi estis nur dekkvarjara, mi neniam povis lerni fremdan lingvon en lernejo. Mi do aĉetis kurson, kaj memlernis la francan. Poste la anglan (per Assimil). Kaj nun, dank' al interreto, Esperanton.

Mi ĉiam pensis ke la franca estas la plej muzika lingvo! ridulo.gif

Amike.

maratonisto (Ukázat profil) 2. června 2012 7:05:31

Chainy:
robbkvasnak:...verkaĵojn de studentoj kiojn mi ofte ne komprenas.
Ĉu vi intence misuzas 'kiojn' anstataŭ 'kiUjn' aŭ ĉu tio estas neintenca fuŝo simila al tiu de viaj studentoj rilate duel/dual?
Ni ne estas elitistoj kaj ne postulas ekzaktan literumadon ridulo.gif.

robbkvasnak (Ukázat profil) 2. června 2012 8:43:37

maratonisto:
Chainy:
robbkvasnak:...verkaĵojn de studentoj kiojn mi ofte ne komprenas.
Ĉu vi intence misuzas 'kiojn' anstataŭ 'kiUjn' aŭ ĉu tio estas neintenca fuŝo simila al tiu de viaj studentoj rilate duel/dual?
Ni ne estas elitistoj kaj ne postulas ekzaktan literumadon ridulo.gif.
Sed en la frazo ... verkaĵojn de studentoj kiujn mi ofte ne komprenas - oni ne scias ĉu mi ne komprenas la studentojn aŭ la verkaĵojn. Se mi uzas "kiojn" la leganto tuj scias ke temas pri la verkaĵoj kaj ne pri la studentoj. Mi ofte komprenas la studentoj kiam ni interparolas sed kiam ili verkas ion, tion mi ne komprenas. Eble tio venas el la fakto ke mi ne nur parolas eŭropajn lingvojn kaj tial havas tian ideon.

darkweasel (Ukázat profil) 2. června 2012 9:15:44

robbkvasnak:Se mi uzas "kiojn" la leganto tuj scias
ke vi uzas fuŝan gramatikon.

cellus (Ukázat profil) 4. června 2012 16:53:26

La studentoj skribis verkojn, kiujn vi ne komprenis. Neniu povas kredi ke estis la studentoj, kiujn vi ne komprenis, ĉar tiam vi ne skribus ke ili skribis verkojn.

Cetere pri la malbona literumado de studentoj, amiko mia, kiu ne estas svedo, plendis pri tio ke la instruisto de lia filo ne korektis la literumerarojn kiujn faris la filo en la sveda lingvo, sed pri la angla literumado la instruisto estis tre severa, ĉio devis esti korrekte literumita!

Dum unu jaro mi sekvis diskutliston kies partoprenantoj ĉefe estis usonanoj, kajj tio estis tre interesa, ne malpli el lingva vidpunkto, ĉar multaj skribantoj faris erarojn en literumado kiuj indikis kiamaniere ili parolis. Mia sperto estas ke eksterlandanoj ofte lernas literumi fremdan lingvon pli bone ol multaj denaskaj parolantoj.

Zpět na začátek