Kio estas humoro?
viết bởi Paquillo, Ngày 03 tháng 6 năm 2012
Tin nhắn: 13
Nội dung: Esperanto
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 21:18:45 Ngày 03 tháng 6 năm 2012
Paquillo: Kial estante brazilano kiu ne parolas anglan (laŭ la profilo), vi klarigas en la angla kaj ne en la portugala?Paquillo, mi eĉ ne scias ke ekzistis ambaŭ vortoj, sed dankon al via fadeno mi tute lernis ke ili estas, kaj kiun estas la malsamo.
Signifoj en la hispana:
Humuro: humor
Humura: humorístico
Humuristo: humorista
Humure: humorísticamente
Bonhumora?: de buen humor
Malbonhumora?: de mal humor, cabreao.
Ktp.
Humuro estas esti oficisto/funkciulo (la plej rapida besto en la mondo, kiu finas sian laboron dekkvine posttagmeze, kaj dekkvare jam estas hejme).
Humoro estas la cetero.
Makinary (Xem thông tin cá nhân) 22:28:59 Ngày 03 tháng 6 năm 2012
Paquillo:Kial estante brazilano kiu ne parolas anglan (laŭ la profilo), vi klarigas en la angla kaj ne en la portugala?Kial la anglo estas pli konata ol portugalo por la plejmulta de la personoj. Ĝi estas ke mi pensas.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:54:07 Ngày 05 tháng 6 năm 2012
humoro (humor·o)Mi kredas (kaj legis tion ie), ke humoro estas ligita al tabuaj temoj aŭ sintenoj, kiuj varias de iu socio al alia.
1. okaza mensostato emocia; animstato; 2. malofte: trajto de karaktero, parto de temperamento, emo al iu humoro; 3. arkaismo: = humuro
Ekz. francoj ŝategas vortludojn, ĉefe t.n. "calembours" , ĉar bonege paroli la francan lingvon estas alte taksata. Usonanino klarigis al mi, ke en sia lando, homoj devas zorgegi pri sia ekstera aspekto, gestoj, marŝmaniero, ktp, kaj pro tio ili ŝatas "stultaĵarajn" filmetoj kie oni vidas homojn, infanojn aŭ bestojn kiuj glitas aŭ falas. Mi konfesas, ke tio ne multe amuzas min, ĉar mi plejeble sentas kompaton ol mokemon...