Ku rupapuro rw'ibirimwo

La plej bonaj amikoj de Esperanto estas tiuj kiuj volas uzi la anglan

ca, kivuye

Ubutumwa 54

ururimi: Esperanto

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2012 14:33:02

Mi ĵus vidis alian amuzigan ŝildon: Don't be Maybe - Marlboro! Kaj toĉemizon: I fuck my girlfriend
nu mi komprenas la duan frazon nur mi neniam portus tian ĉemizon en Usono aŭ iun ajn toĉemizon kun la vorto "fuck"

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2012 15:11:18

robbkvasnak:
nu mi komprenas la duan frazon nur mi neniam portus tian ĉemizon en Usono aŭ iun ajn toĉemizon kun la vorto "fuck"
Tio montras nur, ke fremdlingvaj fivortoj malpli efikas ol propralingvaj.

jan aleksan (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2012 17:00:10

Nu mi miretas pri kio vi raportas, ĉar mi ne rimarkis ke ekzistas tiom da fuŝa uzo de la angla en europo (nu almenaŭ, surprizus min malpli en Francio), kompare al Germanio. Eble mi simple ne atentas pri tio.

cellus (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2012 18:40:37

El la supra diskuto mi kredas ke oni povas konkludi du aferojn>
1. Fari erarojn kiam oni skribas ŝildojn en fremda lingvo estas tre facile. Antaŭ multegaj jaroj mi vidis en kampadejo apud Vieno svedan ŝildon kiu klarigis ke Motorŝipoj ne estas permesitaj enveturi pust la 22=a horo! Kompreneble la tradukisto ne pensis pri la fakto ke germana Fahrzeug povas signifi kaj motorveturilo kaj ŝipo, ĉu ne, germanlingvanoj? En la sveda lingvo oni uzas diversajn vortojn.

Same mi vidis en iu pramŝipo svedan ŝildon kiu intencis informi ke oni ne uzu malfermitan fajron sur la ferdeko, sed la sveda admono estis ke oni ne pafu, ne malfermu fajron! Kiel en la supra kazo, demandu abutoĥtonon, se vi ne estas certa!

2. Same kiel la latina kaj greka jam vivas siajn proprajn vivojn en niaj lingvoj, kun mikrofono, monopolo, biblioteko, aŭskultilo, ankaŭ la angla ekvivis sian propran vivon. En germanio oni nomas la poŝtelefonon Handy. En Berlino lastatempe mi vidis ŝildon pri Handykarten kaj erare unue legis "Handykapkarten" kaj miris ke oni uzas y kaj ne i, ĝis mi komprenis. Kaj "No problem" estas io kion vi diras en amaso da eŭropaj lingvoj.

Eble ni jam ekhavas Kontinentan anglan lingvon, kiun la kontinentaj eŭropanoj komprenas. Ili uzas tiu vortojn kiujn ili disponas kaj esperas ke la interparolanto komprenos.

Kiam mi estis en Londono antaŭ multaj jaroj, mi vidis ke oni uzis la esprimon Quiery (ort) anstataŭ la internacie komprenebla Information! Same oni havis Way out anstataŭ Exit kion oni vidas en aliaj lokoj.

Eble neniam en la historio tiom da homoj vojaĝis kaj devis uzi aliajn lingvojn. Tiel longe kiel la angla lingvo estas bone konata, estas bone ke oni havas ŝildojn en ĝi. Ĝenerale oni komprenas, kaj mi havas la avantaĝon ke mi ne estas denaska parolanto! ridulo.gif

Neniu devas inventi iun Globish aŭ Basic English – la ne-anglalingvanoj jam eltrovis internacian anglan lingvon! ĝi kompreneble ne estos oficiala, estos kondamnita de ĉiuj same kiel ĉiuj popolaj kreolaj dialektoj ĉiam estis, sed ĝi estas viva kaj baraktas!

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2012 21:52:27

Hodiaŭ estis aparte komike. Unue mi vidis ŝildon: Good feel food! (Kio estas tio? ĉu eble avenokaĉo estas "bad feel food" - mi ne scias). Poste ni bedaŭrinde en iris kafejon kun la nomo "Coffee Fellows". Mi mendis teon kaj kiam la servistino donis al mi la tasegon da teo she angle diris: "Enjoy my size!" Mi rigardis ŝhin, ŝi estis malgranda kaj mi ne komprenis kial mi devus ĝui de sia grandeco. Post me vidis en la ena flanko de la tetaso la frazon" Enjoy my size" (Ĝuu de mia grandeco).
En vitrino de domvendistoj me vidis ŝildon: Leben Sie das Grand Life!" Kio estas tio?
En bakejo mi vidis ŝildon "bagels and more!" sed ili ne vendis judajn panetojn, nur dolĉajn bejnetojn!

mschmitt (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2012 05:37:00

Kiam mi laboris en urbocentro de Frankfurto en 1999, mi kutime tagmanĝis en restaŭracio kiu havis "Pork Cutlet Gipsy Style" sur la menuo.

Mi ne scias pri turismo, sed en aliaj kampoj la angla ondo ŝajne jam malkreskas. Antaŭ 5-10 jaroj, la fakturoj de Deutsche Telekom (T-Mobile, T-Home ktp.) estis tute nelegebla danke al amaso de ajnaj anglaj nomoj por ĉiuj elementoj de la fakturo.

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2012 05:48:04

Kie estas tiuj ĉi multaj miliardoj da dolaroj kaj jaroj de lernado se la lernintoj de la angla konas nur fuŝan lingvon? Pura malŝparemo de mono, tempo kaj mensa fortostreĉo.

Se la angla estas fuŝe uzata, tiam atendu la ĉinan... ridulo.gif

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2012 07:13:07

duile, duile!!!!

Paquillo (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2012 07:29:59

En hispanio por demandi iun ĉu li parolas angle, ofte oni diras: inglis pitinglis? Tio post multaj jaroj da studo, ĝi estas la unua demando kiun mi faras al la britoj kaj usonanoj, "inglis pitinglis?"

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2012 07:34:56

hebda999:Se la angla estas fuŝe uzata, tiam atendu la ĉinan... ridulo.gif
Estus lernata kiel tute Tarzana lingvo: ĉan ĉo ĉu ĉin: kio tradukita litere por ĉinano estus: mi tle paloli ĉino ]

Subira ku ntango