Al la enhavo

Kiaj eksterlandaj lingvoj estas la pli instruataj en via lando?

de morico, 2012-junio-01

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:20:41

Argumento kontraŭ la instruado de esperanto en la lernejoj estas ke ĝi ne estas nacia lingvo.
Sed en mia lando(Francio) la lingvoj la pli instruataj estas unue la angla (99% de la liceanoj) kaj poste la hispana, la germana, la rusa, la araba, la ĉina, la italia, la portugala... Ĉiuj liceanoj lernas du internaciajn lingvojn rekonitajn de la U.N.O.(6 kun la franca) aŭ la anglan plus unu plurnacian lingvon de proksimaj landoj(germana, portugala, italia). Do la instruataj lingvoj estas preskaŭ ĉiam la internaciaj lingvoj laŭ la U.N.O. aŭ la plurnaciaj.
Kial tiam ne instrui la I.L. la pli facilan, la pli neŭtran, la pli rapidan en ĝia progresado kaj pedagogie la pli efikan por lerni poste aliajn lingvojn (Esperanto)?

hebda999 (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:35:51

la instruado de la angla lingvo kostas multajn miliardojn da dolaroj, kiujn ni povos uzi pli saĝe.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:38:03

Kiom da horoj de instruado de la angla ekde 5 jaroj ĝis 18 en via lando?

En Hispanujo, miloj kaj miloj kaj miloj da horoj. Poste, ekster-lerneje, dekoj kaj dekoj kaj dekoj da jaroj... por, finfine, ne scii kunmeti eĉ unu simplan parolan frazon en la angla. malgajo.gif

Vere malkuraĝige.

Amike.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-01 10:53:45

La angla denove, ho Dio de Enuo kaj Ripetado iru for!!!!
(Mi rimarkis ke enua Dio, kaj Dio de enuo ne estas samsignifaj, almenaŭ ĉi tio servis al mi por io...ridulo.gif)

cxevino (Montri la profilon) 2012-junio-01 11:40:01

Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...

maratonisto (Montri la profilon) 2012-junio-01 15:22:12

Ĉu iu konas oficialan statistikon pri monoj kaj horoj por instruado de fremdlingvoj en iuj ajn landoj?
La monojn eblas kalkuli proksime multiplikante la jaran buĝeton de ministerio de klerigado kun parto de semajnaj horoj. Ekzemple se oni instruas 3 horoj el 36 en semajno, la jaran buĝeton de ministerio oni bezonas dividi al 12. Se oni dividas la klason por fremda lingvo en du duonoj, oni bezonas dividi al 6.
Ankaŭ la horojn estas facila kalkuli. Ĉe 3 horoj ĉiusemajne tio estas proksime 96 horoj en jaro.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-01 15:39:09

cxevino:Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...
Kaj bonŝance vi ne decidas tion, ĉar tiam mi verŝajne neniam lernintus la francan aŭ la hispanan.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-junio-01 15:53:05

Kiam mi lernis en lernejo:
El tria klaso al sesa klaso A1 lingvo (kutime estas la angla sed ĉe mi estis la germana) estas du horoj en semajno/76horoj en jaro. El sepa ĝis naŭa klaso estas tri horoj en semajno/114 horoj en jaro.
A2 lingvo(nur kelkaj havas tiun A2 lingvon, ĉe mi tiu estis la angla) el kvara aŭ kvina klaso al naŭa klaso estas du horoj en semajno/76 horoj en jaro.
B lingvo estas la sveda por lernantoj kiuj parolas finnan kaj la finna por lernanatoj kiuj parolas svedan. Lernantoj havas B lingvon du horoj en semajno/76horoj en la jaro.
C lingvo el oka ĝis naŭa klaso estas du horoj en semajno/76horoj en la jaro. C lingvo povas kutime estas franca aŭ germana. En kelkaj lernejoj ankaŭ la rusa.

En gimnazio, kiu estas tri jaraj, estas kursoj. Tute en gimnazio estas min. 75kursoj. Unu kurso estas ĉirkaŭ 30horoj. En la A lingvo estas 6-9 kursoj/180-270horoj antaŭ la fina ekzameno, B lingvo havas 5-8 kursoj/150-240. C lingvo havas ankaŭ 6-9 kursoj/180-270horoj.

A lingvo havas en bazlernejo 646horoj kaj en gimanzio 180-270horoj =826-916
B lingvo havas en bazlernejo 228horoj kaj en gimnazio 150-240horoj =378-468
C lingvo havas en bazlernejo 228horoj kaj en gimnazio 180-270horoj =408-498
Sed oni povas komenci tiun C lingvon en gimnazio ankaŭ.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-junio-01 18:06:21

Mi voĉdonis por 1000 ĝis 2000 horoj por lernejoj en Usono. Mi estis instruisto de infanĝardeno ĝis la plej alta grado de publikaj lernejoj en Usono. Usonaj studentoj devas lerni literumadon kaj vortprovizon dum multaj, multaj horoj. Oni donas al ili “spelling bees” (konkursoj de literumado) ĝis la lasta jaro de la lernejo. Mi verkis mian doktorverkon en la angla sed mi devas konfesi ke eĉ mi ofte devas serĉi la korektan literumadon de vorto en la angla en vortaro!!! Kaj nun mi instruas ekde 2004 ĉe universitato kaj devas sufere legi verkaĵojn de studentoj kiojn mi ofte ne komprenas. Mi ne estas elitisto kiu postulas ekzaktan literumadon. Ĉi-semestre ni studas diversajn kursojn por akiri fremdlingvojn. Multaj studentoj skribas “duel language classes” anstataŭ “dual language classes” (duellingvaj kursoj” anstataŭ “dulingvaj kursoj”) Mi ne forprenas punktojn por tio sed tio estas pruvo pri la malfacileco de la angla.
Krom tio, neniam Esperanto armeo invadis alian landon por devigi al la konkeritoj parole Esperanton kaj krom tio eĉ se Esperanto estus la plej disvastigata lingvo de la mondo, mi ne kredas ke la denaskaj elitistoj (la fama 1%) de Wall Street kaj The City uzus Esperanton.

Chainy (Montri la profilon) 2012-junio-01 20:14:01

robbkvasnak:...verkaĵojn de studentoj kiojn mi ofte ne komprenas.
Ĉu vi intence misuzas 'kiojn' anstataŭ 'kiUjn' aŭ ĉu tio estas neintenca fuŝo simila al tiu de viaj studentoj rilate duel/dual?

Reen al la supro