![](/upload/photos/100_100/09/098d28ac84aa3a7a92b621898901d52d_1717081633.jpg)
La plej bonaj amikoj de Esperanto estas tiuj kiuj volas uzi la anglan
di robbkvasnak, 02 giugno 2012
Messaggi: 54
Lingua: Esperanto
robbkvasnak (Mostra il profilo) 03 giugno 2012 14:33:02
nu mi komprenas la duan frazon nur mi neniam portus tian ĉemizon en Usono aŭ iun ajn toĉemizon kun la vorto "fuck"
darkweasel (Mostra il profilo) 03 giugno 2012 15:11:18
robbkvasnak:Tio montras nur, ke fremdlingvaj fivortoj malpli efikas ol propralingvaj.
nu mi komprenas la duan frazon nur mi neniam portus tian ĉemizon en Usono aŭ iun ajn toĉemizon kun la vorto "fuck"
jan aleksan (Mostra il profilo) 03 giugno 2012 17:00:10
cellus (Mostra il profilo) 03 giugno 2012 18:40:37
1. Fari erarojn kiam oni skribas ŝildojn en fremda lingvo estas tre facile. Antaŭ multegaj jaroj mi vidis en kampadejo apud Vieno svedan ŝildon kiu klarigis ke Motorŝipoj ne estas permesitaj enveturi pust la 22=a horo! Kompreneble la tradukisto ne pensis pri la fakto ke germana Fahrzeug povas signifi kaj motorveturilo kaj ŝipo, ĉu ne, germanlingvanoj? En la sveda lingvo oni uzas diversajn vortojn.
Same mi vidis en iu pramŝipo svedan ŝildon kiu intencis informi ke oni ne uzu malfermitan fajron sur la ferdeko, sed la sveda admono estis ke oni ne pafu, ne malfermu fajron! Kiel en la supra kazo, demandu abutoĥtonon, se vi ne estas certa!
2. Same kiel la latina kaj greka jam vivas siajn proprajn vivojn en niaj lingvoj, kun mikrofono, monopolo, biblioteko, aŭskultilo, ankaŭ la angla ekvivis sian propran vivon. En germanio oni nomas la poŝtelefonon Handy. En Berlino lastatempe mi vidis ŝildon pri Handykarten kaj erare unue legis "Handykapkarten" kaj miris ke oni uzas y kaj ne i, ĝis mi komprenis. Kaj "No problem" estas io kion vi diras en amaso da eŭropaj lingvoj.
Eble ni jam ekhavas Kontinentan anglan lingvon, kiun la kontinentaj eŭropanoj komprenas. Ili uzas tiu vortojn kiujn ili disponas kaj esperas ke la interparolanto komprenos.
Kiam mi estis en Londono antaŭ multaj jaroj, mi vidis ke oni uzis la esprimon Quiery (ort) anstataŭ la internacie komprenebla Information! Same oni havis Way out anstataŭ Exit kion oni vidas en aliaj lokoj.
Eble neniam en la historio tiom da homoj vojaĝis kaj devis uzi aliajn lingvojn. Tiel longe kiel la angla lingvo estas bone konata, estas bone ke oni havas ŝildojn en ĝi. Ĝenerale oni komprenas, kaj mi havas la avantaĝon ke mi ne estas denaska parolanto!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Neniu devas inventi iun Globish aŭ Basic English – la ne-anglalingvanoj jam eltrovis internacian anglan lingvon! ĝi kompreneble ne estos oficiala, estos kondamnita de ĉiuj same kiel ĉiuj popolaj kreolaj dialektoj ĉiam estis, sed ĝi estas viva kaj baraktas!
robbkvasnak (Mostra il profilo) 03 giugno 2012 21:52:27
En vitrino de domvendistoj me vidis ŝildon: Leben Sie das Grand Life!" Kio estas tio?
En bakejo mi vidis ŝildon "bagels and more!" sed ili ne vendis judajn panetojn, nur dolĉajn bejnetojn!
mschmitt (Mostra il profilo) 04 giugno 2012 05:37:00
Mi ne scias pri turismo, sed en aliaj kampoj la angla ondo ŝajne jam malkreskas. Antaŭ 5-10 jaroj, la fakturoj de Deutsche Telekom (T-Mobile, T-Home ktp.) estis tute nelegebla danke al amaso de ajnaj anglaj nomoj por ĉiuj elementoj de la fakturo.
hebda999 (Mostra il profilo) 04 giugno 2012 05:48:04
Se la angla estas fuŝe uzata, tiam atendu la ĉinan...
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
robbkvasnak (Mostra il profilo) 04 giugno 2012 07:13:07
Paquillo (Mostra il profilo) 04 giugno 2012 07:29:59
fajrkapo (Mostra il profilo) 04 giugno 2012 07:34:56
hebda999:Se la angla estas fuŝe uzata, tiam atendu la ĉinan...Estus lernata kiel tute Tarzana lingvo: ĉan ĉo ĉu ĉin: kio tradukita litere por ĉinano estus: mi tle paloli ĉino ]