Kiaj eksterlandaj lingvoj estas la pli instruataj en via lando?
morico, 2012 m. birželis 1 d.
Žinutės: 38
Kalba: Esperanto
morico (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 10:20:41
Sed en mia lando(Francio) la lingvoj la pli instruataj estas unue la angla (99% de la liceanoj) kaj poste la hispana, la germana, la rusa, la araba, la ĉina, la italia, la portugala... Ĉiuj liceanoj lernas du internaciajn lingvojn rekonitajn de la U.N.O.(6 kun la franca) aŭ la anglan plus unu plurnacian lingvon de proksimaj landoj(germana, portugala, italia). Do la instruataj lingvoj estas preskaŭ ĉiam la internaciaj lingvoj laŭ la U.N.O. aŭ la plurnaciaj.
Kial tiam ne instrui la I.L. la pli facilan, la pli neŭtran, la pli rapidan en ĝia progresado kaj pedagogie la pli efikan por lerni poste aliajn lingvojn (Esperanto)?
hebda999 (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 10:35:51
antoniomoya (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 10:38:03
En Hispanujo, miloj kaj miloj kaj miloj da horoj. Poste, ekster-lerneje, dekoj kaj dekoj kaj dekoj da jaroj... por, finfine, ne scii kunmeti eĉ unu simplan parolan frazon en la angla.
Vere malkuraĝige.
Amike.
fajrkapo (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 10:53:45
(Mi rimarkis ke enua Dio, kaj Dio de enuo ne estas samsignifaj, almenaŭ ĉi tio servis al mi por io...)
cxevino (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 11:40:01
maratonisto (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 15:22:12
La monojn eblas kalkuli proksime multiplikante la jaran buĝeton de ministerio de klerigado kun parto de semajnaj horoj. Ekzemple se oni instruas 3 horoj el 36 en semajno, la jaran buĝeton de ministerio oni bezonas dividi al 12. Se oni dividas la klason por fremda lingvo en du duonoj, oni bezonas dividi al 6.
Ankaŭ la horojn estas facila kalkuli. Ĉe 3 horoj ĉiusemajne tio estas proksime 96 horoj en jaro.
darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 15:39:09
cxevino:Mi ne favoras lernadon (altrudon!) de fremdaj lingvoj aŭ de esperanto en lernejoj. Oni uzu nur la lokajn lingvojn (naciajn/regionajn). Kiu deziras aliajn lingvojn eklerni, tiu tion faru per propraj rimedoj, prefere per vojaĝoj kaj restadoj, aŭ eĉ per la reto...Kaj bonŝance vi ne decidas tion, ĉar tiam mi verŝajne neniam lernintus la francan aŭ la hispanan.
Tumppi1991 (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 15:53:05
El tria klaso al sesa klaso A1 lingvo (kutime estas la angla sed ĉe mi estis la germana) estas du horoj en semajno/76horoj en jaro. El sepa ĝis naŭa klaso estas tri horoj en semajno/114 horoj en jaro.
A2 lingvo(nur kelkaj havas tiun A2 lingvon, ĉe mi tiu estis la angla) el kvara aŭ kvina klaso al naŭa klaso estas du horoj en semajno/76 horoj en jaro.
B lingvo estas la sveda por lernantoj kiuj parolas finnan kaj la finna por lernanatoj kiuj parolas svedan. Lernantoj havas B lingvon du horoj en semajno/76horoj en la jaro.
C lingvo el oka ĝis naŭa klaso estas du horoj en semajno/76horoj en la jaro. C lingvo povas kutime estas franca aŭ germana. En kelkaj lernejoj ankaŭ la rusa.
En gimnazio, kiu estas tri jaraj, estas kursoj. Tute en gimnazio estas min. 75kursoj. Unu kurso estas ĉirkaŭ 30horoj. En la A lingvo estas 6-9 kursoj/180-270horoj antaŭ la fina ekzameno, B lingvo havas 5-8 kursoj/150-240. C lingvo havas ankaŭ 6-9 kursoj/180-270horoj.
A lingvo havas en bazlernejo 646horoj kaj en gimanzio 180-270horoj =826-916
B lingvo havas en bazlernejo 228horoj kaj en gimnazio 150-240horoj =378-468
C lingvo havas en bazlernejo 228horoj kaj en gimnazio 180-270horoj =408-498
Sed oni povas komenci tiun C lingvon en gimnazio ankaŭ.
robbkvasnak (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 18:06:21
Krom tio, neniam Esperanto armeo invadis alian landon por devigi al la konkeritoj parole Esperanton kaj krom tio eĉ se Esperanto estus la plej disvastigata lingvo de la mondo, mi ne kredas ke la denaskaj elitistoj (la fama 1%) de Wall Street kaj The City uzus Esperanton.
Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. birželis 1 d. 20:14:01
robbkvasnak:...verkaĵojn de studentoj kiojn mi ofte ne komprenas.Ĉu vi intence misuzas 'kiojn' anstataŭ 'kiUjn' aŭ ĉu tio estas neintenca fuŝo simila al tiu de viaj studentoj rilate duel/dual?