Al contingut

La plej bonaj amikoj de Esperanto estas tiuj kiuj volas uzi la anglan

de robbkvasnak, 2 de juny de 2012

Missatges: 54

Llengua: Esperanto

robbkvasnak (Mostra el perfil) 23 de juny de 2012 20.19.53

Mi televidas Deutsche Welle ĉi-tie en Usono - en la germana lingvo. Mi havas la impreson ke la germanaj raportistoj serĉas personojn kiuj parolas la anglan kiam ili faras stratajn intervjuojn - ĉar mi vidas aliaj personoj ĉirkaŭ ili kiuj ne ŝajnas kompreni. Tio lasas la impreson ke la angla lingvo estas parolata de ĉiuj - kiam tio ne certas. Aliflanke, kiam CBS intervjuas personojn en fremdaj landoj mi havas la impreson ke ili intence serĉas iun kiu parolas la lingvon de la lando por doni al la televidantoj en Usono impreson de realeco. Tiam la ĉirkaŭstarantoj ofte komentas ankaŭ. Ĝenerale oni aŭdas anglan tradukon super la intervjuantaj voĉoj.
Ni ĵus estis in Germanio dum tri semajnoj. Mia edzo ne parolas la germanan kaj ofte li demandis ion en la angla. La germanoj tre ofte miskomprenis lin. Finfine, mi devis traduki. Tiuj germanoj kredas paroli la anglan - kaj certe kelkaj inter ili fakte parolas ĝin - sed por multaj inter ili baza scio sufiĉas.

cellus (Mostra el perfil) 23 de juny de 2012 20.58.00

Kiam mi estis juna mi renkontis germanajn turistojn en Upsalo (Uppsala). Ili preskaŭ ĉiam alparolis min germane, kiam ili volis scii pri la vojo al la katedralo aŭ aliaj vidindaĵoj en la urbo. Nuntempe germanaj turistoj alparolos min angle, kaj laŭ mia kompreno en bona angla lingvo.

Rob, povas esti ke viaj spertoj estas similaj al tiuj de anglaj turistoj en turismaj lokoj. Laŭ iu raporto de la BBC kiun mi legis, la eksterlandanoj bone komunikadas en la angla lingvo, sed la saman anglan lingvon, la britoj ne komprenas!

Kiam mi instruis la svedan al plenkreskaj enmigrantoj en kelkaj kazoj okazis ke miaj studentoj interkomprteniĝis per la sveda lingvo kaj komprenis unu la alian pli bone ol mi ilin – kaj notu, kie ili uzis la svedan la tutan tempon!

Se svedo parolas kun finno en la angla, li povas por "pet dog" uzi la vorton "society dog", kio estas tute nekomprenebla al usona aŭ brita denaska parolanto, sed la finno komprenos "seurakoira" kio estas la samo en la finna lingvo!

Kaj, kiel mi ie notis, la angla lingvo komencas propran vivon en aliaj lingvoj. Vi kiu estis en Germanujo certe vidis pri la "handy" (la poŝtelefono)! Do simile kiel ni jam de jarcentoj traktas la latinan kag grekan lingvojn!

La bedaŭrinda afero por esperanto estas ke malsukcesa angla lingvo ne nepre signifos ke esperanto pli sukcesos! malgajo.gif

robbkvasnak (Mostra el perfil) 24 de juny de 2012 0.56.36

Hehehe, Celus. pri la society dog vi verŝajne pravas. Feliĉe la mondo ne nur konsistas el (nord)eŭropanoj kaj la homoj de eksaj britaj kolonioj. En Brazilo NENIU parolas la anglan. Ili ja studas ĝin dum multaj jaroj sed ĉar ili ne bezonas ĝin ili ne scipovas paroli ĝin. Ŝajne samas ĉe la ĉinoj. Mi estas profesoro kaj jam havis du ĉinajn helpistojn. Unu el ili eĉ instruis la anglan en Ĉinio - sed ni ne komprenis unu la alian kvankam mi paroletas la ĉinan. Ni bezonis e-vortaron por komuniki. Multaj hispanparolantoj ĉe ni (grandega ero de nia demografio en sudorienta Florido) ne parolas la anglan. Mi spertis tion hodiaŭ kiam mi devis preni pakaĵon el transportkompanio - feliĉe mi scipovas la hispanan.
Mi vidis ke la junuloj, kiuj ne konas la frenezajn ideojn de pasintaj Esperantistoj kaj kiuj eĉ neniam aŭdis pri E ege entuziasmas por ĝi. Laŭ mia opinio E havas certan futuron en landoj kiel Usono kaj Brazilo kie kvazaŭ neniu konas ĝin. La tekstantaj kaj tŭitantaj junuloj nur nun ekkonas ĝin. Ili ne timas novajn aferojn. Miaj studentoj lernas Esperanton kiel esploro en unu el miaj kursoj kaj ili te ŝatas ĝin. Kelkaj jam demandis al mi: "Kial neniu iam rakontis pri tio al ni?"
Dum la anglanparolantaj landoj ekonomie subiĝas, la ideo ke la angla estas la lingvo de negocado malfortiĝos. En Sudameriko multaj hispanparolantoj nun studas la portugalan, ĉar Brazilo estas ekonomia giganto kun brila futuro.
Mi ne estas "finvenkisto" - ja ĉar neniam ununura lingvo estos LA interlingvo de la mondo. Kaj mi komprenas ke la angla estas la Esperanto de la ĝermanlingvaj landoj kaj de la eksaj britaj kolonioj. Sed finfine eĉ la granda roma imperio kaj la ĉina imperio velkis. La franca kiel interlingvo ne plu funkcias. Mi ne estas cigano kun magika pilko kaj mi ne povas antaŭdiri la futuron - sed eĉ la Britsh Council ne povas fari tion, kvankam oni tie volus.

cellus (Mostra el perfil) 24 de juny de 2012 6.46.13

Ŝajnas al mi ke sufiĉe granda lando kun unu nacia lingvo kaj bonaj lernejoj kreas la plej bonajn eblecojn por esperanto. Ŝajnas al mi ke la vera disflorado de la esperantomovado en Svedujo okazis dum la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam la lernejoj estis bonaj, la germana estis la unua fremda lingvo kiun oni studis. Multaj svedoj ne venis pli antaŭen en siaj germanaj frazoj ol la klasika ekzemplo pri determinativaj pronomoj @Die Heringe der Ostsee sind magerer als die der Nordsee” (kaj la plej multaj forgesis pri kio ĝi estas ekzemplo!)

Post la dua mondmilito oni ŝanĝis la edukadon tiel ke la angla lingvo fariĝis la unua fremda lingvo en la lernejoj. Oni ankaŭ metis la emfazon pri buŝa uzo de la lingvo kaj komencis la edukadon pli frue ol antaŭe. Nuntempe oni komencas en la tria jaro de la baza lernejo. Estas proponoj ke oni komencu jam en la unua jaro.

Antaŭ kelkaj jaroj la universitata profesoro pri ekonomio (nacia ekonomio) Marian Radezky proponis ke la svedoj ŝanĝu lingvon kaj jam instruu la anglan lingvon en la baza lernejo! Tio kreis tre fortan reagon kaj la publika opinio estis treege kontraŭa al profesoro Radezky. Oni ankaŭ argumentis ke lia sveda lingvo estas mankohava, tiel ke li ne tute komprenis la problemon, oni implicis.

La liberala partio proponas anglan instruon paralele kun la sveda jam en la unua jaro de la baza lernejo.

Bona instruisto, frua komenco, jen la kondiĉoj por bona sukceso pri la isntruado. La instruisto scipovu sian lingvon, li povu paroli ĝin flue. Se li faras lingvajn erarojn ne estas tiel terure grava, sed li devas paroli flue kaj havi tre bonan vortstokon, tiel ke li povas libere paroli pri ĉiuj temoj.

La plej bonan rezulton mi kredas ke oni atingas se onni havas kunlaboron inter instruistoj kiuj estas denaskaj parolantoj de la studenta lingvo kaj de la cellingvo (ezemple la angla).

Sed eĉ se oni komencas la instruadon frue, oni devas havi bonajn profesiajn instruistojn.

La supraj vortoj validas ankaŭ kun modifoj pri instruado de esperanto.

En la parto de Polujo kie mi nuntempe estas estas preskaŭ senangla zono. Mi ja parolas la polan tiel bone ke mi ne havas specialajn problemojn en miaj kontaktoj kun poloj, sed pro mia propra intereso mi testis kelkajn turismajn lokojn, parolante angese. Nur unu homo en la oficejo parolis – la germanan! Sufiĉe bone por ke mi kommprenu la informon pri kiu mi demandis.

Krome en Polujo mi renkontis plurajn homojn kiuj sukcesis lerni esperanton bone sed ne sukcesis pri aliaj eŭropaj lingvoj kiel la germana, angla aŭ rusa. Mi kredas ke la instrumetodoj pri la etnaj lingvoj parte kulpas.

Plaĉas al mi la sintenon de Rob, ke li vere provas uzi esperanton kiam li havas problemojn de lingva omunikado. Tio estas bona ideo. Mi neniam faris tion, mi menciis esperanton, sed homoj ne tro interesiĝis, eble morgaŭ aŭ la venontan semajnon!

Tornar a dalt