לתוכן העניינים

eŭropo lasis hispanion en la manoj de la faŝistoj antaŭ la dua mondmilito

של Paquillo, 4 ביוני 2012

הודעות: 39

שפה: Esperanto

hebda999 (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 15:18:06

Paquillo: Hitler estis besto civilizita! Ĉu tio ne estas insulto al la bestoj kaj al la homaro? Bv. Teamo kontrolu ĉi tion... Forstrek...
Ambaŭ Hitler kaj Stalin estis mortiguloj, sed Stalin estis pli granda. Konsultu la historion. Kiu el ili mortigis pli multe da homoj? Ĉu vi ion scias pri NKVD (narodnij komitjet vnutrjennih dieŭ). Estu kontenta, ke vi ne vivis dum Stalina periodo en sovjeta bloko. Kaj ne faru ŝercoj el homaj tragedioj, alie mi ĉesos vin respekti.

vincas (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 16:38:54

Paquillo:nur donis kelkajn milojn da soldatoj plej multaj respublikanoj, kiuj bone rilatis kun la rusoj, sed nenia armamento.
Ĉu nur kelkaj miloj? En la sama paĝo de Vikipedio mi legas ke dum tuta tempo en Orienta fronto ĉe flanko de nazioj servis ĉirkaŭ 45 000 da soldatoj. Evidente, ke ne kelkaj miloj.

Paquillo (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 17:39:51

vincas:
Paquillo:nur donis kelkajn milojn da soldatoj plej multaj respublikanoj, kiuj bone rilatis kun la rusoj, sed nenia armamento.
Ĉu nur kelkaj miloj? En la sama paĝo de Vikipedio mi legas ke dum tuta tempo en Orienta fronto ĉe flanko de nazioj servis ĉirkaŭ 45 000 da soldatoj. Evidente, ke ne kelkaj miloj.
Mi ne konas tiun historion, tion faris franko ne mi, mi pensas ke la helpo estis tre malgranda, sed mi ne scias. Ĉiu studu la faktojn diversflanke kaj juĝu. Tamen hispanio devis reale partopreni en la milito kaj ne faris tion, kontraŭ ĉiu logiko. Fakte, franko ankaŭ kaŝe agis kontraŭ la nazioj. Do, la helpo al hitler en tute estis tre malgranda.

Paquillo (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 17:47:18

hebda999:
Paquillo: Hitler estis besto civilizita! Ĉu tio ne estas insulto al la bestoj kaj al la homaro? Bv. Teamo kontrolu ĉi tion... Forstrek...
Ambaŭ Hitler kaj Stalin estis mortiguloj, sed Stalin estis pli granda. Konsultu la historion. Kiu el ili mortigis pli multe da homoj? Ĉu vi ion scias pri NKVD (narodnij komitjet vnutrjennih dieŭ). Estu kontenta, ke vi ne vivis dum Stalina periodo en sovjeta bloko. Kaj ne faru ŝercoj el homaj tragedioj, alie mi ĉesos vin respekti.
Mi pardonpetas se mi iel ofendis vin. Sed mi petus vin ke vi ĉesu defendi hitleron.

Paquillo (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 20:06:30

...........ripet......

Paquillo (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2012, 20:07:46

Mi estas laca. Mi klopodis humorigi la forumon kaj defendi positivajn ideojn, kaj malmultaj komprenis min. Mi ankaŭ eraris kelkfoje sendante misajn mesaĝojn pro kiuj mi pardonpetas.
Sed, mi vidas ke ĉi tie estas multaj personoj malgajaj (mi ankaŭ en ĉi tiu momento), multaj soldatoj de la dua mondmilito, viktimoj de la vivo, politikistoj, ktp. kaj ili faras tre malmulton por feliĉiĝi, ŝajnas ke ili vivas komforte en la memkompato kaj la eterna tragedio. Finfine ankaŭ mi falas en ĉi tiu truo, iom post iom, senkonscie, ĉi tiu ne estas la vojo...

Denisov (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2012, 11:44:06

Ambaŭ Hitler kaj Stalin estis mortiguloj, sed Stalin estis pli granda. Konsultu la historion. Kiu el ili mortigis pli multe da homoj?
Ni konsultu do. En USSR Hitler murdis 26 milionojn da homoj, en Pollando - 5600000.
Stalin en USSR mortpunis pro politikaj kialoj 630000 da homoj. Kiom da poloj murdis Stalin? Eble ĉirkaŭ 21000. Kalkulu do!
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvanto_de_viktimoj_de...

hebda999 (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2012, 15:53:07

Denisov:
Ambaŭ Hitler kaj Stalin estis mortiguloj, sed Stalin estis pli granda. Konsultu la historion. Kiu el ili mortigis pli multe da homoj?
Ni konsultu do. En USSR Hitler murdis 26 milionojn da homoj, en Pollando - 5600000.
Stalin en USSR mortpunis pro politikaj kialoj 630000 da homoj. Kiom da poloj murdis Stalin? Eble ĉirkaŭ 21000. Kalkulu do!
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvanto_de_viktimoj_de...
Vikipedio ne estas oficiala fonto de historiaj eventoj. Stalin murdis ĉirkaŭ 60.000.000 homojn.
Pollando - nur en Katyn NKVD murdis 21.857 polajn oficirojn, kaj tio estas nur unu de Stalinaj krimoj. Ĉu vi ankaŭ kalkulis la aliajn viktimojn - deportintoj al Siberio de terenoj okupataj de Rusio ĉe la komenco de la Dua Mondmilito, ili mortis je miloj. Postmilita persekutado de poloj - ankaŭ multaj miloj da viktimoj. Do kalkulu bone...

cxevino (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2012, 19:04:01

Plibone ol la konsekvencojn, oni atentu la kaŭzojn: la burĝaro ĉiulanda (inkluzive de Judoj) portis al siaj registaroj la faŝistojn, frankistoj, salazaristojn, naziistojn, k. c., por eviti bolŝevikajn revoluciojn...

Tio denove okazas en la estanteco, sed la faŝistoj estis anstataŭitaj de teroristoj, la burĝaro, de petrolreĝoj, kaj bolŝevismo de naciistaj registaroj, kiuj oponas la "novamondordon".

Denisov (הצגת פרופיל) 7 ביוני 2012, 01:00:50

hebda999:
Vikipedio ne estas oficiala fonto de historiaj eventoj. Stalin murdis ĉirkaŭ 60.000.000 homojn.
Vikipedio ne estas oficiala, sed fidinda. Historion de mia lando mi scias tre bone. De kie vi prenis tiom fantastan ciferon? Ĝi estas tute mensoga

לראש הדף